Mi iam legis senegalian fabelon, kiu diras:
Iam simio ekvidis fiŝon en la rivero. La simio pensis tuj:
"Terure! tiu fiŝo estas dronanta! Mi savu ĝin!"
Kaj ĝi kaptis ĝin, kaj ĝin tiris el la akvo. la fiŝo baraktis pro sufero. La sio el tio konkludis, ke ĝi estas dancanta pro ĝojo.
Kaj la fiŝo mortis. Tiam la simio diris al si:
"Tio okazis ĉar mi ne agis sufiŝe frue
Mi pensas, ke multaj aferoj
okazas tiel en la mondo, ĉu ne?
Ni ne forgesu, ke la komercistoj vivas nur pere de la bonvolo
iliaklienta ! Tial la konsumantoj, se tion
ili ja volontus !! ….. povus havi eksterordinaran
potencon por
ŝanĝi la socion !
Eble ni devus memori pri uzi ĝin ĉu ?
Ekzemple se oni bojkotus la varojn venintajn el la intensa agrokulturo poluanta, ĉiuj agrokultivistoj estus baldaŭ devigitaj sin turni al la ekologia agrokulturo (pri kiu estas nun sciate, ke ĝi tute kapablas nutri la plenan homaron)
Similas pri
akspluatado infanojn en Bengladeŝo.
Ktp
Alia temo, endus, ekde
nun, ke ĉiuj dignaj civitanoj ekdecidu bojkoti la
komercejojn, kiuj almetas spionajn videokameraojn, tio estas ne nur la superbazarojn sed ankaŭ la malgranaj
komercejojn tiel agantajn (ili estas pli-kaj-pli-aj) Estus tio efekta
pri la
defendo de Civilizo kontraŭ la procezo de Stalinigado la socion, kiun
ni
spektas nuntempe. Kaj, ni pensu, normalas, ke kliento ne plu remetas la
piedojn
en la butiko de komercisto, kiu insultis lin. Nu, almeti gardajn videokameraojn
en
sia
butiko,
tio
estas insulti siajn klientojn. Homoj ŝajnas ne
konsciiĝi pri
tio. Post kiam pri tio oni konsciiĝis, neniam oni povas plu eniri
samserene en
tiajn lokojn, nek rigardi la komerciston samokule.
Vi ne sentas vin insultitaj ? Vi devus tamen, ĉar tiel
estas ja tute !
Kaj ni ne forgesu J-J Rousseau :
"Renunciar a la libertad es renunciar a la calidad del hombre, a
los
derechos de la Humanidad, incluso a sus deberes. No hay recompensa
posible para
aquel que renuncia a todo."
(jes ja ne estas la citaĵo nek enEsperanto nek en la
franca ! nu ! kial ne ? eble la hispana diras tion pli
bele)
« Ni vivas en mondo kie humiligo fariĝis tiom familiara, ke oni ne plu rekonas ĝin » diris iu sur iu blogo.
Nu ! ĉu ni ekos ?
tio skuos la anasomarĉon ! ili estos devigitaj fari sian konsciencoekzamenon, kaj ankaŭ la amaskomunikiloj.
ANTAŭVIDO
La instancoj, post esti proksimume tute
ekstermintaj
antaû kelkaj jardekoj uzon el tabako, reduktita al sama pozicio
ol drogo,
decidis nun ekataki la grasaĵojn, faktoro de trodikeco, ĥolesterolo,
frumorteco, kaj ĉiaj elspezigaj malsanoj. Neniu plu fumas,
eksterkonsidere la sennombraj elĵetuloj, depost ke la dungontoj trudas
trapasi
sanganalizojn je iliaj dungutoj, kiel jam en la 80-aj jaroj en Usono,
kaj tuj
forpafas tiujn, en kiuj oni trovas spuron da nikotino. Post reklamo,
vendo de
tabako estis malpermesita (ne fabrikado, pro ekonomiaj kialoj,
rezervita por
eksportado al la landoj de la Tria Mondo). Ankaŭ estas malpermesita
fumi
publike ; nur hejme oni rajtus, kondiĉe ke sia edzulo konsentas,
kaj nur
se oni ne havas infanojn ( alie la DDASS - t.e. la
« Sociaj »
Instancoj – tuje forprenas ilin al vi ! ), sed ĉiakaze pro tio oni
sin
forĵetigas el la socio.
Voltair-eca fabelo
moderna - 2
Centjarfinaj
pensadoj
Nu jen ! Iu kurantas. En uniformo aparte destinita por kuri.
Iam estos malpermesita kuri sen aparte destinita vesto.
Ĉiakaze, konsiderinte la spiriton kaj nuntempajn tendencojn, antaû nelonge estos malpermesita kuri ene de loĝataj terenoj, konsinderinte, ke piedoj, kiam oni kuras, eligas bruon, kadre de la Lukto kontraŭ Bruo tio estos malpermesita de la Higienaj Distriktaj Regularoj, kaj tiuj, kiuj permesus al si kuri laŭ la trotuaroj ricevos monpunon. Ankaŭ laŭlonge de la tre veturiltrafikaj vojoj tio malpermesitos, ĉar oni estos pruvinta science, que pliigita enspiro de poluciita aero dum korpa penado malutilas al la sano. Tial la homoj, kiuj faros tion (ne la aŭtomobilistoj) estos persekutitaj antaŭ tribunalo. Jes t.e. libervole alpreni konduton, kiu malutilas sian sanon signifas « havi problemon » psikologian, tio estas malnormala, kaj krimeca, kaj kontraŭbatalendas kaj kuracendas. Cetere tiuj estas nerespondenckonsciaj civitanoj, kiuj per plialtigante siajn riskojn je malsaniĝi per 1.3%, kunefektas je pliprofundigo la deficiton de la Socia Asekuro ; ili punendas laŭkiale.
Ankaŭ en naturo tio estos malpermesita, ĉar tio maltrankviligas la ĉasbestojn ! ktp, kaj simile. Fakte tio nur plu permesitos (fakte tio devigitos, same kiel estos deviga teni sin bonfarta) alie ol sur aparte destinitaj trakoj, aparte kreitaj tiucele, pagendaj kompreneble, kiujn la Uzulaj Komitatoj baraktos por kreigi ĉiuloke. Sur tiuj irejoj, male devigitos kuri, paŝi estos malpermesita, tiuj, kiuj permesus sin pri tie paŝi ricevos monpunon, ĉar ili konsistigas ĝenon al lal aliuloj, tiajn devojintajn kondutojn toleri ne eblas …..
Vi ne kredas min ? Ni
ne jam spertas tion? Jes sed ni
kuras al tio ! Ni kuras rektvoje al tia socio. Ĝi jam estas parte
en
efektiviĝo, kaj la alprocezo kluĉitas ; ĝi instaliĝas kaj,
konsiderinte la
nun regantajn fortojn, strukturojn, kaj pensmanieroj, ties starigo kaj
ties
plifortigo naevitablas kaj nekontraŭstareblas.
Kiam oni vidas (legas, aŭdas) la reagojn de la pensmastroj (kaj de la homoj) pri la fama « islama kaptuko », oni sin demandas, kial ĝis mezo de l’jarcento la intelektuloj de insulo Bali ne kondamnis la surhavadon de mamzono (ĉar la Balianinoj ne surhavis tion) fare de la nederlandaninoj kaj aliaj okcidentaninoj , kiuj loĝis tie. Cetere de la fakto, ke tio estis ia rifuzo pri integrado, kial ja ili ne kondamnis tiun « enfermadon » kiel ia « servutigado de la virino » ?! Normale ili devus estis forpelintaj el iliaj lernejoj la okcidentajn lernejaninojn, kiuj rifuzadis iri en ilin la mamojn nudajn, sed kiuj male – konjekteble pro la ordonoj de siaj pastoroj kaj pastroj, surmetis « religia paradema simbolo » laŭforme de iu mamzono !
La memdiritaj « inteligentaj » homoj de la XX-a (kaj XXI-a !) jarcento ne asimilis eĉ nur Montaigne ! Kaj rilate la « Tolero », per kiu ili tiom memkompleze singratulas ( !) …… pri tio ni ne parolu !
kiel manifestaciis la francaj ĉiesulinoj
en 2003:
" nun ni, morgaŭ vi !!"
- Neniam mi
fumis. Eĉ
malbonodore sentumas al mi la tabakfumo. Longtempe mi estis ema je
protesti kontraŭ ĝena
fumado. sed, de kelke da jaroj mi malkonsentas kun la persekutaj paŝoj,
kiuj
estas farataj kontraŭ la
fumantoj, kaj mi taksas malŝatinda la novan leĝon, kiu malpermesas
fumadon en publikaj ejoj
.Certas,
ke tiu leĝo, kiel ĉiuj samcelaj havas bonajn
motivojn. Danĝera estas fumado kontraŭ la sano. Sed oni
rememoru la proverbon : « Infero
estas pavimita per bonaj intencoj ».
Ne forgesu
ke la Sankta Inkvizicio faris tion, kion ĝi faris pro bonaj
intencoj : ĝi sentis sin respondeca
pri la eterna savo de
la homoj ! Simile, la komunistaj ŝtatoj agadis cele la intereson
de la
socio kaj la homoj, intereso « science »
ellaborita . ne
forgesu ni la terminon : « La scienca
socialismo » ; do
tiuj, kiuj ne obeis la ŝtaton estis
« senprudentuloj »,
« frenezuloj, » aŭ
« malrespondeculoj ».
Tiuj
komparoj, kvankam ili eble troas, estas pensindaj kaj permesas al ni
kompreni,
kial mi pli kaj pli timas, kiam mi
vidas la emojn, kiuj disfaldiĝas en la
nuna socio. Tiuj niaj socioj (ĉar tio ĝeneralas en Okcidento),
kiuj sin diras liberaj,
toleremaj, kaj multe sin gloras pri tio, eble nekonscie, kaj ne atente
de iliaj
anoj, drivas al malsana, danĝera,
malhumaneca direkto. Kaj tio des pli danĝeras ju pli tio estas
fundita sur la bono de la homoj, kaj
bono eldirita de la fakuloj, kaj estas efektivita de memcertaj,
sendubantaj,
arogantaj administrantoj.
Kio venos
plu ? Post kiam tabakon oni estos diabliginta kaj malpermesinta,
oni
malpermesos alkoholaĵojn (alia
drogo !), oni persekutos tiujn, kiuj manĝas grasaĵojn, kaj
sukeraĵojn :
he ! tio plikreskigas la riskojn je multaj malsanoj . .. kaj tiel estas multekosta al nacia
San-Asekureo.
Se
konsideri tiele sekurecon, ne ekzistas fino, kaj,finfine estos finiĝinta la individua
libereco, oni sin retrovos en
totalisman civilizacion !
ligilo:
vivi
en
mondo
pli
kaj pli perfekta ....
ligilo:
psikologio
de
certa
higienismo
Memoru la lecionon de pastoro Bonhoeffer!
en N° de la
2/2/2003 de gazeto « Voĉo de
l’Nordo »
leganto skribas :
« Kiam ili persekutis la ciganojn,
mi nenion
diris, mi ne estis cigano.
Kiam ili enkarcerigis la ĉiesulinojn, mi nenion diris,
mi ne estis surtrotuara.
Kiam ili forpelis la trampojn, mi nenion
diris, mi
ankoraŭ havis laborlokon……… »
Ĉu tio ne memorigas ion al
vi ?
Certe
tio estas pri situacio kaj franca, sed tiu etoso kaj evoluo al pli kaj
pli
maltolerema kaj policeca socio nun plagas pli-malpli la tutan
Okcidenton.
En Francio
dum la 40aj
jaroj, ĉar ĉeesto de butikoj mastrumataj de judoj « donis
aknon » je
multaj, oni aranĝis por farigi al ili la vivon neebla kaj ruinigi ilin,
sensindemande pri kio ili povos iĝi tiukondiĉe ( nu, oni ne jam
sin
demandis prie ………)
« Maĉu al la libero ! » Jen tutnova varo, kiu solvontas viajn problemojn : speciala maĉgumo emigas vin malami. Kun aŭspicio de la Ministrejo pri Publika SANO, kadre de la « Batalo kontraŭ la Dependencoj » kompreneble.
Dependenco je amata estaĵo, ankaŭ tio estas dependenco, kaj oni el tio demamigu. Dank’al tiu gumo, entenanta specialan substancon, tagon post tago vi estos liberiĝantaj el via dependenco je ĉia amata estaĵo, kaj vi estos, fine ! psike liberaj, kaj korektaj. Finfine vi ne plu kapablos ami iun ajn, eĉ ne vin mem (alia dependenco), tiel vi povos marĉi al la eŭtanazio kun plena sereno !
2002 - ŝajnas, ke mia kato eble iĝos korinklinema; iom post iom, oni
paciencu, kiel ĉiuj „homaj“, liberaj, personaj
transformoj, aferoj
respektendecaj. Ĝis nun li estis tiel, kiel oni ĝenerale prezentas katojn : egoista,
memstarema,
voluptema korpe, sed tute ne „pneŭmatika“ (kiel dirus Vladimir
Jankeleviĉ). Li havis la egoismon de juneco. Sed estas
kiel ĉe ĉiuj : kun maljuniĝo emocia maturiĝo okaziĝas; jes, kondiĉe ke oni konservintu sian
infankoron, nepre - se ne, neniam oni estos alio ol pli kaj pli etecan
pupon !
- aĝinĝanta oni iĝas pli profunde sentema, kaj aliaj aĵoj. Do
li eble finfariĝos “malsovaĝigita”, kiel la
vulpo (en la hindia « लोमड़ी ») - छोटे
राजकुमार को
लोमड़ी
ने कहा- „la vulpo al la Eta Princo diris“; Eble iam
« li » (la « » ne ĉar li estas kato, sed ĉar li estas eksvirigita !)
estos tiel korinklina kiel estis „Poupounette“, mia kompatinda maljuna
estulino. Kiu estis tiom amema, dum restante tamen, kompreneble, egale
memstarema, obsede, nepre, viscere liberema, kiel estas tiom ece katoj.
Jes,
dezirindas ke la homoj estus tiel, kiel la katoj, ili endus preni
modelon laŭ ili ; estus bone por
la civilizo, ĉu ne ? La nuna totalisma, Pruseca,
« politically-correct »-eca diktaturo de nunaj
modernaj sufokaj,
« Orwellaj », Huxley-aj, socioj disfalintus, kaj
estus ankoraŭ esper’ pri savi la
Civilizecon kaj la homajn valorojn. Jes, endus, ke ĉiuj la homoj en niaj socioj
ekfaradus ia « pasiva rezistado », malsubmetiĝo, ne fronta kontraŭstarado, jam tio ne plu
havus ŝancon, sed perkulise, surdumadante, stultŝajnumante, per ĉiaj forkuroj, neobeo,
senvalidigo de tiu aroganta memkontenta malvarmega diktaturo. Sed ne
estas.
Tiomlonge, ke Brigitte Bardot ne estos
ministro, oni
ankoraŭ havos, iom, la rajton havi katojn ! Jam
nun oni faras al ili
tion, kion oni baldaŭ faros ankaŭ al la homoj. Poste, ne plu
estos iu ajn espero.
Tiomlonge, ke estos katoj, estos
espero ; poste
finiĝintos, la homaro povos morti.
« Tio
estas Mozarto murdata » diris en fama
paĝo
Antoine de Saint-Exupéry, post vidi en trajno familion da
orient-eŭropaj
mizeruloj dum la jaroj (19) 30-aj. Nun tio estus ankoraŭ pli
radikala : la
anĝel-vizaĝa infano kiu pensigis lin al Mozart ne estus eĉ naskita, oni
lin
estus abortigita.
Ankaŭ
tio
estas
Mozarto
murdata.
Kaj
ne
nur ; ne Mozarto estas la problemo,
ĉu ? Iu al unu demando en la fama Proust-a demandaro :
« Kiel vi
ŝatus morti ? » respondis : -« Stulta
demando. Neniu ŝatas
morti ». Nek
neniu ŝatus
esti
abortigita !
Tio ne estas « novaĵo ». Unue la du « novaĵoj » ne estas novaj (ili datiĝas el 1988) kaj ili parolas nin pri eternaj sentoj kaj temoj. Eterneco de homa koro en maleterna vivo kie malfacilas vivi. Resuma enkapsuligo de vivaj valoroj kaj veraj geviroj.
- En gazeto de la 7-a de
aprilo 1988 du ege rimarkindaj
« diversaj faktoj » :
2° Proksime de urbo Brest
en Bretonio 68 jaraĝa virino devis esti sendita en malsanulejon. Ŝi
estis
vivinta sole, en ok-ĉambra domo, ŝi plurestis traŭmita pro la morto de
sia
patro, dedum 18 jaroj, kaj la ĉambroj de l’domo daŭrfine estiĝis tute
invaditaj
per dekoj da kub-metroj da rubaĵoj, kiujn ŝi estis lasinta amasigi kaj
putri.
jen miaj
jamaperintaj pecetoj en "LAŬTE !" , elstara E-a liberesprimilo
Tro
malkonata,
tamen
necesega
kaj
demokrata
ebleco por libera esprimado de siaj abonantoj pri ĉiuj
temoj, sen
tabuo
kaj sen cenzuro estas la revuo "Laŭte". Helpu ĝin vivi! Abonu!
(kaj skribu!)
Amika Esperantista
Amikaro, Moulin de Cargue Sac
FR-47470 Beauville (Francio).
legu la artikolon
en la
Vikipedio:
13/11/2003 : Mi skribas el Dallas, Teksaso,
pardonu ! el Arras, Francio, nu! Oni povas erari, kiel oni povus
diveni?
De duonhoro, ke mi sidadas en ĉi kafejo miaj oreloj aŭdis nur
usonlingvajn
rok-kanzonojn ! kaj en la superbazaro oni nur aŭdis usonlingvajn
rok-kanzonojn ! kaj fakte same en la …
buso ! Kaj mi jam scias, ĉar mi devas iri ĉe l’kuracisto,
ke en lia
atendsalono oni audos « Radio-Nostalĝion », kiu
elsendas
« sukcesojn » de antaŭ dudek jaroj, kaj jam egale
tiuj estos 95%
usonlingvaj rok-kanzonoj.
Nu, eble Lanti estus kontenta : Li, kiu
volis,
ke en plena mond’ ekzistu nur unu lingvo kaj unu kulturo !
- Ha, tiuj francaj instruistoj ! depost
unu
jarcento ili ankoraŭ obsedatas, na jam ili sukcesis
« elfunebriĝi »
(kiel ili tiom ŝate diras !) el la
« milito », ili plu estas
traŭmigitaj pri religio, el kio ili faras seriozegan zorgon, ne sciante
opinieble, ke ilia malamiko, ilia pafcelo, jam mortintas kaj
entombiĝintas de
longe, kaj eĉ tute malvarmas ĝia kadavro !
Kaj krome jen, per ĉeesto de islamanoj, jen
denove
ekestas homoj, kiuj kredas je Dio! Jen do ili perdas ĉiujn siajn
ŝraŭbojn! Ili
sentas sin kiel en mustardobarelo, ili havas papiliojn en la stomako,
tio tute
malsanigas ilin, ili inkubsonĝas pri tio nokte! Nura la ideo, ke ili
eble
troviĝos en samaj lokoj, kie ankaŭ troviĝus ankaŭ homoj, kiuj kredus je
Dio,
kaŭzas al ilin aknon!
- Tiun matendimanĉo meze
de vasta parko kion oni aŭdadas? Divenu!
nu,
la
ronkado
de
l’veturiloj! Tiu ampleksa
parko, kie troviĝas nur unu promenanto, kaj do logike la aliajn tagojn
nul
promenulo, estas prilumita plenpotence la tutan nokton fare de centoj
da
stratlampoj, kio konsistigas konsumadon de miloj da kilovŭatoj ĉiun
plenan
nokton.
Nun, nur sufiĉus, ke oni plumencias, ke la
apuda
loĝejkonstruaĵaro estas de nelonge tute fermĉirkaŭita per altaj
kradaĵoj
(rezulte : por eliri el la parko oni ne plu povas trauzi ĝiajn
irejojn),
kaj oni ricevas tutan simbolon de nia epoko.
- Socio kie ne plu ekzistas petveturantoj ne
estas
civiliza socio.
1/3/2002 : Ĉiaokaze ni vivas en socio,
kiu pli
kaj pli similas je Auŝvic. Jes : ĉie ni estas observitaj de
gardistoj
kunhundaj, kaj ni eliros de tie-ĉi nur tra la kamentubo (kiel diris
tiel
delitkatsente la SS !) la kamentubo de la kadavrocindrigejoj.
9/9/2002 : De Bonald eliras tra la pordo
kaj
reeniras tra la fenestro. La konservativa di-rajta penso de De Bonald,
laŭ kiu
socio ne estas kreita por servi al la individuoj, sed male la individoj
ekzistas ke ili servu la socion, eble eksmodiĝis, sed tujpost ĝi, tiu
sama
ideo, re-eniris sturme, kaj pli kaj pli estas tio, kio fundamentas la
« politike konvenan » penson, normigan kaj
higienan (kaj
ekologiisman !), kiu trudas sian Dian Rajton al la nuntempaj
unuopuloj. La
De-Bonald-Penso malperinta trans la pordon ree instaliĝas pere la
fenestron
solide kaj fortike, ankaŭ mute, ne aŭdacante ĝis nun sinesprimi tro
malkaŝe,
sed ĝi jam ja laboras, kaj regas. Nenio nova sub suno ! Tio
plifoje estas
io, kion oni ja ne preterlasu el la intelekto.
22/5/1998 : La
« kielenrevojecaj »
kamparoj, la belaj, profundaj kamparoj voluptaj, ne ekzistas plu.
(eĉ se nur ĉar, jam ili estas dishakitaj,
enkorsetitaj
pere de rapidvojoj, de aŭtovojoj, de kvarŝoseajvojoj, de sekurreloj, de
betonstrekoj, de veturilhaltejoj, de aŭtovojaj alirvojnodoj, de
alttensiaj
elektraj linioj kaj de pikdratbariloj).
Ĉiumaniere ili estas aliigitaj al porturistaj gaĝetoj, umaĉfalspaŭsaĵo
malgusta
kaj etikedita, varigita, kaj sub plena kontrolo.
2/12 :2003
Mi jam skribis ion, kio diris :
- Urbo, kies preĝejoj ne malfermitas, ne estas urbo.
- Domo, kies fenestroj ne malfermitas, ne estas domo.
- Vojo, sur kies vojrandoj oni ne povas haltigi sian veturilon, ne estas vojo.
Mi povintus aldoni :
- Socio, kie ne troviĝas hoteloj por ĉiaj enspezgradoj de unuopulaj buĝetoj, ne estas socio.
12/11/2003) Bizara
socio,
hodiaŭepoke igi sin memmortigita sub kuracista kontrolo, por pli bone
pasi tra
la kremaciejo, tio laŭdindas, sed fumi pro plezuro, tio mallaŭdindas,
kaj oni
diras, ke tio malbonas al la sano !
Nu, bonepensinte eble ja tie kuŝas la ŝlosilvorto: « kontrolo », la fumantoj estas en ia spaco de libero kaj individueco, ili eksteras je l’kontrolo ĉiompotenca de la « instancoj ».
Aŭ ĉu eble la tubero estas la vorto : « plezuro »…
22/11/2003 : Mi ne komprenas, kial oni
enkarcerigas
tiujn, kiuj estas faktoro de malsekuro, kaj ne ekarcerigas tiujn , kiuj
estas
faktoro de nuntempe la plej grava kaj endanĝeriga speco de
malsekuro : la
malsekuro de la laborloko.
23/11/2003 « Paroli pri si estas
bonaŭgura indiko,
ĝi signifas, ke tiu-ĉi, kiu rakontas sin, rigardas la aliulojn kiel
fratojn » (ROZANOV) Jes, certe ! rigardu laŭmale
(kiel oni faras
dum matematikoj !) tiujn, kiuj ne rigardas la aliulojn kiel homajn
estaĵojn, sed kiel pecojn da viando por mastrumi, por persekuti,
materialo por
policaj misfaroj, por kontroloj, por reguligoj, por totalismoj, por
profito ; ili neniam eligas iun ajn personan diron, ili rifuzas
nepre je
paroli pri si, ili estas senesprimaj tiel, kiel pafmortigilo, sennomaj
tiel,
kiel bombo, kaŝataj tiel, kiel Bizanca imperiestro (aŭ ia moderna
kapitalisma
firmao), ili rifuzas, nepre, dialogon dehomalhoman.
- Nia socio kaj ties reganta ideologio montras kontraŭ la morto, sintenon saman ol tiu de la Pétain-a Francio kontraŭ la Nazioj : Ne nur ili konsentas volonte je la voloj de la monstra subpremanto, farante el neceso virton, sed ili kompleze antaŭiĝas al ĝiaj deziroj, eĉ ili ekstraĵumas !
- Kaj la longa batalo de la kontraŭklerikaluloj ne estos nin liberigitaj el la anim-polico, kiu sufokadis kaj persekutadis : ĝi estis anstataŭigita de iu alia, kaj de ia nova armeo da aparatulaĉoj kaj inkvizitistoj, kaj Jesuitoj.
- Mi hazarde malkovris mirindan kaj fundamentan tekston de Franz Kafko, titolita « Infanoj sur la Ŝoseo » (esperantigita de Lutermano), oni povas diri, ke la obtuza alserĉado de la termezuristo K. ekkomencas tie.
Sed, kiom tiuj aferoj estas malproksimaj de la
nuna
socio ! oni sentas jam, kvazaŭ temus pri alia planedo ; la
planedo de
l’feliĉo - ne, la planedo de la homoj …..
- Antaŭtempe nia socio estis ĥierarĥia socio, jes oni povis revi pri pli bona, sed estis en ĝi loko por ĉiuj, eble ne egale bonan sed estis, kaj alcela, nu tio estis socio ! Kaj ekzemple estis inter spektaklsidlokoj, inter vagonaroj, inter hoteloj, diversprezaj, ke eĉ se tute ne riĉaj estis ĉiam kaj ĉie io disponebla por vi. Kaj ankaŭ la popolo povis vojaĝi. Kiel estu en socio. Nun estas plimalbone : tiu estas nun eksiga socio, malaniga, forĵetiga : gi estas farita por la riĉuloj nur, aŭ vi havas sufiĉe da enspezoj por pagi la altkomfortajn hotelojn, la elitajn sidlokojn, la pornegocistaj trajnojn, ktp, aŭ ne estas io ajn por vi, entute nenia loko por vi en la socio, ekstere ! vi povas mortaĉi ! la socio ne estas por vi.
Nur restas, se vi volas nur korpe pluvivi iom da tempo, antaŭ ol oni konsilos al vi pri eŭtanazio, vi pasu sub jugo de la pastraĉar..., ne, pardonu ! de la socia laboristaro.
5/12/2003 Mi legas, en artikolo pri Samuel
Beckett :
« Avigdor Arikha jam konas Beckett-on, Anne atik malkovras
lin. Ili kune
vagadas ĝis la kvara matene en Monparnasse, ĉefe en tinkejo
« Falstaff » ; viskio, vino, bieroj,
ĉanpanjo. Ili rehejmiĝas
ŝanceliĝante kaj parkere deklamante poemojn unu al la
alia. » (tio estis
en jaro 1959) Hodiaŭepoke, se iam ili estus renkonpasitaj
policpatrolon, ili
estus forkaptitaj en la policejon, mankatenitaj « pro kialoj
de
sekureco » kompreneble !
Kaj ĉiuokaze ni nun vivas en epoko, kie, kiam
oni deziras
honori Malraux
pere de poŝtmarko, la gravuristo prenas foton prilian
kie, li
junas, kun lia iamajna cigaredo en buŝo. Sed, ĉar tio ne estas
« Politike
Konvena » oni forigas la cigaredon desur la bildo, laŭ la
maniero kiun oni
tiom praktikis dum la foto-falsadoj de la tempoj Stalin-aj !
- Jen la restigejo por la migraduloj, kiun oni
kutimas
loki en angulo inter la rubbruligejo kaj la tombejo urbaj.
6/12/2003 mi konstatas ŝanĝojn en la
vortaro :
ekzemple :
Preĝejo : antaŭe signis ejon kie oni povis preĝi ; nun brikamason fermegitan.
« civitana » : entaŭe temis al aro da politikaj rajtoj ; nun parolas pri aro da policekontrolitaj devoj.
Eŭtanazio: antaŭe oni diris „Gnadentod“ (en Germanio, dum la jaroj 1930)
Karesoj : nun oni diras „seksa perforto“.
3/12/2003: Iu el inter niaj gardhundaj
pensmajstroj
krablante en la amaskomunikiloj kaj la „Someraj Universitatoj“ de
Mastrara
Organizo (France : MEDEF) senmaskiĝis - li diris : „La valuta
politiko
tiom gravas, ke oni devu ĝin eskapigi el la klasikaj demokratecaj
procezoj“ Kia
konfeso! Kaj jen kial ili elkovis tiun „Konstitucion“ eŭrope-unian
demokrati-mortigan (vidu la komentoj priaj de ATTAC), kiu estas, fakte,
puĉo,
puĉo sen tankoj, la pinto de delikateco kaj efiko!
- 13/12/2003 Mi
aĉetintis
vid-diskon de filmo « La vento borblovos nin »
far Abbas Kiarostami
(kiom altkvalita nunepoke tiu Irana kinarto !); mi rigardis ĝin. Kiom
da aferoj
por diri pri ĝi ! nur unu nun : Malkongrue al la fantazioj
kiujn
sinplaĉe flegadas la okcidentuloj, en ĉiutaga vivo de en la filmo
prezentita
vilaĝo (vilaĝo! do tradicia medio, neniaj intelektuloj aŭ
okcidentiĝintaj
burĝoj) tute ne estas religie „peza“
etoso, neniu puritaneco (kaj eble eĉ malpli ol en la hodiaŭa Francujo,
kie ĉio
malpermesiĝas pro „politically correctness“), malprudetaj
subkomprenigoj inter
viroj kaj virinoj, serena kaj memcerta sinteno de tiuj ĉi ( Kaj ne la
deteno
kaj la paranoeca timo kiu konstateblas nun en Francujo fare de ili !),
kunvivemo simpla kaj kvieta, kiel en la francaj antaŭmondmilitaj
vilaĝoj.
Kaj cetere iu
kvalito de homaj
rilatoj, kaj libero je iri tien kaj ien en la publika spaco, kiujn oni
ne plus
spertas en Eŭropo nun !
- Mi legis: Junek – Tiu ulo estas la mastro de
Chempol,
ĉeĥa firmaaro, kiu konsistigas 6% de la landa komerco. Li volas
praktiki la
« liberalan revolucion » je sia grupo, kaj
efektivigi milojn da
maldungadoj. Tiu mem estis inter la plej stalinaj apparatŝikoj de la
ĉeĥa K.P.,
tiuj, kiuj vokis la sovetajn tankojn en 1968. Li disŝiris sian
aliĝkarton en
1989 nur , kiam li certis, ke la Muro ne renaskiĝos el sia polvo.
Ĉu miras vi ? Mi ne !
- Kontraŭ morton socio (la nuna) estas kiel stoika
armeo militanta : oni plenigu sian devon ĝisfine, oni aspektigu la
decajn
eksteraĵojn.
Senŝajne la nun etosa etiko estas la sama tiel,
kiel tiu
de la « kadetoj » de la reĝo de Prusujo !
[(1) satira persono burgxa, inventatis far 19-a jarcenta humuristo Henri Monnier.]
He ! nu ! Ili ( iŝi, kiel diras kelkaj !) ne havos plu ankaŭ rajton meti skarpon ĉirkaŭ la kolon, eĉ se malvarmas !, ĉar kaŝi la haŭton de sia kolo, tio estas afero, kiun faris, kaj plu faras la kristanaj monaĥinoj, do io, kion preskribas la islamaj religiuloj, do en la rigardo de la militemaj kaj maltoleremaj ateistoj je kiuj ni estas submetitaj, tio estas abomeno kaj plago, herezo deklarenda anatema ! enfermado de La Virino (ĉar la viroj, male konservos la rajton, kaj liberon, sin enfermi sub lanan skarpon aŭ eĉ ! sub ĉapelo aŭ alia laŭplaĉa kapvesto)
- Amiens. Apud la katedralo kuŝis nelge popola
kaj malriĉa
kvartalo (kie multaj personoj travivis sian vivon, unua-persone,
anta-tempe !) Nun estis forigitaj ĉiuj ties loĝantoj (konjekteble
reloĝitaj
en iu inter tiuj malserenaj malekipitaj, krom je policistoj,
apartamentbloka
kvartalo tiel, kiel Vaulx-en-Velin). Poste oni restaŭris ties domojn,
kiuj iĝis
ĉiuj restoraciojn, modecaj kafejoj, aŭ luksvaraj butikoj.
Nu do, iom pensu ! malriĉa kvartalo apud
kultura
investaĵo (la katedralo), oni ne povis tion toleri ! Kaj kioma
perdo
rilate la spekulaciaj profitoj : kvadratmetroj tiel bone
lokitaj !
oni nepre ne povis lasi tion al aĉaj malriĉuloj ! nek ne profiti
je tio
por suprenflugigi la prezojn, kaj profitojn.
- Aŭgusto 1999 : « BONGUSTAJ
PLADOJ POR RAVI LA
FRANDEMULOJN » Tio estas libro (pri kuirreceptoj) datiĝanta
de pli ol 30
jaroj, tio ne estas « politike konvena » !
nun la frandemulojn
oni baldaŭ rigardos kiel malsanulojn (jam ili estas rigardataj kiel
malsanulojn), kiujn oni kuracu tiel, kiel tiujn, kiuj trinkas
alkoholaĵojn
(ofte ili estas la samaj personoj) aŭ , kiuj fumas tabakon.
17/4/2004 Oni
devas ĉiam
reveni al tiuj du libroj fundamentaj de la moderneco : Orwell-a
« 1984 » kaj Aldous Huxley-a « Brave
New World ». Pli kaj
pli la nunaj « liberaj » landoj kopias ilin.
Ekzemple la cerbolavado
de la infanoj por akceptigi ilin (jes akcepti, ne nur konsenti) je la
morto,
kaj la tabuigo de ĉiuj personaj korrilatoj de la lasta, kaj ĉieĉeesto
de
totalismaj kontroliloj de la unua (nun ĉefe la famaj
observkameraoj ; sed
estas nur komenco : la onto estos eĉ pli terura kaj malhomiga,
legu
rete : http://usgohome.free.fr/actualite/micro_puce.htm).
Kaj
kun
la
eblo
kloni la homojn, kio alvenos ? divenu ! En
tiom
seksofobia kaj serukecneŭroza mondo. Mi
havas konjekteblan hipotezon…
1/8/2004
Post
30
jaroj
vojoj
iĝis 6-oble pli sekuraj (estas 3oble pli da
veturiloj, kaj
2oble malpli da mortoj), kaj tamen dum sama tempo la instancoj estas
eble
sesoble pli ekscititaj klamante kontraŭ la survoja malsekureco! Tio
estas fakto
ege grava el vidpunkto socio-psikologia, kaj politiko-ideologia. Kaj kiu
indas ekmaltrankviligegi!…...
11/3/2004 :
Rigardu ! tiu instruisto personnomigxas :
François-Xavier. Kial do
permesas oni uzon de tiu montrema signo de religia anigxo, enmeze mem
de la
klascxambroj ?.. . . . .
Hm ! bonega
demando
por stari al Luc (Ferry) ! kaj al Jacques (Chirac)
9/2/2004 :
Nu
jen
oni
praktikas
paranoecan persekuton al ĉio, kion oni suspektas
pri fari,
eĉ silente, ian propagandon por Chanel , ne , pardonu !, pri
Adidas, ne
rajtas ili, pardonu ! por kredo je Dio, kaj ĉia alia religia ideo,
kaj
samtempe ekzemple la instruistino en la filmo « La fino de
la besta
Regno », (1) kiam ŝi ja deziras nepre encerbigi
je ŝia
lernantino, ke « reviviĝi, tio neniam okazis, kaj neniam
okazos,
nepre ! » sxi faras kontraŭreligia propagando, neta,
kaj tute ne
neŭtrala ; permesitas tio, dum iu, kiu eĉ ne farante neniom da
propagando,
sed kiu vestiĝus – pere de tradicia eŭropea vesto ! – tiamaniere,
ke oni
povus konjekti, ke ŝi kredas en Dio, tion ili rigardas kiel atenco je
la
neŭtralo !!!!
Tie ili
senmaskigas
sin ! kaj oni ja vidas pri kio temas fakte …
(1) Vidu en la
E-a Vikipedio, http://eo.wikipedia.org/wiki/La_fin_du_R%C3%A8gne_animal
artikolo pri tiu filmo
14/4/2004 Nu
jen !
Ili ankoraŭ ne mortigis la pronelon (Prunella modularis, vidu
ĝin rete
en http://eo.wikipedia.org/wiki/Pronelo),
kiu
kantas
malantaŭ
la
Akademia Inspektejo ?! Tamen, enkadre de la
Batalo
kontraŭ Bruo, « pro kialoj de sekureco », ili
certe malpermeos nun
ekzistadon de birdojn en la urboj !…..
14/3/2004 :
Socio
ĉiam
estas
bazita
sur morto ! Antaŭe oni instituciigis
murdon sub
nomo « milito ». Nun oni forstrekis
militon ; sed oni inventis
abortigon kaj eŭtanazion.
Kaj
la
policaj
misfaroj.
13/3/2004 Jes
konjekteble
mi decidiĝos enskribigi min por deĵorado ĉe la tabloj en la balotado,
sed nur
ĉe la 1-a raŭndo, ne en la 2-a raŭndo, en la 2-a raŭndo ĉeestos plu
konkurantaj
nur la dekstro kaj la dekstro, la dekstro aŭ la surogata dekstro, l’UMP
(laŭdire « Gaullistoj ») aux la PS (laŭdire
« socialismanoj »), balotoj laŭ usona maniero,
kio estas pli malnaiva
versio de la balotoj laŭ la soveta maniero. . . .
15/4/2004 :
Male al
certaj asertoj kaj insidaj konceptaj kungluaĵoj de la
« Ununura Penso »,
kapitalismo multe pli bone kunkongruas je diktaturo, ol je demokratio
(tion oni
jam bone vidis en Sudameriko, nun en Ĉinio, kaj en la ena evoluo de
entreprenoj
en Usono, ktp).
13/4/2004 :
Oni
ne
kredu,
ke
homaj kaj sociaj ecoj povus ŝanĝi : Temas simile
al la
« ekologiaj niĉoj », la ekologiaj rollokoj.
Ekzistas ekologiaj leĝoj
en socioscienco kiel en naturo. Kiam certa specio malaperas, alia venas
plenigi
gian lokon. La kristanismaj pastrulaĉoj (france
« calotins »)
malaperis, ĉar (nur kelkaj ritecaj
« pastrovoruloj » ŝajnas ne jam
scii tion !!) religio mortis kaj estas enfosita jam de longe, sed
ALIAJ
« pastrulaĉoj » okupiĝis ilian postenon. Katolika
inkvizicio
malaperis, sed nova inkvizicio okupas ĝian postenon, la katolikaj
misiistoj
malaperis, sed novaj aliaj okupas ilian postenon, la
« Menso-Direktoroj » kaj konfesistoj kristanaj
malaperis, sed novaj
Menso-direktoroj kaptis la lokon, la Jezuistoj malaperis, sed aliaj
jezuismaj
vortartifikuloj okupas la postenon.
1/5/2004
« La
laikeco estas regulo por vivi en demokratia societo. ĝi trudas, ke estu
donataj
al homoj, sen distingo de klaso, deveno kaj kredo, la rimedojn por esti
si mem,
liberaj pri siaj engaĝoj, responsaj pri sia ekflorado kaj mastroj pri
sia
destino. La laika moralo, kiu el tio rezultas, estas simpla. Ĝi baziĝas
sur la
principoj de reciproka toleremo » Tiel bele diras
la
teoriantoj de « Laikismo ». Sed konkrete
(almenaux en Francio,
ni esperu, ke nur en Francio !) la konkreta agado de tiuj, kiuj
auxspiciigas sin de laikeco estas la konstanta neado kaj la malo de ĉi
supraj
linioj (nu malfermu gazeton aŭ aŭskultu iun paroladon de la famaj
Raffarin-Sarkozy- kaj tiu ministro de eduko kun montreme kristana
persona nomo
kiu montras la religian identecon [kio li mem diras ke estas
krimo !] t. e.
Luko !) Laikeco de la militoj dumtempe de la patreto Combes
(franca
politikisto ĉ. 1905) ĝis la nuna « plej malgranda
policistaĉo de
francio » (kiel diras la revuo PLPL) estas ne rekono de
« kultura
bunteco », sed maltoleremo al tiuj kiuj malsimilas !
kaj la postulo
al tiuj, ke ili rektiĝas ! ne estas doni al ili sen distingo de
deveno kaj
kredo la rimedojn estis si mem, sed la diabligado kaj malpermeso al ili
esti si
mem ! (kaj cetere la rifuzo pri serĉi kompreni nek dialogi, nek
respekti)
Eĉ evidentaĵoj, kiuj Montaigne kaj Pascal malkovris kaj eldiris jam de
jarcentoj ili ne kapablas konsciiĝi ! do ne ni parolu pri la
citaĵo de
Saint-Exupéry !
Do la idealo
estas bona, sed ne sub la vorto laikeco
oni trovos ĝin. Konkrete la vorto laikeco estas uzata kiel kodnomon de
ia
maltolerema milito kontraŭ tiuj, kiuj ne pensas aŭ vivas kiel la
memtitolitaj
« bone »pensuloj !!
Kaj en epoko kaj
medio, (la instruistaro) kie
rasismo iĝis malpermesita, estas surogato per kiu ili povas satigi kaŝe
ilian
rasismajn intimajn puŝojn !
2/5/2004 La
naziaj praktikoj ne estas krimecaj agoj
hipokrite sinenŝaligitaj en la flago de higienismo, tio ja estas
higienismo
irigita ĝis la ekstremon de ĝia logiko.
Estas momento
memori la saĝecon de Marjorie Boulton
« Kio tro kredas pri sia vero, kreas inferon sur la
tero »
3/5/2004 Legita en
TTT-pagxo :
« Polico gardas, Polico observas … nin. Polico baldaŭ
ĉeestos malantaŭ ĉiu
pordo. Ĝia anaro pli kaj pli kreskas. La homoj en malhelblua uniformo
(en aliaj
landoj la koloro povas varii, nur ŝanĝu la koloron !) pli kaj pli arogantas
kaj sentas sin havi denun ĉiujn rajtojn Neniu el niaj gestoj nun
eskapas al
kontrolo de polico akcelita de la legxoj Sarkozy kaj perben. Ni estas
pli kaj
pli enslipigitaj. Baldaŭ nia gena printaĵo kuŝos en la Granda
Sliparo » jes,
kaj baldaŭ la reto iĝos tereno de senrajteco kie regos privata justico
pro la
ĵus voĉdonita de parlamento leĝo.
Kaj se tio ne
sufiĉus (sed la logiko de socio kaj
ŝtato frenezigita estas « ĉiam pli », historio
multfoje tion montris)
nun ni estos totalisme slipigitaj en nia korpo kaj sano kun la novaj
projektoj
pri « Vitale » karto ! Baldaŭ la teruraĵoj
de Orwell kaj Aldous
Huxley aperos kiel ŝercojn de bonkoraj metilernantoj…
8/5/2004 “Posedo” de kato estas grava afero kaj edukiga morale: ĉar tio kutimigas onin feliĉi pro vido de ies alia feliĉo, eĉ se oni mem tute ne ĝuas tian feliĉvivon.
Pri
« Mistera
Lumo »
de Julian Modest
(Eldonis
Hungara Esperanto Asocio,
jaro 1987, 90
paĝoj)
Tiu libro estas aro da
noveloj, do neeblas kaj senutilas rezumi la rakontojn, des pli, ke
tiuj, kiel
ofte okazas ĉe noveloj, estas fragmentaj misteraj, ambiguaj, milde aŭ
silente
sed kruele emociigaj, lulaj, senkonkludaj, aŭ kies konkludo dependas de
la
leganto, de ĉies aparta koro, ili kiel ofte la bona literaturo lasas
onin
libera senti, interpreti, juĝi la okazaĵojn, la sentojn, la
konkludendaĵojn
tiel, kiel oni volas. Momentoj el emocio, tuŝaĵoj kiuj surmetas sin en
la
koron, kaj kiuj mistere emas resti tie.
Tiuj rakontoj estas esence faritaj el memoroj, jam la agordo estas
donita de
tio. La eta mistera
penetranta muziko tintas, kiu parolas
pri la tristecoj de mondo, pri fuŝitaj vivoj, pri kiel oni pasas preter
valoroj, kiel koroj sangas sensange, homoj, kiuj malkovras kiom modesta
estas
la prezo de la homa vivo, eĉ kiam rasismo ne venas senvalorigi ĝin.
En Modest estas atento al la homoj kaj ties obtuzaj de si nekonataj
sentoj, al
tiuj ŝanceliĝaj est-eroj, tiuj rev-eroj, kiuj estas la homaj personoj.
Al la
homoj, sed ankaŭ al la aĵoj, ĉar ĉe li la aĵoj estas kiel pecoj da
karno mem,
plenaj je sango, ili foje parolas anstataŭ la neesprimitaj sentoj, ĉar
tiuj tro
profundas por ke spirito trovu ilin.
Lia stilo sufiĉe simplas sed sentemas kaj espresivas, sperte efika. Li
lertas,
kiel senintence, kiel ne tuŝante, vadi en la labirintaj svagecoj de la
animo
kaj subkonscio. Ĉar modestuloj ne ploras, ne klarigas al si kio okazas,
kio
« konsciiĝas » en siaj subkonscioj, kie nur
senĉese revenas memoroj,
certaj memoroj. Malgraŭ ĝia naiva foje neklariganta ettuŝa rakontado
Modest-a
Romantismo eligas tutan la doloron de l’mondo kaj tuta ties seniluziiĝo.
Kelkaj detaloj, kaj agrablas, sentigas nin, ke oni estas en orienta
Eŭropo : Bulgarujo (la aŭtoro estas bulgaro), aŭ Hungarujo (la
noveloj
estis verkitaj en hungarujo)
Nur unu aferon mi mallaŭdos en ĝi, ĉar mi tute samopinias tiurilate kun
Claude
piron en lia “la Bona Lingvo”, tio estas la uzo tute senutila,
senfrukta,
neniel ajn pravigebla, de tiel diritaj “neologismoj”. Ĉar kio alportas
la uzo
de “friska” anstataŭ « malvarmeta » ?!
« frida »
anstataŭ « malvarma » ?
« magra » anstataŭ
« malgrasa » ?
« olda » anstataŭ
« maljuna », aŭ
« malnova » ? ĉar krome ! tiu
estas dusenca ! « povra » anstataŭ
« kompatinda » Tute
nenio (krom la devigo al ne latinida aŭ ne anglosaksa leganto serĉi ĉue
en dika
vortaro !) kaj estas malkongrua al la spirito kaj koncepto (kaj
virto) de
esperanto ; En pasinta generacio la bazinstruistoj diradis hontige
(kaj
hontinde, ni nun opinias !) al iliaj junaj lernantoj, ke eldiri
vorton el
la patezo estis « direkti piedfrapon al
Francio », nu, se uzi senprave
(ĉar tamen kelkaj efektiviĝis riĉigaj kaj pravigablaj, kiel
« akceli » - kiu en Esperanto estas multe pli ol
simple
« plirapidigi » - aŭ
« tenere », sed oni plu atendas la
novvortojn el ne-eŭropeaj lingvoj !!…, kiuj iom pravigus pli tian
agon !)tiajn « neologismojn » (eĉ la vorto
ne estas
neesperanta !) estas kiel direkti piedbaton al Esperanto.
Por
ne fini per kritikaj vortoj mi citos du geniajn frazojn de la
libro :
« El
iliaj brustoj la koroj kvazaŭ forflugus kiel du
alaŭdoj »
kaj :
« Sub la silka robo ,
ŝiaj maltrankvilaj mamoj varmas kiel du bulketoj ĵus
bakitaj »
Tiu modesta libro entenas sorĉapovon, legu ĝin kaj post ĝin ferminte,
homoj,
aĵoj, momentoj, frazoj de la libro ne plu lasos nek vian subkonscion.
Roland
PLATTEAU
SED NUR Fragmento, de Trevor Steele
(Eldonita
el FONTO; Chapecó
, 448 paĝoj)
Trevor Steele verkas en bona, riĉa,
nepre imitinda lingvo, unu el tiuj, kiuj evidentigas la elstarajn
kvalitojn de
Esperanto, kaj en kiuj oni trovas tiujn frandajn (kiel Claude Piron
dirus),
bildigajn, esprimriĉajn, mirinde kreitajn vortojn kaj esprimojn, kiuj
estas la
genio de Esperanto. Tiuj vortoj, al kiuj oni neniam pensis antaŭe sed,
kiujn
vidinte , oni trovas tiel memkompreneblaj, nemalhaveblaj, kaj oni notas
zorge!
Kaj la aŭtoro samlerte elfaras stilekzercajn paĝojn tiel en la
vortumema
frazado de humila kaj afekta duonklera farmbienisto kiel en rutine
krudega
babilo de du aliaj aŭstralianoj, plenplena je fi-vortoj, samlerte
vidigas foje
la rakonton pere de la okuloj de tiu aŭ tiu el la rolantoj, do ĉiufoje
malsame,
do ĉiufoje prezentante samtempe kaj la eventojn, kaj la animstilon de
tiu
rolanto!
Konsidere la
rakonton, ĝi estas, simile al « Kiel Akvo de
l’rivero », tutan bildon de l’Eŭropea mondo ; sed iom
antaŭe (fine de
la XIX-a jarcento) kaj ne en la interno, sed al la ekstero, tiu mondo
kie la
Europeanoj mistraktis, malestimis, eksterminis la tiam diritajn
“malsuperajn
rasojn”, tiujn popolojn, kiuj, la Scienco diris, estis nature
malaperontaj, ĉar
ili ja estas malsuperaj ĉu ne ? nepre repuŝotaj laŭ la progresoj, la
antaŭenirado, de la Civilizacio, t. e. de la koloniaj entrudantoj. Tiuj
ideoj
kaj tiu ekstermino tiam partigitaj de ĉiuj eŭropeaj landoj tiam ŝokis
tre
malmulte da homoj, tiomlonge, ke ĝi disvolviĝis en for-foraj landoj
plenaj je
nigrhaŭtuloj kaj nigrhaŭtulinoj (kaj nigrhaŭtulidoj); ĝis kiam iu
nomata
“Hitler” ekhavis la ideon efektivigi la samajn ideojn kaj la samajn
praktikojn
en Eŭropo mem. Kiam temis ne plu pri nuraj abstraktaj sovaĝuloj
sed pri
la najbara butikisto, psikoanalisto aŭ tajloro (kaj iliaj infanoj)
multaj
ekhavis tamen malsaman vidpunkton kaj komencis teruriĝi. Do la rakonto
prezentas al ni rusan scienciston de tiu tempo, (kaj fakte tiu malfalse
ekzistis, lia “modelo” estas Mikloukho Maklaï,
kaj ne nur ĝeneralaĵoj sed multaj detaloj samas, pri la vera ulo libro
en la
franca eldonitis nelge: “Le Papou Blanc”) irinta al
Verda Insulo (temas pri Papulando) por esplori la “sovaĝulojn”
kaj fakte sekurigi tiun insulon al sia patrolando prefere ol al aliaj
regnoj,
kiel Britio aŭ Germanio, kiuj ankaŭ okulumas al ĝi! Oni sekvas lin
poste en
Aŭstralio, kie li malkovras multajn aferojn (ne mi malkovros al vi
ĉiujn la
risortojn de la rakonto !), precipe la kompatindan restulojn de la
tieaj
aborigenoj. Dum tiuj travivaĵoj tiu suferas konvertiĝon, kaj iĝas
sindonema
advokato de l’rajtoj de tiuj “sovaĝuloj”. Ankaŭ pri alia kampo tiu
sciencisma,
materialista, sendiisma, raciismano suferas konsternigajn travivaĵojn,
t. e.
pri tion, kion oni nomas nun “parapsikologio”, “miraklaj” kuracadoj,
antaŭsentoj, reenkarniĝo. Nu, en tiu libro ankaŭ amaferon oni trovas,
kaj
tragikecon de la vivo (“inter homo kaj sorto estas maro da larmo” ĉu ne
?), kaj
iom da humuro, precipe ĉirkaŭ “la egulo”, tiu servisto de Maklin (la
rusa
sciencisto), tre abunda je muskoloj, sed tre malabunda je cerbo, timema
kaj
mallaborema malgraŭ lia forto, naive kaj mallerte ruza, memame
senhonesta kaj
cinika, sed kiun oni finfine, kiel Maklin mem, emas rigardi kun amusiĝo
kaj
simpatiiĝo pli ol kun incitiĝo !
Mallonge tiu
aventura kaj filozofa libro estas riĉiga kaj agrabla libro,
nepre leginda.
Nur du
epokmisaĵojn (france:“anachronismes”)
mi rimarkis, en le buŝo de la personoj esprimoj kiuj ankoraŭ ne
ekzistis
tiam : « kiĉo »(Kitsch) kaj « aliaj
dimensioj » (se mi ne
eraras nur post Einstein komencis tiajn fantazioj pri aliaj dimensioj).
Don Harlow diris ke tiu
verko
estas unu el la plej bonaj romanoj en la Esperanta literaturo ; li
pravas.
(Eldonita
el PRO ESPERANTO,
Vieno
, 336 paĝoj)
Esperantista
Tchekov-o
!