(Por  ekscii pri tiu Elian J. FINBERT, vidu en la Vikipedio, libera projekto por libera sciofonto en la libera lingvo Esperanto, la artikolon sianoman)     NB: ici en français des extraits de Noâra mon amour

http://eo.wikipedia.org/wiki/Elian-J._FINBERT
  1. La hundo de Mont-sous-Vaudrey
  2. Plej tragika momento
  3. Kapablas hundoj  ĵaluzi kaj ruzi
  4. Kaj kulpaj mem sin puni
  5. Ĝismorta respondecsento
  6. Elian Finbert kaj la cikonio
  7. kaj gruo ĉe lago Houleh
  8. Du garoloj
  9. En kanaria edzparo
  10. Kanario kaj muso
  11. Turto      
  12. Noâra kaj la muziko
  13. Noâra morto
  14. Nekonsolabla kato



La Hundo de Mont-sous-Vaudrey



En jaro 1816 en la vilaĝo Mont-sous-Vaudrey en la franca departemento Jura, mezvoje inter Dôle kaj Arbois, mortis en domo posedata de S-ro Auguste Paris iu nomita Maraudet. Pri kio gravas do ?! vi diros. Nu:

Tiu viro estis soldato ; sed 25 jare li iĝis blinda pro akcidento (eĉ ne sur batalkampo!) dum trajn-manovroj, li estis eksigita de l’armeo kun malgranda pensio. Sed tiu ne sufiĉis por lin vivteni, tial li akiris al si junan hundon, nominte lin « Tom », kaj kondukata de ĝi li iradis de domo al domo, de farbieno al farmbieno por almozi. Sed tion oni konstatis ke la hundo divenis defore la homojn kompatemajn, ĝi haltis nur antaŭ tiuj personoj, kiuj vidigis sur siaj mienoj signon de humanaj virtoj. Tiel ke baldaŭ la alproksimiĝo de tiu hundo iĝis en la okuloj de l’vilaĝanoj elprovilo agnoskita je bonkoreco !

Sed la malfeliĉa sorto ankoraŭ pli kruele trafis la kompatindan ekssoldaton, li iĝis serioze malsana. Tom kuŝadis ĉepiede de la viro, aŭ rapidis al la najbarino, kiam bezonata, tirante ŝin je la jupo ĝis ŝi komprenis kaj venis kun ĝi. Poste li iri sole tra l’vilaĝo ĉe la de li konataj plej « bonaj » domoj por peti iom da manĝaĵon por sia malsana mastro, kaj tion ĝi diligente returnportis hejme.

Unu tagon la mastro ne plu vekis. Li estis mortinta. La hundo kuŝiĝis sub la lito, mizera. Kiam oni portis Maraudet al la tombejo la hundo sekvis lin. Poste reveninte al la ĉambro nun malplena de l’mortinto, ĝi eligadis hurladojn, rifuzadis ĉiajn manĝaĵojn, kaj post kelkaj semajnoj mortis.

Tiujn faktojn raportis kelkaj tagoj poste gazeto de Lons-le-Saunier.

Kiom da homoj kapablus ami tiel ?

Bona demando, ĉu ne ?

Por la anekdoto, tiu vilaĝo Mont-sous-Vaudrey estis la naskiĝloko, kaj la mortloko, de la franca Prezidento de la Republiko Jules Grévy, sed ne gravas.

                                           



    ( el la famaj « Plej Belaj Rakontoj pri Bestoj » far Elian Finbert, konata de la aŭskultintoj de la radio de l’1950-aj jaroj.)




                       
                                                                                    Esperantigis
Roland PLATTEAU




Plej tragika kaj kompatinda momento

reportita de Elian Finbert



Mi estis ofte montrita en Saint-Bonnet-en-Champsaur hundon, kies mastro mortis. La besto iĝis blinda pro aĝiĝo, kaj pasigis sian vivon en angulo de la domo.

Iun tagon, ĝi aŭdis paŝon, kiu memorigis al li tiu, de ĝia forpasinta amiko ; ĝi subite lasis sian lokon. La viro, kiu estis enpaŝinta surhavis ŝtrumpetojn kanalitajn ; la hundo estis perdinta la flarpovon sed memoris tiun specon de ŝtrumpeto kaj frotis ĝojplene sian kapon ĉe ilin, kredante, ke lian mastron revenas..

Sed la viro ekparolis : la dummomenta iluzio forsvenis.

La hundo retunis en sian angulon, dormiĝis, kaj mortis.







Kapablas hundoj ĵaluzi kaj elpensi ruzojn

reportita de Elian Finbert


Ĝi estis terhundo. La domo, en kiu ĝi vivadis malfermiĝis al legomokampoj, kie ratoj multis. Tiuj iĝis ege ĝenaj, kaj la farmdoma katino, pro mortiginti pluraj da, estis karesita kaj gratulita pri sia faro.

La hundo spektinte tiujn scenojn iĝis malserene ĵaluza. Li ekokupiĝis imite priflari la ratojn, snufante, la tapiŝojn gratante, sed vane. Neniam li sukcesis kapti da ili.

Ian aŭtunan tagon, dum kuniĝis la familio en la ĝardeno, kaj ekfaladis la folioj el arboj, la terhundo vidis la katinon turnaperi ĉeangule de la farmdomo, senvivan raton en la dentoj. Tiam oni vidis ĝin salti, ekimpeti, kapti grandan platanofolion, ĝin skui, altenĵeti, por poste sturmi al ĝi, ĝin denove altenĵeti.

La katino, tion vidinte, haltis, interesiĝis je tiu ludo, je tiu ekcitiĝo de la hundo, kiu pluagadis sian frenezan ekzercadon, pelante la folion ŝiadirekten.

Alirinta tutapud ŝi, la terhundo lastfoje ĵetis alten la folion, per pli da perforto, poste, subite, ne movis.

La katino tiam delasis la raton, kiun ĝis tiam ŝi tenis inter la makseloj, kaj sturmis al la mistera ludilo.

Dum ŝi estis tiel okupata, la hundo alkuris la raton, ĝin kaptis kaj triumfe alportis ĝin ĝispiede de liaj gemastroj !







(el “la plej belaj okazaĵoj pri hundoj » - 1953 )



esperantigis Roland PLATTEAU 10/3/2005




Kulposento ĉe hundoj : la hundo kiu mem punadis sin



Tiun hundon oni malpermesis boji kontraŭ la preterpasantoj transaj la stangoj de l’ĝardena krado. Kiam ĝi obstinas je tio, ĝi estas punita.

Ĝi forsavadis sin de la punado, kiam li estis hundido, per rifuĝi sub kanapeon kaj restante tie kaŝite dum proksimume duonhoro ; nur ĝia vosto eliĝis.

Nun, estante plenkreska, ĝi fojfoje sin preterlasas kaj bojas kontraŭ hundoj aŭ homoj enstrataj. Ĉar neniu troviĝas en la loko por puni aŭ skoldi ĝin, ĝi abrupte konsciiĝas, ke ĝi kulpiĝis per peko kaj impetas tuj al sub la kanapo, kie ĝi kaŝiĝas !

Se ĝi hazarde renkontas iun domanon ĝin gaja alparolantan, ĝi preteratentas. Voston kaj kapon mallevitaj, ĝi pluiras, atingas la kanapon kaj tien sin kuntiras. Kaj ekvidinte ĝin tia tie sube, ĉiu povas certi, ke ĝi miskondutis. Kapablos nenio elirigi ĝin el tie, nek vokoj, nek dorlotvortoj antaŭ ol, ĝi estos taksinta, ke ĝi sufiĉe mem punis sin.


Elian-J. FINBERT


(el “la plej belaj okazaĵoj pri hundoj » - 1953 – rakonto 113 p. 148-149)








esperantigis Roland PLATTEAU 3/6/2007




Ĝismorta respondecosento

reportita de Elian Finbert


Tiu juvelokolportisto, kia ekzistas da en Oriento, portadis sian ledan poŝsakon entenantan la de li privenditajn juvelŝtonojn kaj oron sur la selo de la azeno, kiu veturigis lin deurbalurbe. Lin sekvis dogo kun timigendaj dentegoj, dotita per mirinda forto, ja gardisto kies defendopreteco estis senmanka.

Dumvojaĝe okazis ke la hundo ekstaras plenmeze de l’vojo kontraŭ la azeno, trudmalhelpas lin pluiri, grumblas, bojas, montras la dentojn. La viro instigas kaj antaŭenpelas sian rajditon, sed tiu ĉi estas minachaltigita de la hundo, kaj rifuzas antaŭeniĝi. La kolportisto deseliĝas, kaj fronte al la minancanta sinteno de la dogo, kiu ŝajne intencis direkti sian agrsemon al li, preta salti liakolen, li pafas je ĝi per revolvero, timante, ke ĝi estas abrupte infektita de rabio.

Sed jen li vidas la beston, kiu dum perdanta sian sangon, trenas sin, retroirante sur la irita vojo. La kolportisto ĝin sekvas kaj ĝin trovas kuŝanta, mortinta, sur la juvel-poŝsako, kiu estis dum iro forglitinta el la rajdbesto nerimarkite de li…..






Elian-J. FINBERT


(el “la plej belaj okazaĵoj pri hundoj » - 1953 – rakonto N° 100 p. 138)


esperantigis Roland PLATTEAU 10/3/2005




Elian-J. Finbert kaj la cikonio

Mia amikeco al tiu legenda birdo kun la elneĝaj flugiloj per nokto borderitaj elvenas el mia infaneco, infaneco parte pasigita en Nilo-valo, kie ĝi travintras.

Ĉar okazis iam, troviĝante mi sur teraso de nia domo, kien mia pasio pri kajtoj ĉiam min allogis, ke majesta cikonioflugaro pasis super mi, kun streĉitaj koloj, ŝvebaj flugiloj. Kaj jen unu inter la birdoj, subite disiĝas el la bando, implektiĝas, se tiel diri konvenas, en siaj plumoj, turniĝadas en ĉiel’ kaj ,blanka kaj nigra maso, falegas kaj alteriĝas ĉe miaj piedoj. Mi estis kompreneble ektimigata, sed samtempe ekzaltita de tiu aera vidaĵo, kaj de la cikonio, kiu klopodas remeti sin surpiede, kaj finfine sukcesas. Mi tiam forlasis mian kajton, kaj rapidrapide serĉiris savhelpon.

Mi jam iom konis tiun birdon, estinte ĝin sekvinta malantaŭ la sobra plugilo aux eĉ plej simpla plugpioĉo de la fellah-o en kampoj, ekkaptanta jen koleopteron, jen larvon, bufon, muson, aŭ marĉborde ranojn.

Mi do kunportis hakitan viandon, kaj ĝin donacis al mia bela birdo, kiu okulumis al mi per sia nigra, tiom inteligenta, okulo kvazaŭ pludesegnita de du strekoj el kohl , sed kiu nur post multe da tempo konsentis proksimiĝi. Videble ĝi certe estis vundita, tamen vidis mi neniom da sangospuro. Nia ĝardenisto, spertulo, alveninte, sciigis min, ke cikonioj, pro tiomlonga restado en malsekaj terenoj kaj tiomofta tretado en malprofundaj marĉoj, finfine maljuniĝantaj iĝadas reŭmatismaj, tiel, kiel la homoj. Mi neniam povis kontroli la verecon de tiu diagnozo, sed tiam ĝi sufiĉis al mi kaj mi ekdecidis, kunligiĝi je tiu birdo, flegi ĝin kaj resanigi ĝin.

Ĝi fariĝis la de l’teraso konstanta gasto, kie ĝi senmoviĝadis longajn horojn sur unu piedo, kun pripensa kaj solena mieno, aŭ ĝin primarŝadis ĵetante siajn krurojn antaŭen per larĝaj egalaj paŝoj, dum pririgardanta ĉielon kun arĉita kolo. Ekde ĝi ekvidis min, ĝi venadis al mi, kaj mi tristiĝis kaj humiligiĝis pro ne kompreni la sekan kaj ripetan bruon de ĝiaj bekklakadoj, kiuj konjekteble esprimis la intimajn pensojn de ĝia tristiĝinta koro. Por plaĉi al ĝi mi rezignis flugigi mian roz-kaj-verd-koloran kajton, ĉar tiu ludilo ĝinsimila timigis ĝin.

Mi ofte vizitiris al ĝi, kaj mi estis certa, ke ĝi atendis pri mi ĉiujn tagojn, eĉ pli, je ĉiaj horoj de tago. Ĝi plej facile rekonis miajn paŝojn, kiam mi supreniris la ŝtuparon po du ŝtupoj kune, ĉar mi trovis ĝin tie starante ĉe la pordo alterasa, kun ĝiaj intensrigardaj okuloj, lertaj kaj sagacaj, ĝia svelta flugmaŝina korpo kaj ĝiaj nigrelakitaj flugiloj brilaj kaj bonorde refaldigitaj. Mi opinias, ke longajn momentojn ni pasigis kune apude, kaj iam dormiĝinte, meze la ega varmo, sterniĝanta sur la kahelŝtonoj, mi vekiĝis kun ĉe mi, flugilojn ŝirme malfalditajn, la cikonio atenta kaj patrineca, rigardadanta al mi kun vartemo, vartemo, kiun mi divenis pro ĝia zorgema mieno.

Mi iradis enkampe serĉi al ĝi lokustojn kaj ĉe la lagetoj por ĝi rankapti. Kiam mi malĉeestis tro longtempe, ĝi ne malsciis, ke tio estis ĉar mi estis serĉanta ĝian nutron, kaj mi trovis ĝin malsupre de la ŝtuparo, kiun ĝi estis lerninta malsupreniri kaj suprengrimpi per skuaj paŝoj, kaj eĉ antaŭ ol mi ĝisvenintis surterasen, ĝi jam serĉfosadis en mia flanksako per sia longa akra kaj malmola beko, kiu ekglutis la bestetojn avide.

Okazis tion, kio okazendis, sed tio estis for de mia penso. En mia infanmenso, la cikonio estis por ĉiam ligita al nia domo, kiel feliĉportanta amuleto. Ĝi estis mia amiko tiel, kiel mi estis ĝia amiko. Iun matenon mi trovis la terason malplena. Mi tuj komprenis, ke estinte refortiĝinta, kaj ĝiaj reŭmatismoj for, ĝi estis ekfluginta al ĉiel’.

Tio estis al mi tiel, kiel perfido, kaj ankaŭ estis mia unua aflikto. Vane mi rigardegis al l’lazura ĉielo, kie krozis milvoj, kie turniĝadis la kolombaroj. En la kampoj, surborde de Nilo, ĉe la lagetoj mi restadis longe, kaj gvatis la cikoniojn, sed nenie mi trovis mian, kiun mi estus rekoninta inter mil.

Mi reekludis la kajton, ĝin mi flugigis alten kaj foren, pensante eble la birdo ĝin rekonos, kaj revenos, kiel al alkuniĝsigno.

Kaj poste la temposablo fluis, fluadis. Sed la teras’ tamen plu restis mia havenloko, mia plejŝata tereno, kie jam soleco estis mistera aliancito mia, des pli ke, kaŝe kaj obtuze mi atendis, ke la cikonio revenos.

Kaj jen fakte ĝis revenis en la posta septembro, tempo kiam la fruktkvastoj de niaj daktilarboj en ĝardeno ekmaturiĝadis siajn sukcenkolorajn fruktojn.

En la ŝtupar’ mi aŭdis sistrajn ruladojn, kiujn mi tuj rekonis. Mi impetis. Jen estis ĝi. Ĝi ne estis forgesinta min, ĝi plu aspektis kia ekstempe solena maljuna malvulgara sinjorino, kaj ĝi ekgrakadis milde tirante la kolon malantaŭen kaj antaŭen, dum malfaldigante siajn ravajn ĉefplumojn. Parolis ĝi al mi, flustris min, se tiel diri konvenas, pri aferoj de nur ĝi kompreneblaj. Kaj jen kiam mi al teraso atingis, mirigita mi ekestis : ĝi estis per cikonioj superŝutita, kiuj ekvidinte min leviĝis fluge malalten, kaj poste remetiĝis ĉien, silentaj, flugilojn ekpretajn, timantaj kaj samtempe fidaj, ĉiuj ope salutantaj per turniĝoj de l’longaj koloj, laŭmaniere de koranaj deklamistoj.

Mi, infano, vivantis legendon, legendon iĝintan realaĵon. Fabelmondo eksturmintis mian vivon. Estis tia kia inicia sakremento.

Mi sciis, ke tamen tio daŭri ne povis, ke tiu unika momento estis dia favoro. Ekestis en la aro de nigraj kaj blankaj plumoj ordonvorto, kiu flugis de bird’al birdo. Kaj subite tumulto flugila kaj makzela ekaŭdiĝis. Mi estis surdigita. Mi vidis sinlevi la altaj purpurgantitaj kruroj, kiuj surfaldiĝis dummomente sub la vostoj tiel, kiel la suriĝ-ekipaĵo de aviadiloj, poste fariĝis pendantaj, kaj jen la amaso alten flugimpetis, vojiris cirklojn, ŝvebis, malkovrinte la sorigantajn aerfluojn, kaj malaperis el vido en la egipta diamantmalmola helego.

Kompreneble, mia cikoniio sekvis la aron, sed dum tempeto, pli forpasema ol fulmo, en mia kredama fidema animo, mi kredis, ke ĝi revenintis por neniam plu min forlasi. Kaj plus la una ĉagreno, kiu min alvenis el ĝi, aldoniĝis dua pli dolora. Dume, fakto, ke la preterpasanta birdo memorintis min kaj nian hejmon, kie mi estis ĝin akceptinta, nutrinta, fleginta, por kies zorgo mi estis oferinta mian sveltan kajton, igis min ĝin respektegi.

Tri sinsekvajn jarojn ĝi revenis kunportante min mesaĝon de sia amikeco, ĉiufoje en la tempo, kiam turtoj vokadis supre de l’daktilujoj niaĝardenaj, meze la ruĝaj grapoj da mielecaj fruktoj.

Poste ankaŭ mi obeis migradojn de mia destino, je iroj kaj returnoj misteraj tra la mondo.

Sed mia penso plu konservas stampon de la pasado de l’stilzobirdo en mia infanvivo, tiu infano, kiun mi neniam ĉesis esti, iom flugila, iom grunda, portante en mi la hieroglifan signifon de cikonio, kies senco estas « kompato ».

Elian-J. FINBERT (« La plej belaj okazaĵoj pri birdoj » 1957)




esperantigis Roland Platteau 9/4-21/6/2004





Kaj gruo ĉe lago Houleh



poste en la vivo, kiam li loĝis en Israelo, amikiĝis al li gruo :


(li iom da tempo loĝis en kibuco ĉe lago Huleh en la Jordano-valo norde de lago Tiberiad-a. Tiu malsekejo estas grava etaploko por la gruoj el Rusio sur ilia migrovojo suden al Egipto, [ekzemple la 15-an de oktobro ili estis 8 980 en la loko  - fonto http://www.lpochampagneardenne.com/grues/point_sur_la_migration_01_02.htm
] )


“Tiu, kiu kelkajn monatojn ligiĝis al mi, malsovaĝigita apartenis al iu amiko, kaj nepre ne konsentadis vidi min pasi preter ĝi ne farante al ĝi kelke da ĝentila afablaĵon, kaj se okazis, ke mi forgesis manifestacii al ĝi mian amikecon, ĝi ne kontentigis antaŭ esti trudinta min tion fari. Ĉar ĝi estis libera, havanta ne malhelpitaj la flugilojn, kaj vagadis ĉiam ĉe borde de l’lago, tuj kiam ĝi ekvididadis mian boaton en la for’, ĝi majeste ekflugadis, turniĝadis ĉirkaŭ mi, dum kiam mi remas, kaj akompanis min gis la albordiĝejo. Ĝi ĉiam sukcesis trovi min, jen en kampoj, jen borde de l’Jordano, kaj surteriĝis, situiginte min de alta ĉielo, je kelkaj paŝoj disde mi.

Ĝi havis noblajn formojn, kaj ofte ĝi ekdancetis al mi tiun dancon kiun similas je menueto plenumita far iom petoleta fraŭlino.

Kiam mi forlasis ĝin, mi devis trompkaŝi kaj foriri ŝtele, ĉar aliel ĝi sekvis min kiel ombro.

Kiam post du jaroj mi revenis, ĝi rekonis min, kaj eliginte laŭte viglajn kriojn ĝi impetis al mi kun flugiloj malfermaj.

Neniam mi sentis min pli proksima je flughava kreitaĵo ol kiam mi kunestis kun tiu gruo, tiom amikema kaj serioza, kaj min komprenanta pli ol mi komprenis ĝin.“




Elian-J. FINBERT

(« Plej belaj okazaĵoj pri birdoj »)
esperantigis Roland Platteau 8/1/2005




DU GAROLOJ




Du garoloj vivis libere en kaĝo, kie ili enflugis ĉiuvespere post pasiginte la tagon en arbaroj.

Ilia mastro, kiu estis vartinta ilin, ilin kaptinte el nesto, estis al ili forte korligita, kaj ankaŭ la birdoj, ĉar ili ne povis malhavi lin. Ili ja povus resti mez arboj, esti liberaj, sed ili revenis hejmen, en sia malferma kaĝo tiel, kiel en propra nesto.

Sed, tagon ilia mastro mortis. La garoloj, ne plu vidante lin, lin serĉadis en ĉiuj ĉambroj de la domo, kaj poste restadis en sia kaĝo, rifuzintaj elflugi el ĝi tiel, kiel ili kutimis fari ĉiumatene; Ili kadukiĝis, kaj tagon oni vidis unu bati per la kranio sur la stangojn tiom impete, ke ĝi mortis en nokto. Ĝia kunulo, ina birdo, baldaŭ imitis ĝin, kaj mortis similamaniere, du tagojn poste.


Elian-J. FINBERT

(el “la plej belaj okazaĵoj pri birdoj » - 1957 – p. 124)





esperantigis Roland PLATTEAU 29/4/2004







EN KANARIA EDZPARO



La virbirdo de ovkovanta kanariino emis pli je disaŭdigi siajn ruladojn kaj trilojn ol ja nutri ŝin. Ĉiufoje, kiam tio okazis, la birdino lasis la neston kaj peladis lin cirkaŭ la kaĝo, batante lin per beko, kaj diversmaniere montris, ke ŝi estis kolera ; Poste ŝi revenis al siaj ovoj, ne provinte preni iom ajn da manĝo. Tio fariĝis en ege montrema maniero, kun klarega deziro komprenigi al la virbirdo, ke lia konduto estis fia.

Tiam oni vidis lin, simile submetita kaj penta edzo, urĝe kaj klopode serĉi por ŝi bekplenojn da nutraĵo, kaj tion farite li reekis sian « belkanto » per duobliĝinta ardo, sed tuj se li daŭrigis ĝin tro longe, la kanariino, ree « admonis » lin.



Elian-J. FINBERT

(el “la plej balaj okazaĵoj pri birdoj » - 1957 – p. 324)




esperantigis Roland PLATTEAU 1/5/2004









KANARIO KAJ MUSO



Ĉiuvespere, post ke oni kovritis lian kaĝon, kaj mallumigis, tiu kanario komencis aŭdigi tian mildan kanton, kian oni neniam aŭdadis dum la tago. Post kelkaj minutoj ĝi ĉesis, ĉiufoje finpunktiinte sian finaĵon per propra flugilbruo. Oni kaŝobservis ĝin, kaj ege surprizite vidis grizan muson kroĉita je l’kaĝ’, la kapeton ŝovita inter la stangetoj, kaj kiu maĉetis grajnojn de l’trogo. Sed, eĉ pli mirigega afero, la kanario pasigis la bekon sur la silkeca kolo de l’ronĝuleto kaj ja karesadis ĝin.

La vesperaj voĉumadoj estis vokoj, signalo. Kaj oni malkovris, ke l’muso cele atingi la kaĝon pendanta ĉe l’fenestro, grimpadis je kurteno, kies ŝtofon ĝi estis traborita nivele de l’manĝujo.

Tiu malkovro kaŭzis la musan pereon. Ĝi estis kaptita la postan vesperon, post la kanto de ĝia amiko serino, kaj lasta grajno-manĝo, kolfrakasita de la kaptilo, kiun oni estis por ĝi muntita.

Detiam la birdo ne plu trilis dumtage, ne plu sinbanis, ne plu balancis sin sur sia malgranda balancilo, ne plu saltadis de bastoneto al alia. Li spertis grandan ĉagrenon. Ĉar li ne plu estis revidita la grizan muson, kaj ne komprenis. Sed kiam vesperiĝis, kaj ke oni estis tirinta la ŝtofon al sur ĝian kagon, ĝi tiam ekkantumadis. Ĝia kanto fariĝis ame-milda, longiĝis laŭ senfinaj rulruloj petegantaj kaj tristaj. Ĝi estis vokanta al sia amiko, kaj finfine dormiĝis, konjekteble pensante al ĝi.

Ĉar neeblas, ke tragedio de amomanko ne estus ekregita en ĝi. Koron kaj cerbon ĝi havis kaj ĝi estis amo tute. Sed ĝi estis la soleca birdo en sia kaĝo, kaj soleco estas damno el kiu oni elkatenu perkantante ; tamen tiu iĝis paradizon, kiam muso griza venis vespere vizitante ĝin per sia ĉeesto plenigi.

Kelkajn tagojn pliposte, oni trovis la kanarion sternita funde de la kaĝo la flugilojn malfermaj kaj la krurojn rigidaj.

Elian-J. FINBERT

(el “la plej belaj okazaĵoj pri birdoj » - 1957 – p. 317-318)


esperantigis Roland PLATTEAU 25/7/2004




TURTO


Elvokante memoron de mia turto, tuta mia infanaĝo ekaperas denove. Ĝi estis la unua estaĵo besta al kiu mi direktis korsenton.

Ĝin estis donacinta al mi kolego, por sin senbalastigi, ĉar li konvinkiĝis, ke ĝi mortontas. Efektive, apenaŭ plumkovrita, ĝi aspektis tre malbonfarti, sed mi tiom zorge flegis ĝin, ke ĝi resaniĝis, kaj korligiĝis tiome al mi ke, mi ja ne povadis eskapi el la fidelmontroj, per kiuj ĝi min superŝutis.

Ĝi sekvis min ĉien. Konstante en libero ĝi flugadis ĉambr-al-ĉambre kaj, se de l’fenestro okazis ke ĝi ekvidis min en strato, ĝi alvenis malflugiĝi sur mian ŝultron. Kaj ekestis riverencoj, kaj amikaj kveroj, kaj bekfrapetoj senfinaj; ĝi ŝveladis la gorĝon, vigleta kaj plenfeliĉa.

Jaroj tiel pasis, kaj ĝia inklino daŭre pliiĝis dum la tempopaso; Ĉiu el miaj neĉeestoj estis al ĝi la kaŭzo de senlima aflikto. Ekde mi foriris, ĝi ekkomprenis tre certe, ke mi estis malproksime, tro malproksime por regajni min. Ĝi tial kuntiris sin en malhelan angulon de l’apartamento kaj la kapon malleviĝinta, la flugilojn skuitaj per hakita tremetado, ĝi eligis la tutan tagon tiun kveradon lantan kaj melankolian tiom rimarkindan ĉe la turtoj. Kaj estis ege malfacila igi ĝin konsenti pri manĝado kelkiom da nutro.

Sed ĉe mia reveno estis superfluanta ĝojo, senfina, komparebla nur al tiu, kiun hundoj, ĉefe la hispanhundoj, elmontras je sia mastro kiam lin revidante post longe foresto.

Neniam tiom, kiom en tiu turto mi renkontis tioman emocian intenson en la korligo kaj fido.




Elian-J. FINBERT


(el “la plej belaj okazaĵoj pri birdoj » - 1957 – p. 333)


esperantigis Roland PLATTEAU 11/12/2007




feliĉaj horoj de nun mortinta familio

El la libro de Elian-J. FINBERT pri lia simiino Noara


(ni estas komence de la 20-a jarcento en malgranda urbo de Egipto :)



Noâra kaj muziko



Obsedatis ŝi de la piano en la salono. Ekde mia patrino malfermis ĝin, tien ŝi estis, atentema kun sia sendiligenta gracio, kaj kel respektplena, atentanta ekon de la miraklo de kordoj, ke ĝi efiku.

….

Sed ĉefe kiam mia patrino sidiĝis sur la turnebla tabureto, kaj almovis siajn manojn sur la blank-kaj-nigra klavaro, la simiino saltante ŝian sultron, unu brakon lokita ĉirkaŭ ŝian kolon ekgvatadis je la vastaj harmoniondoj, kiuj estis elkateniĝontaj. Senmovadis ŝi, dum kuradis ŝiaj okuloj sekve la vicon el klavoj, kiuj ellasis siajn sorĉadojn per nekredebla multrapideco.

….

Ofte por plezurigi niajn longajn tagfinojn kaj plenigi la malplenon de nia izoliteco, perditaj kiaj ni estis funde de tiu vilaĝego de malalt-Egipto, en tiu loĝejo, kiun nokto invadadis, kaj igis eĉ pli vasta, la duetaĝan, ni nin ĉirkaŭ la piano kunepremiĝis, kaj kunekantis jen malnovajn kanzonojn jen lidojn far Ŝuberto, kiujn nia patrino akompanis, kaj kiuj torente elflugis tra la malfermitaj fenestroj, vekante preterpase la sur terasoj kuŝantajn familiojn da fellahoj kaj surkornicajn kolombojn, kies kveroj aŭdiĝis al ni. Tiam Noara troviĝis en plejalto de kvieta ĝuado, kiu ne pelis ŝin ekster ŝin, sed animigis en sento pli klara, pli konscia, tiu esti meze de ĉiuj anoj de l’familio, je kiuj ŝi sentis sin kunligata pere de ligoj treprofundaj, kaj kiuj estis ŝin adoptita kiel personon, ia alia etfratinon, iĝinta la fokuson de nia intereso, de niaj amuziĝoj kaj nia zorgoj. Kaj cele esprimi sian dankemon pro tio, en kio konsistis al ŝi tiujn muzikaj seancoj, ŝi lasis sian gvatsidejon surŝultran de mia patrino, dumane plaŭdis kiel infanoj faras, poste saltegis de kantisto al alia, kun pepadoj, sinŝoviĝa tenereco, kiel plenumante ian aeran baleton, ridetante al ni, kaj al ni ŝajne kuraĝigante.



Nur multe pli malfrue mi ŝteleksciis la sekreton de tio, kion detiam por nur mi sola mi nomis „la muziko, kiu plorigas“, sekreton partigita jam de longe inter mia patrino kaj Noara kaj poste ni tri. Muziko donis al vivo de mia patrino ties veran dimension. Ĝi estis ŝia ĉiutaga spiro, kiel sur alttereno. Je iu ajna horo en la tago, abrupte, ŝi folasadis siajn mastrumajn truditaĵojn, flankenĵetis la antaŭtukon, iris kaj lavis al si la manojn, pudris sin, kaj rifuĝiris en la salonon, kie ŝi ludadis iun Nokturnon de Ŝopino, al ŝi la ĉiama ĝufonto, la konstruaĵo de ŝia sekreta feliĉo, ŝia feliĉega patrujo. Neniu el inter ni aŭdacus, tiamomente, veni ŝin aŭskulti en tiun ampleksan ĉambron, kun la ĉiuj surtiritaj kurtenoj, kiuj tamen, ne sukcesis kontraŭi la sunan sturmon de egipta taghelo, ponardumantan el tra l’latŝutroj la deziratan malhelon, tien kaj ien per ora sago pikantan la vernison de l’en angulo forte sidanta piano. Ĉar kvazaŭsentis ni, ke ŝi tie trovis sian retiriĝejon, ke ŝi akirigis al sia animo korvarman ripozon, kaj ke al si mem ŝi paroladis deŝutante siajn arpeĝojn kaj iaj memoraĵojn. …


Mi firompis tamen la nediritan malpermeson, kiun ni trudintis al ni, tiun neniam eniĝi en la salonon dum la tago, tiam, kiam disvolviĝis tiu muzika ritaro. La per revaĵoj distritema maturiĝanto kiun mi estis, kiun mi daŭre restis nun, alpremis tagon pretervole la malpermesitan pordon. La Nokturno N°14 laŭ F-dieso minora eksonoris desupre-malsupren en la etaĝojn, enŝoviĝante kunekun siaj « polonezoj » vunditteneraj kaj per kiu plenis mia animo, enkaptis min, kaj min mergis en sia pleneco.
Kaj tromalfrue konsciinta pri mia mallertaĵo, por retroiri – kaj eble estis mi ne tro malkontenta pri tio – mi enŝteliĝis silentege, sur piedpintoj, ĝis plej malproksima la brakseĝo, kie mi kaŭrkaŝiĝis, kie mi enprofundiĝis, kuntiraĝanta, superregita samtempe per timo, pudoro, respekto, kvazaŭ mi estis profanigita ian sanktan lokon…
En duonlumo mi vidis mian patrinon oblikve, balanciĝantan sur sian tabureto kun la speciala kliniĝo de de l’busto, la falo de nigra hararo rulita sur la delikatkontura nuko, ŝia vizaĝo profile. Sed sur la alia ŝultro, tiu, kiu restis preskaŭ nevidebla, mi vidis, suprekaŭrinta laŭ l’kutima teniĝo, kunproksimitajn la krurojn, Noâra milde lulita de mia patrino, kiu ritme svingiĝis laŭ fluso kaj malfluso de l’muziko. La simiino tute atentkaptitis de l’klavoj kaskadaj, kun tiun seriozecon sianpropran, sed ofteme ĝi levadis sian etan inteligentan vizaĝon al tiu ne l’muzikistino, retroirante kaj flankenkliniĝante. Kaj tiam, dum tiu teniĝo, kiu ankaŭ esti al ĝi kutima, kie senteblis neniom de ĝia kutima eksciteco, mi mirege ekvidis, ke ĝi estas retiranta l’alian manon, restinta libera, kaj viŝantas la okulojn de mia patrino. Temis pri larmoj, kiujn ĝi premis, kies trenaĵon miaj okuloj traborante en duonmalhelon povis sekvi de palpebranguloj al sur la vangoj.
Kial do mia patrino ploris ? Kaj kial ja dum ludante Ŝopin-aĵon ? Estis ŝajninta al mi, ke neniam ŝi estis atingita en plenumo de l’ Nokturno N°14 ĝis tiom korŝira tenereco. Kaj tio eĉ pli konvikis min, ke mi estis malobeinta ian timigan malpermeson, kaj ke mia loko ne estis tie.

Noâra kuniĝis de longe nun kun mia patrino en l’ampleksa Teb-io ensinkita en sabloj de l’tempo je limoj de l’vivantoj, kie maldisting-iĝas tiuj, kiuj por ĉiam enŝoviĝis en silenta profund’ de l’teraj abismoj.
Mi delonge estis mumiigita Egipton, mi estis ĝin envolvita kaj kunpremita en volvaĵtukojn el lino kaj kuŝita por ĉiam en la sarkofagon el malmola sikomorligno de forgeso.

Vidu, Noâra ne estis por mi simio kun ridigegaj grimacaroj kaj akrobata lerto. Ŝi estas enŝoviĝinta en ĉiuj faketoj de mia memoro, … tiom veras, ke tiu malgranda besto, mia fratino kaj mia similulo, scipovis plilarĝigi la konsciiĝon, kiun mi finakiris pri l’mondo, kaj ke ŝi ebligis al mi pli bone min koni, malvualiginta min al mi mem…




elfrancigis Roland Platteau 27/1-14/7/2005





(el la lib   (el la libro de Elian-J. Finbert pri lia simiino Noâra.)

Noâra-a morto

«

««

Estis Kut (la kato), emocitaŭzita kaj spirfreneza, kiu tiun nokton, enŝoviĝinte en mian dormoĉambron,mildege gratis la littukojn per ungegopintoj, tirante ilin al si, kaj ĉar li ne estis sukcesinta min veki, ekmiaŭiegis per korŝiraj blekoj, kiuj  levigis min abrupte. En mallumo la okulgloboj fikse ardis famtome verdaj, kaj tuj mi komprenis, pri kiu mesaĝo li portis, sidante surkokse, levitan kapon al mi, laŭ lia enigma pozo de besto konsekrita. Mi impetis sekvante lin, pensante: ne malscias la kato, ke min kiel unua li devis sciigi kion okazis, kaj ne mia patrino, aŭ iu ajn alia ano de l’familio, ĉar li bone konis la intimecon, kiu kunligis min je la eta vivulaĵo, kiun estis vizitinta LA NEPRENEMALFAREBLO, pri kiu li sentis profundan intuicion.

Noara, jese, havis la okulojn plenmalfermitaj, pli larĝaj ol kutime, kaj ŝi min rekonis, ĉar svingiĝis ŝiaj palpebroj. Sxi levis sian rozkolormanplatan manon, iom malferma, kaj al mi ĝin etendis per forto malespera, por streĉega premo, kiun ne lasas min. Kvankam ŝi estis perdanta la spirkapablon, deziris ŝi certigi al mi, ke ŝi gardis plu sian neŝanceligeblan fidon je mi, de mi neniam perfiditan. Ja, tiam, dum tiuj momentoj, kiam ŝi mortantis, mi estis leginta en ŝi, kaj min ŝi observadis, plu tradivenis min, per klarvideco ekster homa normala atingo. Ŝi taksis min el fore, tiom fore…, per senlima kompato, kiu reĝustemetis min je mia loko. Ŝiaj lipoj tremadis. Haŭto de l’vizaĝo estis malbrila kaj striata de strangaj spuroj, kaj freneze batis ŝiaj nazloboj. Tamen, ŝi sidis ĉe limo de l’morto, per ĉiam plu sia tioma afableco, tiom simpla, donaciva, preta, kvazaŭ ŝi atendis pri ĝi delongtempe, ne estante mirigita, kaj, ŝajnis teni pri ĝi detrelongan senton. Lastajn lumetojn de vivo senteblis de la etaj movoj levantaj kaj mallevantaj ŝian maldikan bruston, dum jam ŝiaj membroj rigidiĝis.

Mi ĉe mi ŝin kunprenis, kaj ŝi tutcedis, ŝi subiĝis tiel, kiel ŝi ĉiam faris en niaj matenaj kaj vesperaj tenerludoj. Ĉar, ĝis la plej lastaj temperoj, antaux la fina skuiĝo, la elfina malstreĉiĝo, ŝi plu strebis esti amata de mi, kaj kredis mi vidi, ke ŝi alfluigis al mi mildan rigardon elfunde de sia agonio. Kaj subite, mi sentis ŝin pli leĝera en miaj brakoj, malplena de ŝia ravitema ekzisto, kiu igintis min ekestimi la mian, kiu estis iel iniciita mian animon je ia ordo de la mondo, ene de kiu, neniu alia homa estaĵo povintus enkonduki min.

En la fino pulsobatoj de ŝia koro, malfortiĝintaj, obtuzaj, kvazaŭ sonis kiel el forfundo, kiel el malantaŭ ega malplenspaco. Ŝia buŝo etkarniĝis, kaj sur ties okuloj pasis, ilin apenaŭ ne tuŝante, vitreca malhelo, el nedifinebla bluo, kiu ilin senmovigis. Mi havis tempon por mildege mallevigi ŝiajn palpebrojn, sur la miraklon de tiu ĉi vivo, el pura ĝojo, kaj kiu estis donacinta, antaŭ ol porĉiame haltis la bruo de ties animo, kiu estis altkvalita, sian tutan amon, pri kiu mi dezirus povi rajte diri, ke mi indis ĝin ricevi.



Esperantigis Roland PLATTEAU 3-6 aprilo 2004







kaj se vi vere volas  scii, kion okazis poste al la kato Kout, legu poste...




morto de la amata kaj amanta kato

«

««

Sed ne nur pri homoj bestoj povas morti pro ĉagreno, kaj ankaŭ katoj, multe malpli egoismaj, ol oni kutime taksas ilin.Jen la unua dramo, kiun travivis la sama Elian FINBERT, kiam la amo de lia infanaĝo kaj adolesko mortis : simiino. Jen kiel reagis la kato de la domo, al kiu ŝi estis transportita sian frustritan patrinecan amon, senĉese dorlotante kaj strete brakumante ĝin :

 « Kiam ni provis elporti ŝin, ke ŝi ripozu ĉepiede de tiu daktilpalmo en la korto (ni estas en Egiptujo, kie Elian Finbert travivis sian infanecon), kiu estis sian observadoloko, kaj la rifuĝo por ŝiaj meditoj, Kut (la kato) sin kroĉis je ŝi kaj malkonsentis pri lasi nin agi. Ĝin mi prenis en miajn brakojn , sed li rigardegis kaj atentis ĉiujn miajn gestojn. Li ja ne volis, ke oni tuŝas je sia amikino.  Li (la kato) diskrietis, ĉar li konsciis pri kio okazintis, kaj post kiam la eta fostruo estis elfosita, li rifuzis min lasi, kaj ties alkroĉado estis tiom drasta, ke nur pene mi povis elŝiri liajn ungegojn disde miajn vestaĵojn. Li senĉese cirkauxturniĝadis nin kolektitiĝintajn ĉirkaux la malgranda tombo, plene ensentinta nur de la drameco de morto, kiu obsedis ĝin, eligante miaŭaĵojn afekciigantajn kaj teneregajn, dum mia ploranta patrino.improvizadis siaarte ian adiaŭpreĝon al tiu, kiun ŝi nomis « mia infanjo » kaj « mia belanjo ». Sidis en la duonmfermitaj okulgloboj de la kato tia senhelpa mizerego, ke legeblis en ili la doloron, ke tiu disigo estis malfermita siavive kiel vundego. De tiam, senteganta, ke li estis ĉirkaŭbarita ĉiudirekte, kiel ankaŭ mi mem, de senlima forlaso, tage tage li perdadis ĉiom agadon, ne tuŝis plu iun ajn manĝon, ĝis ke li konsumiĝis sur la eta tombelstaraĵon mem, kien li rampaĉis kaj restis dormetante, provante po fojoj skrapi kaj plugi ties tereno, sen trovi en siaj ungegoj forton sufiĉan por tion fari….

Ni elŝpatis je li etan truon apudan lian amikinon, kaj ebenigis super ilin la teron, kiel kovrilon kuntirita sur ilian dormegon. » (2)                   (2) el « Noâra amata mia » - 1962


esperantigis Roland PLATTEAU
(30-an de marto 2004)




 
ĉu  iu iam kuraĝos esperantigi tutan libron el li  por eldono ? Tio trovus publikon.
La aliaj faktoj kaj rakontoj estas tiom interesaj kaj instruigaj, kaj pleje ne estas tiom tristaj.

<img src="http://perso0.free.fr/cgi-bin/wwwcount.cgi?df=r.platteau.dat&dd=hndwrt">