21/9/2004
Mi konstante plutenas en miajn vestopoŝoj iuj el tiuj silikoj,
kiujn mi kolektis desur la padoj de l’Ternois, kiam mi promenis
ene kun Jacqueline,
kaj kies makuloj blankaj sur nigra fono tiom trafe similis vidojn de
galaksioj
(kaj interstelaj nuboj) en profundprofunda ĉielo. Mi ofte levis
silikojn de sur
la padoj, kaj estinte plurfoje fascinita per tio, mi selektis la plej
belajn,
kaj ilin konservis enpoŝe por ilin kontempli kiam plaĉos al mi. Kaj mi
pensis, plian fojon, al ĉiuj tiuj miliardoj da steloj, obligitaj per
tiuj miloj
da galaksioj, tamen reduktitaj je etetaj longaformaj makuletoj en
teleskopoj,
kiujn nome konsistas el abismoj da miliardaj jaroj, miliardoj da ŝancoj
ke
estiĝu biologiaj vivoj, pensantaj estaĵoj, civilizoj, personaj
destinoj, ĉiuj
unikaj, ĉiu tragikaj, cxiuj pasiindaj, kaj pasiitaj, kiuj
demandas sin,
eble, ĉimomente la egalajn demandojn, nu, vidu, ktp, ktp. Kaj la
kosmeca sento
pri riĉeco senlima, sed ankaŭ kunekun, pri vanteco, tuta vantecego, kaj
tragikeco de ĉio, de ĉiuj, en « La eterna silento de la spacoj –
kaj de
eterna nenieco – senlimaj ». Kiuflanke estas
la elvorto
pri la afero ? Aimé Michel(en Vikipedio:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Aim%C3%A9_MICHEL) scias tion eble nun – aŭ
NE
scias, jen la tubero …