Schwalben, durch den Abend treibend
leise rufend, hin und wieder,
kurze rasche Bogen schreibend,
goldne Schimmer im Gefieder.

Oh, wie möchte ich dir sie zeigen,
diese sonnenroten Rücken!
Und der götterleichte Reigen
müsste dich wie mich entzücken.

Ch. Morgenstern


  1. Der Lindenbaum
  2. Alvoko al nokto (Supervielle)
  3. Majo (Apollinaire)
  4. eltiraĵoj el « Kanto de l’misamato » (idem)
  5. Kato (idem)
  6. Amo per alia vorto
  7. Reĝo Demetrio (Cavafy)
  8. Depost la naua vespere
  9. La Trojanoj
  10. Ambasadoroj el Aleksandrio
  11. Cavafy: La urbo   NOVA !
  12. Cio laŭ melodio de "La ĝojo sinrevidi"

  13. Victor HUGO "Demain dès l'aube...
  14. Bestoj (Prévert)
  15. La pacparolado (idem)
  16. La mesaĝo (idem)
  17. Je hazardo de la birdoj (idem)
  18. Kanto de la germanoj
  19. Direito di nasce
  20. (du Bellay pri poezio)
  21. (Alfred de Vigny)
  22. El carretero (Kubo)
  23. Victor HUGO "Elle était déchaussée ....
  24. Obtuze (Verlaine)
  25. Fokuso (Maria Nicolini)
  26. Francis JAMMES
  27. angla infankanto
  28. Kanto de l'Malvenko (Tagore)
  29. Ringelnac : Straßenbahn
  30. Ringelnac : Du Formikoj
  31. Ringelnac: poemo en zi-lingvo  NOVA !
  32. Am' plej mallonga
  33. Demandoturmentejo
  34. Saadi-aj rozoj
  35. Kanzono de Fortunio
  36. Vent' novembra (Verhaeren)
  37. la Luno kaj Sablovendist'
  38. por deserto ...
  39. LUNNOKTO (Eichendorf)
  40. Morgenstern 1: cervidetoj
  41. Morgenstern 2: estetika putoro
  42. Morgenstern 3: latbarilo
  43. Nokto (Queneau)
  44. Nokto (Tagore)
  45. Atendo (Norge)
  46. Sako maliceta (idem)
  47. Malamikoj (idem)
  48. La deca mond-civitano (Jean Tardieu)
  49. Nu tio al ni okazis (Ringelnatz)
  50. Vespera stel' (Musset)
  51. amkanto egipta 3300 jarojn maljuna
  52. el taglibro de juna Irak-anino
  53. Nebulo
  54. grizar' de l'maten'
  55. Soleco (Fajz)
  56. Atendo morton
  57. Vi afablu al poeto
  58. La nesonorinta sonoro
  59. Nesto
  60. Koroj kompatindaj (Verhaeren)
  61. Arboj mortintoj sanktuloj ventoj (idem)
  62. Vidinta mi .... (Bernardo de Ventadur')
  63. al amiko (Ngujen Traj)
  64. Kiel diserva floro (Edasseri, grava 20a-jarcenta malajamlingva poeto)
  65. Ŝtelistoj kaj rabistoj (Kazi Nazrul Islam) kaj du aliaj poemoj de sama aǔtoro
  66. Inrevenfantomo
  67. Sep sunoj verdaj  NOVA !
  68. Diven'! (L. Aragon)
  69. du prozaj poemoj de WALT WHITMAN 
  70. kaleŝo staranta dum nokto
  71. En Arles kie 'stas Aliskampoj  NOVA !
  72. Funebra ve  (W H Auden)




DerLindenbaum



Germana originalo



Am Brunnen vor dem Tore

Da steht ein Lindenbaum;

Ich traümt in seinem Schatten

So manchen süßen Traum.

Ich schnitt in seine Rinde

So manches liebe Wort;

Es Zog in Freud und Leide

Zu ihm mich immer fort

Zu ihm mich immer fort.

 

Ich mußt auch heute wandern

Vorbei in tiefer Nacht.

Da hab ich noch im Dunkeln

Die Augen zugemacht.

Und seine Blätter rauschten

Als riefen sie mir zu:

„Komm’ her zu mir, Geselle !

Hier findest du dein Ruh’

Hier findest du dein Ruh“

 

Die kalten Winde bliesen

Mir grad ins Angesicht.

Der Hut flog mir vom Kopfe:

Ich wendete mich nicht.

Nun bin ich manche Stunde

Entfernt von diesem Ort.

Und immer hör ich’s rauschen:

„Du fändest Ruhe dort.

Du fändest Ruhe dort.“

 

                                        (verkis Vilelmo Müller)

                       enmelodiigis: Ŝubert

 

               

ALLATINA TRADUKO !

                     (belega)


Ad fontem ante portam,

Hic adstat tilia;

In umbra somniabam

Iucunda somnia;

Incidi cara verba

In eius cortice;

Et laetum et dolentem

Attraxit semper me.

Attraxit semper me.

 

Cum praeter eam ii

Hac nocte media,

In tenebris occlusi

Tum mea lumina.

Stridebant eius rami

Vocantes quasi me :

« Deverte huc sodalis,

Hic manet quies te.

Hic manet quies te. »

 

Flaverunt venti acres

In faciem mihi

Et nudaverunt caput

Nec tamen redii.

Ab illa regione

Iam dudum procul sum,

Ab aures semper strepit:

„Hic esset otium.

Hic esset otium.“

 


Alesperantigis R. PLATTEAU

 

 

Tili’ ombrigas laŭba

Fontanon antaŭan l’urb’;

Tiomajn dolĉajn revojn.

Mi revis sub ĝia ombr’

Tiomajn dolĉajn vortojn

Mi ĉizis en ĝia ŝel’.

Malĝojan aŭ ĝojan logas

Ĝi min al si tiu arb’,

Ĝi min al si tiu arb’.


 

Mi migri for nun devas

En nokta profunda nigr’;

Dum ĉio malvidiĝas,

Okulojn fermas mi.

Susuris folioj ĝiaj

Al mi kiel per alvok’

-“Vi venu min amiko!

Ĉi tie sidas feliĉ’,

Ĉi tie sidas feliĉ’ !”


 

Venteg’ malvarma blovis

Al mi kontraŭ la frunt’.

L’ĉapel’ de l’kap’ forflugis ;

Pri tiu mi ne returnis.

Tiomajn horojn marŝis

Nun mi de tie for;

Kaj plu mi aŭdas susuri:

-“Ja tie sidis feliĉ

Ja tie sidis feliĉ’.”

 

 

 

 

                  (12/6/2002)

 


 




ALVOKO AL NOKTO


Jules SUPERVIELLE 



1947 -  elĉerpaĵoj

 

 

 

Tago ĉiam grimpas al suprenda dekliv’,

Vi faladas en ni, kun neniam finviv’,

…….

Vi logas nin, en profundec’ kultivas nin.

Morto vi ne estas, sed en mallum’ atend’.

Nigrec’ vi ne estas : steloj kompasas vin.

 

Homa, fratino nia, flua, ĉirkaŭa.

……

Ĝi altrafas nin per rokoj el silent’.

Kaj subite ni plivastigataj, kavigitaj per demandoj,

……

Iom ŝanceliĝante, ĉiam revebriaj,

……

Kiel ni en malhel’ glimas, kiel esperon flegas

Finveni al l’vasta kor’ forkaŝa kie nigras.

……

Ni aŭdadas en malproksim’ petegon

Provantan limigi senfondan angoron.

……

 

 

 

 

 

 

 

alesperantigis Roland PLATTEAU 24/8/2003









 

                        Majo

 

Majo rida majo sur Rejn’ en boato

Belaj sinjorinoj rigardis de monto

Tiome belas vi boato glitas for

Kial je l’salikoj venis tioma plor’

 

Senmoviĝis foren fruktarboj florantaj

Petaloj falintaj el la arboj majaj

De ŝi kiun amis mi jen estas ungoj

Petaloj velkintaj de ŝi la palpebroj

 

Lente sur bord’ sur voj’ paŝis laŭlonge river’

Urso hundo simi’ en ciganirantantar’

Azenotiritan ruldomon sekvantaj

Dum flue foriris en vitkampoj Rejn-aj

Surfifre luditaj arioj armeaj

 

Majo rida majo ornamis ruinojn

Per heder’ per rozuj’ per floroj abunde

Agitas vimenojn Rejn-a vent’ surborde

Parolemajn junkojn kaj vitflorojn nudajn

 

 

 

 

 

                        Wilhelmo Apollinaire  - « Alkoholaĵoj »

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

esperantigis Roland Platteau 4/5/2004









Wilhelmo Apollinaire: eltiraĵoj el « Kanto de l’misamato »

…..

 

Multaj dioj tiaj pereis

Tion priploras salikoj

Granda di’ Pano Kristo am’

Ja mortintas kaj kat’ blekas

En korto mi ploras en Pariz’

 

 

Amo mortis mi tuttremas

Idolojn belajn adoras

Ĝin-similajn rememorojn

Kiel de Maŭzol’ la edzin’

Mi restas kun fidel’ kaj dolor’

 

Mi fidelas kiel dogo

Al mastro hedero al trunk’

Kaj Zaporogaj kozakoj

Piaj ŝtelistaj drinkuloj

Al la Dekalogo kaj step’

 

……….

 

Rigardmovoj de ŝi ŝutis

Stelojn en vesperoj tremaj

En l’okul naĝis Sirenoj

Niaj mordaj kisoj sangaj

Plorigis gard-feinojn niajn

 

Sed vere mi atendas ŝin

Per la koro per la anim’

Kaj sur ponto Revenumu

Se revenos tiu virin’

Nu mi diros mi kontentas

 

....

 

Vi kiu sekvas min rampe

Di’ de miaj dioj mortintaj

Vi mezuras la terspacon

Al mi rajta ho mia ombr’

Ho mia malnova serpent’

 

Mi sub suno tion vi ŝatas

Vin kondukis ja memoru

Amata edzin’ malluma

Vi ‘stas mia kaj nenia

Ho min-funebranta ombro!

 

…….

 

Kondukas demonoj de sort’

Nin laŭ kanto de stelaro

Frenez-sone ties violonoj

Dancigas nin homan genton

Retropaŝe al malsupren’

 

esperantigis Roland Platteau 30/5/2003

N.B. : Apollinaire uzas neniom interpunkcion en siaj poemoj





La Kato

 

 


Bezonas en mia domo mi

Translibrojpasantan katon

Virinon nefrenezumantan

Amikoj ĉiasezone

Sen ili ne povas vivi mi

 

 

Apollinaire (el « Bestaro »/ « La Kato »)

 

 

 

 

 

Esperantigis Roland PLATTEAU 9/5/2004







 

 


Love by another name

 

 

 

ĉu vi jam aŭdis pri la perdita urbo

Atlantio ?

Rakontoj estas rakontataj

Pri ties civilizo ;

Multaj esploris pri

ĝia lokiĝo, oferante sumegojn,

ankaŭ vivojn;

legendoj inspiris scivolemeon kaj fascinon.

 

Kiel eblas ke urbo estas forgesita ?

Kio okazis je ĝia popolo kaj kulturo?

 

Se eltrovitan ĉu vi scivolus ĝin ekkoni,

Iliajn vivojn imagi ?

 

ĉu floroj ankoraŭfoje kreskus ?

ĉu grundo denove fluigus

En ĉiujn angiojn de l’floroj tiun vivon legendan?

ĉu ĝardenoj parfumus en la aer’?

 

ĉu la palmoj la sekretojn de ĝiaj loĝantoj dirus :

Iliajn dezirojn, afliktojn, esperojn, revojn . . .

La ruĝiĝintan ridon de junulino, kiu

ĵus unuafoje sentis kareson de l’suno ;

Knabon kuranta por viron iĝi, dum la urbo lin akceptas

Kaj ade dorlotas ;

Renkontojn sekretajn kaj promesojn. . .

 

Mia kapo inundatas je aromo de Atlantio

Trankvila mi ne plu povas resti.

Mia konfeso iradis tra jaroj multaj

Tra landoj multaj, antaŭ ol atingi vin,

Pardonu pri min ne malkaŝi,

Mi petas : aŭskultu mian koron.

 

Mi naskiĝis en Atlantio.

ĝian lakton mi trinkis, kaj miajn muskolojn

Atlantio nutris, kaj menson mian;

ĝia suno estis mia ŝirmo, kaj ĝiaj muroj mia perfumo,

ĉiuj ĝiaj loĝantoj estis najbaroj miaj.

 

Atlantio vartis min nokte, kaj ĝia tagmezo

miajn revojn prilumis;

Atlantio promesis al mi amon, pasion, aventuron;

Atlantio al mi lernis, kiel daŭre braĝigi la civiton en mi.

 

Mi nun kapablas lumigi la urbon laŭ mia volo.

Daŭre mi sentas la varmon de la najbararo.

ĝian ritmon aŭdas mi, kaj mi movas laŭ ĝi.

 

Nokte, mi povus ferminte la okulojn piediri la stratojn

Dum horoj . . .  Mi ripozas riverborde, kaj igas la oran akvon

Mildigi miajn plandojn.

 

Mi min demandas, kiom da homoj

memoros tiun landon!

 

Tiun urbon mi amas tutforte . . .  ĝiajn kolorojn kaj

Bravajn civitanojn, sentemajn kaj ĝojemajn kanzonojn, bonkorajn

Kaj saĝajn intruistojn, kaj giajn gvardistoj kaj militistojn.

Foje timas mi, ke mi povus forgesi Atlantion;

tiam mi kuras tra l’stratoj, la paŝtejon.

Mi tie trovas la plej egan, plej verdan palmon, kaj

Ripozas sub ĝia belo, sekretoj ree estas re-dirataj

Denove memoras mi. . .

 

Mia koro suferas pro la homoj, kiuj

Neniam envivis, neniam konis Atlantion. . .

Neniam sentis la varmon de ĝiaj stratoj, mola

Nigra sablaĵo, balzamaj ventetoj, ĉirkaŭpremon de ĝia rivero kaj amantoj, kiuj neniam timis kaj ĉiam kredis.

 

Mi scias, ke neniam Atlantio estos denove.

ŝajnas, kvazaŭ la dioj kreis

La plej mirindan lokon surteran por

Lasi la infanojn libere kuri,

Fondi sanktejon por la geamantoj,

certigi, ke ĉiuj loĝantoj havu amon en iliaj koroj,

Konduki febran printempon, eternan someron, sencedan sunon

kune . . . pruvi,

Ke Paradizon posedas la vivantoj.

 

Tiu renkonto de tempo, vivo, amo elfaris frukton, kiu

Neniam povus dufoje fariĝi . . .  Aliaj eble simile odoros

Aŭ aspektos . . . Sed neniam estos la sama travivo . . .

La recepton vi povus peti al la dioj kaj ajne

Klopodi, neniam la sama estos. . .

 

Do fato mia estas ĝin memori kaj kun ĝi vivi nur

En koro . . . sciante , ke neniam plu estos am’

Kondamnite je kunporti tiun sekreton en mi.

 

Nun kaj nun mi sopiras prihejme kaj bezonas paroli pri

Mia urbo. . .

 

Do se vi min vidas trista, ja demandu min pri la mia nasgiĝloko.

Kaj ĉar pri Atlantio mi ne povas paroli

Demandu de mi alian nomon ĝian.

 

Demandu al mi pri Abadano. . .

 

 

 

[far ŝahrzad, Corona del Mar, Kalifornio]

    (alesperantigis Roland Platteau)








 

reĝo Demetrio

 

 

 

 

 

 

Post kiam la Makedonanoj forlasis lin, evidentigante, ke ili preferis Pirrhuson, reĝo Demetrio ( li estis altanima! ) tute ne kondutis, kiel oni tiam diris, kiel reĝo. Li iris demeti siajn orajn vestaĵojn, li ĵetis for siajn ŝuojn elpurpurkoloritajn ; li surmetis tre simplan vestaron, kaj fuĝis. Tiel farinte kiel aktoro, kiu fininte la presentadon ŝanĝas la kostumon, kaj foriras.

 

 

 

( CAVAFY )

 

  

 

 

 

 

Esperantigis R. Platteau 19/5/2003









depost la naua vespere

 

 

 

 

 

Noktomezo kaj duono. Tempo fluis depost, kiam je la naua mi bruligis mian lampon kaj lokiĝis ĉi-tie. Mi sidis sen legi, sen paroli. Kun kiu mi parolu sola en tiu domo?

Depost kiam je la naua mi revivigis mian lampon, bildo de mia korpo juna fantaziiĝis al mi, kaj tiu de varmetaj parfumitaj ĉambroj, kaj de intaj voluptoj. Kiom aŭdacaj la voluptoj ! Kaj mi revidis stratojn, kies aspekto tute ŝanĝiĝis, ejoj viglecplenaj, kies ekzisto ĉesis, teatroj kaj kafejoj forpasintaj.

La bildo de mia korpo juna aperis al mi, kaj ankaŭ memorigis afliktajn rememorojn : familiaj mortoj, disiĝoj, sentoj familianaj, volo de l’mortintoj kiujn tiom oni preteratentis.

Noktomezo kaj duono. Kiom forflugas tempo ! Noktomezo kaj duono. Kiom foriĝas jaroj !

 

 

 

(CAVAFY)
 

 

 

 

 

 

 

Esperantigis R. Platteau 13/6/2003










La Trojanoj

 

 

Malfeliĉaj ni estas ! Niaj klopodoj similas la vanajn elsturmojn de la Trojanoj. Ni gajnas iom. Ni rekonfidiĝas iom. Kuraĝo kaj belaj esperoj ree venas en nin.

Sed ĉiufoje neantaŭvidita fakto okazas, kaj haltigas nin: Aĥilo ekvidiĝas sur rando de la fosaĵoj, kaj nin terurigas per siaj laŭtaj krioj.

Niaj klopodoj similas tiujn de la Trojanoj: Kredas ni fordirekti batojn de l’sorto per la peno de nia decidemo kaj kuraĝo. Kaj ni staradas ekster la muroj, batalpretaj.

Sed ĉe la decidiga momento, nia kuraĝo kaj decidemo mortas. Nia animo konsterniĝas, malaplombiĝas kaj ni turnante ĉirkaŭ la muregoj serĉas savi nin per fuĝo.

Pereo nia tamen nepras. Sur remparoj jam veadoj sonoras. Niaj memoroj kaj pasintaj emocioj ekfunebras. Funebre Hekubo kaj Priamo veploras por ni.

 

 

 

( CAVAFY )









 

 

 

AMBASADOROJ EL ALEKSANDRIO

 

 

 

De jarcentoj ne estis viditaj en Delfo tiom riĉajn oferdonojn kiom tiuj de la du Ptolemoj, la du reĝoj, la du konkurantaj fratoj. Sed la pastroj, kiuj ilin ricevis, maltrankviliĝas. Sian tutan sperton ili bezonegos por verki kun sagaco la al ili petitan oraklon. Kiun inter la du fratoj preferindas malkontentigi ? La pastroj kunsidas nokte kaj sekrete, ili diskutas aferojn de l’Lagid-aj familioj.

Sed reaperas la ambasadoroj. Ili reiras Aleksandrion, ili diras; ili nur adiaŭas kaj neniun plu oraklon petas. La pastroj ĝojas,  la riĉajn donacojn cetere ili konservas. Sed tre scivoligitas, ne kompreninte el kio venas tiu subita malinteresiĝo. Ignoras ili, ke hieraŭ, seriozaj novaĵoj atingis la ambasadorojn. Oraklo estis metita en Romo. La disdono estis farita tie.

 

( CAVAFY )

 

 

 

 


 

 

 

Esperantigis R. Platteau 11/8/2004








La urbo



Vi diras : « Iros mi aliajn landojn, aliajn bordojn. Finfine ja mi trovos urbon alian, pli bona ol tiu ĉi, kie ĉiaj miaj provoj estas deantaŭ kondamnitaj fiaski, kie mia kor’ enfositas tiel, kiel mortinto. Ĝis kiam restos mia menso en ĉi marasmo? Kien ajn mi turnas min, al kie ajn mi rigardas, mi ĉi tie vidas ruinojn de mia vivo, tiu viv’, kiun mi fuŝadis kaj malŝparadis dum tiom da jaroj.“

Vi ne trovos novajn landojn, vi ne malkovros novajn bordojn. Sekvados vin la urbo. Vi ĉirkaŭvagos la samajn stratojn, vi maljuniĝos en la samaj kvartaloj, kaj viaj haroj blankiĝos en la samaj domoj. Kien ajn vi iros, vi elŝipiĝos en tiun saman urbon. Nek por vi ŝipo nek vojo ekzistas, kiu povus veturi vin aliloken. Esperu nenion. Vi fuŝis vian vivon en la tutan mondon tiom, kiom vi fuŝis ĝin en tiu malgranda terpeco.




( CAVAFY )




Esperantigis Roland PLATTEAU 20/4/2007








Cioj: fiksformaj  ĉinaj poemoj




Cio laŭ melodio de "La ĝojo sinrevidi"

Ili konsistas el sep versoj de 6,3,9,3,3,3,9 silaboj , kun rimaranĝo aaabbaa. Jen ĉinlingva ekzemplo de tiu, el Li Ju


ĉine:


Wōu yēn tŏu chǎng sī leōu

            Yŭe jōu keōu

Tsǐ mŏ wōu t’ōng chēn yuǎn, sŏ ts’īng ts’ieōu

Tsiěn pŏu touǎn

Li houān louǎn

            Chě lī tch’eōu

Piě chě yi pān tsēu wei, tsǎi sīn t’eōu.

 

 

traduko:

 

 

Silentula solecula mi surŝtupas al okcidenta altano

Falĉileta 'stas luno

Profunkorte mez pauŭlovnioj solecŝlosas min aŭtuno

Penso : netranĉebla faden’

Kiel maltaŭzi ĝin !

Disiĝodoloro

Strange bongustas vi en la koro

 

 

 

 

 

 

Esperantigis R. Platteau 13/9/2004









 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Morgaŭ, ĉe l’hor’, kiam ekhelos kampar’

Iros mi. Scias mi ja, ke atendas vi.

Iros tra la arbar’, iros tra la montar’,

Pli longe for de vi ja kapablas ne mi.

 

Mi paŝados, la okulojn rigardantajn al pens’,

Vidante nenion eksteran, aŭdante ne,

Sola nekonato, manojn ĉe l’sinka dors’,

Trista, kaj tag’ al mi estos malluma nokt’.

 

Nek rigardos l’oron de l’versperĉiela fund’

Nek velojn , al Harfleur naĝantajn en la for’,

Kaj, finalveninte, metos mi sur via tomb’

Ileksajn verdaĵojn kaj erikajn florojn.

 

 

                                         VICTOR HUGO  -  Les Contemplations IV, 14


 

 

 

 

 

 

 

 

 

al J.T.
Tradukis Roland Platteau
26/5/2002







 

 


Jacques PREVERT

 

BESTOJ

 

Bestoj

nur bestoj ĉiutagaj

kaj ĉiulandaj

 

Bestoj de l’Tero

kiu nomitus Maro

se nur fiŝo

estus trovinta l’nomon

 

Bestoj

kiel aĵoj kiuj okazas

kiel aferoj kiuj foriras

 

Kaj senĉese la sango de l’vivo

elfluas en morton

kaj senforlase floroj de l’amor’ revenas

kaj denove bestoj naskiĝas

kaj dumnokte kaj dumtage

 

Bestoj

kun sia malsat’ sia soifo ĝojo mizerego

kaj nu tielsama mistero

tielsama simpleco

kiel ondoj de l’maro arboj de l’ĝangalo

 

Bestoj

kiel malriĉuloj kun sia senhavo

infanoj kun siaj sekretoj

aŭ virinoj kun sia beleco

 

Bestoj

kun koro tiel kiel mia aŭ via

 

Bestoj kun okuloj kruroj kaj eĉ manoj

kiel tiuj de tiu infano gorilo

sola

ekzilita

en unu inter grandaj simiejoj de l’mondo civiliza

 

Bestoj

sen principoj nek edukiteco

kaj

teneraj brutoj nebrutalaj

faŭnanoj ravaj kiel en infanrevoj

kiel la kat’ kiun katarin’ nomas Plumpunet’

kiel la blanka kokin’ kiun Minjo nomas Tigrinjo

kiel ŝi nomas sian testudon Doroteo

kiel la leono sur bildoj

kiun ŝi nomas « la Buglion’ »           (1)

kaj iras vidi en Kanj’-ĉe-maro

kiam alvenas la cirko kun sia rabobestaro

Kaj ŝi diras al li per sia ligvo propra

Kiom forte lin ŝi amas

Kiom ofte al li ŝi pensas

 

Bestoj

kiel Dragono

trovita hundo hodiaŭ porĉiama perdito

kaj kiu serĉis ĝian lokon subsunan

eĉ dumvintre

sur la sidbenkoj de l’parizaj kafejoj

 

Bestoj

kiel Medor’             (2)

unu inter katoj kiu loĝis en Strato Malnova Kolombujo

en malpura palac’ kie ĉiuj amis

kaj kiu poste vivis en alia kvartal’

tie kie kuŝas forcej’ kun olivujo

 

Bestoj

kiel aĵoj foririntaj sed neniam forgesitaj

kiel flugastelo vundo kiso

kiel ridero fonto kanto

kiel folioj surarbaj

insuloj subventaj

kiel viroj en stratoj kaj aliaj en karcer’

 

 

 

 

 

( (1) nomo de fama cirko)

[ (2) tradicia nomo de hundo !]

 

 

 

 

esperantigis Roland Platteau

27 feb. 2003


 

 

                     
 
LA PACPAROLADO

 

 

Ĉe fino de parolado ege grava

falpuŝinĝante la granda ŝtatulo

je bela malplena frazo

falas enen

kaj senkonsila la buŝon malfermega

anhelante

la dentojn montras

kaj la denta putraĵo de siaj rezonoj pacemaj

nudigas militan nervon :

la delikatan monaferon.

 

                                Jacques PREVERT
 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

esperantigis Roland Platteau 29/2/2004


 

 

       




LA MESAĜO

 

 

La pordo, kiun iu malfermis,

La pordo, kiun iu refermis,

La seĝo, kien iu sidiĝis,

La kato, kiun iu karesis,

La frukto, kiun iu mordis,

La letero, kiun iu legis,

La seĝon, kiun iu faligis,

La pordo, kiun iu malfermis,

La vojo, kie iu plu kuras,

La arbareto, kiun iu transiras,

La rivero, kien iu sin ĵetas,

La malsanulejo, kie iu mortis.

 

 

 

 

                                Jacques PREVERT

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

esperantigis Roland Platteau 29/2/2004

 

 

 


JE HAZARDO DE LA BIRDOJ

 

 

 

 

Tremalfrue mi lernis ami la birdojn

tion mi iom bedaŭras

sed nun ĉio glatiĝis

ni interkompreniĝis

ili ne zorgas pri mi

mi ne zorgas pri ili

mi ilin rigardas

mi ilin lasas

ĉiuj birdoj klopodas kiel eble plej bone

ili ekzemplon donas

ne ekzemplon, kiel ekzemple Sinjoro Fortreso, kiu tiom rimarkinde kuraĝece kondutis dummilite aŭ ekzemplo de malgranda Paŭlo, kiu estis tiom malriĉa kaj tiom bela kaj tiom honesta cetere kaj kiu iĝis poste la granda Paŭlo tiom riĉa kaj tiom maljuna tiom honorinda kaj malbela kaj tiom avara kaj tiom bonfaremula kaj tiom pia.

aŭ ekzemple tiu maljuna servistino, kiu havis vivon kaj morton ekzemplodonajn neniam ioman ajn diskuto ne tiom ! la ungo kiun oni klakigas sur dentoj neniu diskuto kun la Sinjoro aŭ la Signorino pri tiu abomeninda afero de la salajroj

ne

la birdoj donas ekzemplon

la indan ekzemplon

la ekzemplo de la birdoj

birdoekzemplo

ekzemplo la plumoj flugiloj flugado de la birdoj

ekzemplo la nesto vojaĝoj kaj kantoj de la birdoj

ekzemplo la beleco de la birdoj

ekzemplo la koro de la birdoj

lumo de la birdoj

                                Jacques PREVERT

>

 

 

 

 

 

 

esperantigis Roland Platteau 29/2/2004

 

 

 










Kanto de la Germanoj

 

          (Germania nacia himno)

 

 

Germanio antaŭ ĉio

Antaŭ ĉio en la mond’

Ĉu por atako aŭ defendo

Sin tenas en frata rond’.

De Mozo ĝis Memelo,

De la Etŝo ĝis la Belt’,

Germanio antaŭ ĉio

Antaŭ ĉio en la mond’.

 

Inoj, fidelo germanaj,

Kaj germanaj kant’ kaj vin’

Konservu en mondo famojn,

Belajn, altajn; kaj anim’

Pro ili al noblaj agoj

Fervoru dum nia viv’.

Inoj, fidelo germanaj,

Kaj germanaj kant’ kaj vin’.

 

Unuiĝ’, liber’, justeco,

Por germana nia land’

Tiucele ni fratece

Strebu per kor’ kaj man’!

Unuiĝ’, liber’, justeco

De feliĉo estas gard’ ;

Floru la feliĉ brilece

Floru la germana land’.

 

 

 

 

Heinrich Hoffman von Fallersleben

(Hajnriŝ Hofman fon Falersleben)

 

 

Muziko: Arĉa kvaropo n° 77 de Joseph Haydn

 

 

 

 

 

 

 

Tradukis Roland Platteau 14/9/2003









Kanzono de CEZARIA EVORA

La « stelulino nudpieda »

 

verdkabinsula portugala lingvo:

DIREITO DI NASCE

 

Mâe qu’tê’me na ventre

Dá-me nha direito di nascê

Pai quande ‘m nascê

Dá-me nha direito di  vivê

 

Fazê nos lar

Lugar mas sabe qu’tem na mundo

Fazê nh’infancia

Un jardim de felecidade

 

‘Judá-me crescê

Cu tudo amor e amizade

Dá-me’ bô carinho e bô ternura

‘O mâe querida que Deus dá-me

 

Dá-me leite d’bô peito sagrado

Mamâe querida

Dá-me bô sustento bençoade

Papai querido

 

‘Judá-me vivê nhas ilusâo

Nhas fantasia

Mi qu’ê bsôte flor d’revoluçâo

Mi qu’ê bsôte fruto d’alegria

 

 

 

(Manuel de Novas)

 


 

L’RAJTO NASKIĜI

 

Panj’ havanta min en ventr’

Min donu rajton naskiĝi.

Paĉjo naskitan

Min donu rajton je vivi.

 

Igu ke l’hejm’

‘Stu plej ravega lok’ en mond’,

Ke l’infanec’

‘Stu ĝardeno da feliĉ’.

 

Mian helpu kreskon

Per tuta via am’ kaj bonkorec’,

Min donu vian amon teneran

Panjo amata dono de Di’

 

L’sanktan mamon donu

Panjo amata,

Helpon bene donu

Paĉjo amata.

 

Helpu min vivi iluziojn

Kaj fantaziojn,

Mi kiu ‘stas flor’ revolucia,

Kiu ‘stas via frukto el ĝojo.

 

 

 

esperantigis R. Platteau 28/11/2002

 

 

 

 

 

 


 


JOACHIN DU BELLAY      ( el « Bedaŭroj » - soneto 13 )

 

 

 

De nun pardonas mi al mildaj la flamoj

Kiu forkonsumis plej belajn la jarojn

Sen frukto alia el labora peneg’

Ol vanta distraĵo per tiom longa vag’.

 

De nun pardonas mi l’agrablan laboron

Ĉar nur ĝi dormigas la vundantan zorgon

Ĉar nur ĝi farigas, ke meze de l’venteg’

Mi ne, kiel iam, plu tremas per timeg’.

 

Se do versoj al mi fuŝis la junaĝon

Versoj al l’maljunaĝ’ portos la subtenon.

Ili frenezigis, kaj nun saĝigas min,

 

Ili vundo estis, Aĥileo estos,

Ili venen’ estis, skorpie utilos,

                            La sola kuracil’, kiu sanigos min.
 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Esperantigis Roland Platteau

15/1/2004










 

Aŭdi al rediroj

 

 

Aŭdi al rediroj, kiom, kiom mildas !

Rediroj de l’pasinto-fund’

Dum arbobranĉoj nigras

Dum neĝ’ dika sonĝas sur la frostita grund’

 

Dum poplo solas sur pala ĉiela fon’

Dum sub la ŝal’ blanka ĵus ĝin kaŝinĝinta

Senmove korvo sin lulas sur arba kron’

Kiel ventoflago sur tur’ pintiĝinta

 

Aŭdi al rediroj, kiom, kiom mildas !

Rediroj de l’pasinto-fund’

Dum arbobranĉoj nigras

Dum neĝ’ dika sonĝas sur la frostita grund’

 

 

 

 

 

 

 

                                (Alfred de VIGNY)

 

 

 

 

 

 

 

 

Esperantigis Roland PLATTEAU 14-15/12/2003

















Kiel laŭdon al kantisto Eliades OCHOA

hispanlingve:
EL CARRETERO

 

Por el camino del sitio mio

Un carretero alegre pasó

Con sus canciones que es muy sentida

Y muy guajira alegre cantó :

 

Me voy al transbordador

A descargar la carreta

Me voy al transbordador

A descargar la carreta

Para cumplir con la meta

De mi penosa labor.

 

A caballo vamo’ pa’l monte.

A caballo vamo’ pa’l monte.

A caballo vamo’ pa’l monte.

A caballo vamo’ pa’l monte.

 

Yo trabajo sin reposo

Para poderme casar

Yo trabajo sin reposo

Para poderme casar

Y si lo llego a lograr

Saré un guajiro dichoso.

 

(rekantaĵo)

 

Yo soy guajiro y carretero

Y en el campo vivo bien

Yo soy guajiro y carretero

Y en el campo vivo bien

Porque el campo es el edén

Más lindo del mondo entero

 

(rekantaĵo)

 

Chapea el monte, cultiva al llano

Recoga el fruto de tu sudor.

                                                           (bis)

                        (Guillermo Portables)


 

LA ĈARETISTO

 

Tra la vojeto de l’domo mia

Iu ĉaretisto gaje pasis

Kun kanzon’ kiu multe sentatas

Li tre « guajir »-stile gaje kantis :

 

Mi irantas al l’peron’

Por malŝarĝi la ĉareton

Mi irantas al l’peron’

Por malŝarĝi la ĉareton

Plenumi strebitan celon

De mia peniga labor’.

 

Je ĉevalo mi iras monten.

Je ĉevalo mi iras monten.

Je ĉevalo mi iras monten.

Je ĉevalo mi iras monten.

 

Mi laboras senripoze,

Ke povu edziĝi mi.

Mi laboras senripoze,

Ke povu edziĝi mi.

Kaj se okazas la ating’

Mi estos « guajiro » feliĉa

 

(rekantaĵo)

 

Mi ‘stas « guajiro » kaj ĉaristo:

En kampoj bonas viv’

Mi ‘stas « guajiro » kaj ĉaristo:

En kampoj bonas viv’

Ĉar la kampar’ estas paradiz’

Plej ĉarma en tuta mondo.

 

            (rekantaĵo)

 

Sarko en montar’, kultiv’ en ebeno

Ricevu l’frukton de via ŝvit’.

                                               (refoje)

 

Esperantigis Roland PLATTEAU 17/8/2003

 

 

 


 






(Victor HUGO – “Les Contemplations” I; 21)

 

 

Ŝi ne havis ŝuon, ŝi ne havis kufon,

Nudpiedsidanta inter junkoj klinaj.’

Mi pasanta vidis ŝin kiel feinon.

Diris mi : « ĉu kun mi iros vi en kampoj ?»

 

ŝi rigardis al mi per la lasta rigard’

Kiu belulinon venkitan plu gardas.

Kaj diris mi : « ĉu vi, amemas tiu mond’

Volas ke ni iru sub la arba profund’ ? »

 

La piedojn viŝis ŝi sur borda herbo,

Refoje rigardis ŝi al mi pensante

Kaj la petolanton belan kvitis dubo.

Kiom sur arblaŭboj tiam kantis birdoj !

 

Kiom milde akvo karesadis bordojn !
Ho ! veni mi vidis al mi de l’junka verd’,
Feliĉan, sovaĝan knabinon kun ekstaz’
En okul’ ridanta trans la harara taŭz’ !

 

 

 

 

esperantigis Roland PLATTEAU 21/4/2003 0 H 30








Obtuze

 

Kvietaj en duonlum’

Fare de l’altaj branĉoj

Ni mergu nian amon

La silentan profundon.

 

Fandu animojn, korojn,

Sensojn dumekstaze,

En langvorecajn svagojn

Pin- kaj arbutujmeze.

 

Duonfermu l’okulojn,

Brusten kunigu l’brakojn,

Kaj for la kor’ mutiĝe

Por ĉiam ĉian celon pelu.

 

Agordiĝu lasavole

Je l’lula spir’ venta,

Sulkumanta ĉe via

Krur’ rufon razenonde.

 

Kaj, kiam, en solen’, vesper’

Falos el nigraj la kverkoj,

Voĉo de nia malesper’

Najtingalo jen kantos.


Paul VERLAINE

 

 

 

Esperantigis R. Platteau

 5/8/2003












 

 


FOKUSiĝo

 

 

Unu el la sennombraj galaksioj en la tutuniversa nemezureblo.

Apenaŭ videbla stelo, ia suno, ie en tiu galaksio.

Planedo laŭelipse orbitanta ĉirkaŭ la ĉi suno.

Kontinento el malvarmiĝinta krusto planeda.

Fruktdona grundo-peco de tiu kontinento.

Iom da tero , el tio ĝardeno.

Domo meze de la ĝardeno.

Viro ie en tiu domo.

Skribas leteron.

 

 

 

 

france:

Une des innombrables galaxies dans l’incommensurable totalité du monde.

Une étoile invisible, un soleil au plein milieu de cette galaxie.

Une planète, sur une trajectoire elliptique autour du soleil.

Un continent de la croûte refroidie de la planète.

Une bout de terre fertile de ce continent.

Quelques mottes, et de ça un jardin.

Une maison au milieu du jardin.

Quelque part dans la maison

Un homme écrit une lettre.

 

 

 

 

 

 

 

la germana originalo:

 

eine der unzähligen Galaxien in der Unermeßlichkeit des Weltalls

ein unscheinbarer Stern, eine Sonne inmitten der Galaxie

ein Planet in einer elliptischen Umlaufbahn um die Sonne

ein Kontinent, aus erkalteter Kruste des Planeten

ein fruchtbares Stück Land von diesem Kontinent

ein paar Krümel Erde, daraus ein Garten

ein Haus inmitten des Gartens

ein Mann irgendwo im Haus

Schreibt einen Brief.

 

 

(Maria NICOLINI)



















Ĝis morgaŭ sumos jar’

 

 Ĝis morgaŭ sumos jar’ : en Odaŭ mi plukis

 tiujn florojn - l’herbej’ - pri kiuj mi diris.

 Hodiaŭ ‘stas plej bela el Pasko-tagoj.

 Enprofundiĝis mi en bluaĵ’ de kampar’,

 tra boskoj, paŝtejoj, tra kampoj.

 Kial, koro ! de unu jar’ vi ne mortis ?

 Al mia kor’ martiriĝon mi retrudis :

 l’vilaĝon revidi, kie sufer’ trois.

 Antaŭ pastro-domoj floris rozoj sangaj,

 murdas min siringoj meze bedoj tristaj.

 El memor’ revivis l’malnova malesper’,

 kaj mi ne komprenas kial mi ne falis

 sur la okran padon, la frunto en polvon.

 Nenio plu ’stas al mi, nenia subten’.

 Kial belas veter’ ? Kial mi naskiĝis?

 Se mi povus meti sur genuojn viajn

 Animon lacrompan tiel kuŝiĝinta,

 kiel mizerulin’ en fosaĵ’ vojflanka.

 Dormi, dormi povi, dormi por eterne

 sub la pluvoj bluaj, sub la freŝaj tondroj.

 Ne plu senti. Ne plu koni vian eston.

 Ne vidi ĉielon gluti la montetojn

 en blua sven’ el gutoj kaj aer’, ne plu

 en malpleno vane serĉi eston vian.

 Mi sentas plorantan enfunde de anim’,

 per muta singulto iun ne estantan.

 Mi verkas, kaj kampar’ sonoras el ĝojo.

 « Ŝi estis en herbej’ malsuprenpaŝanta,

 kaj herbejsimile ŝi ‘stis tutfloranta."

 Nenio plu ’stas al mi, nenia subten’.

 

 

Fancis JAMMES

 

 

 

 

alesperantigis R. Platteau 26-27/8/2003


 

 

 

 

 

 

Geknaboj eliru ek ! La lun’ brilegos ĉi nokt kun hel’ ;

 

Lasu viandon kaj kukon, kaj ludu kolege en la strat’.

 

 

 

 

 

Angla popolkanto.








 


Rabindranath TAGORE estis viŝnuisma hinduo, sed tiu ĉi poemo je kristecaj valoroj aromas:

 

 

 

 

 

KANTO DE L’MALVENKO

 

 

 

 

Min ordonis Mastro, dum rande de l’vojo sidas mi, kanti kanton de l’Malvenko, ĉar la fianĉinon estas tiu ĉi,
kiun Li kaŝe amindumas.

 

Nigran vualon surmetis ŝi por l’vizaĝon kaŝi je l’popolamas’, sed juvel’ sur la brust’
en nokto briladas.

 

De l’tago ŝi forlasitas, sed nokto de Dio ŝin atendas, kun ĝiaj lumigitaj lampoj
kaj rosoperlumitaj floroj.

 

Silentas ŝi, kaj malsuprenokulas ; domon sian ŝi forlasis malantaŭ sin,
kaj el tiu domo eliĝis sur vento veo.

 

Sed ĉiuj steloj kantas kanton de amo eterna al tiu milda vizaĝ’
je honto kaj sufer’ plena.

 

Malfermitas la pordo al la soleca ĉambro ; sonoris la alvoko, kaj koro de l’nokto tremegis per soleno,
pro l’venonta aflikto.

 

 

 

 

 

el: Fruktokorbo

 

poemo n° 85:

 

 

 

 

 

esperantigis R. Platteau 19/4/2004

 

 


 

 

 

 

 

 

 

 

Straßenbahn 23 kaj 13

 

Tio nur en Frankfurto okazas :

Ĉehalte veturis la tramo subĉielan trakon,

Ĉe l’vojo vidis ĝi helikon,

Kaj diris, oscedante: « envagoniĝu ja, se al vi plezuras. »

 

Rifuzis la heliko : „Dankon, urĝas al mi.“

Do tiam la tram’ ekiro-signalon aŭdigis, kaj ankoraŭ unu, poste trian, kaj kvaran pli.

 

Kaj, porvere, pograde, ree pluveturi ekkomenciĝis,

Por ankoraŭ antaŭ dimanĉo ĝisatingi la postan stacion.

Tie vidis ĝi el tri cent kadavroj vicon,

Haltintaj homoj, kiuj atendantaj malsatmortiĝis.

 

 

 

 

 

( Joaĥim Ringelnac )

 

 

 

 

 

 

 

 

alesperantigis Roland Platteau

5 août 2002

 



 

 

Du formikoj

 

 

En Rotterdam Nieuw’ Binnenweg, n°ses

Tie loĝis du formikoj, Unu fojon

Ili planis forvojaĝi Aŭstralion.

Alvenintaj ĉe l’ n°cent sepdek-ses

La kruroj ekdoloris, ili do kun saĝ

Rezignis pri la dua parto de l’vojaĝ.

 

 

 

 

( Joachim Ringelnatz)

 

esperantigis Roland Platteau

28/8/2003

 

 

 

ja la germana originalo estis:

 

In Hamburg lebten zwei Ameisen,

Die wollten nach Australien reisen.

Bei Altona auf der Chaussee,

Da taten ihnen die Beine Weh,

Und da verzichteten sie weise

Dann auf den letzen Teil der Reise.

 

 

Mia franca versio:

 

A Paris vivaient deux fourmis

Qui voulurent aller en Australie.

Mais une fois arrivées Quai d’la Rapée,

Elles commencèrent à avoir mal aux pieds.

Aussi sagement elles laissèrent tomber

La dernière partie du trajet.





 

Poemo en zi-lingvo


(esperantigo de: “Gedicht in Bi-Sprache“ far Joaĥim Ringelnatz)


Ho Luci’


Mizi cizin azimazis

Tiziozim. Kazij ĉuzi

Reziciziprozikazis?

Nezi. Pazirdozinuzi.


Azipuzid aziŭ nezi

Bezinuzi cizin Dizi’

Cizin mizi bozinezi

Ŝazitazis rezivizi.



( Joachim Ringelnatz)



                                           esperantigis Roland Platteau 4/4/2007


 

 


Am’ plej mallonga

 

 

 

Mallertaj kampuloj, kiuj la bonulan

Saluton de l’burĝoj ne reciprokas,

Homoj, kiuj per duona Kapsigno dankas

Sen nur levi la okulojn.

Prudaj, timemaj virinoj, silentaj

Geknaboj, dignaj olduloj –

 

Sed, kiam preter vilaĝ’ aŭ kamp’

Aŭ arbar’ muĝas cia trajn’,

Ci el la vagon’ rigardas :

 

Jes tiam staras – staras tiuj ankaŭ

tute al ci kontraŭ,

Sur dekliv’, ĉe pordeg’ de l’stal’, en l’herbejo.

Kaj salutas ili, grandgeste salutas

Kaj ade.

 

Plenformajn salutojn liberajn

Je ci kaj ciaj samveturantoj.

 

Kaj

La plej pura am’ elfluas

For.

 

              ( Joaĥim Ringelnac )

 

 

 

 

alia traduko pri Ringelnatz (al la franca)

..\..\Diverspoèmes\An Gabrielle B..doc


 

 

 




Demandturmentejo

 

 

 

 

ili al mi enŝovis en la gorĝo funelon                                               (1)

kie senĉese fluas tuta tiu spaco nigra

tiuj jupiteroj steloj galaksioj

tiu eknaŭzo de la balanciloj

tiu trinkaĉ’ da kirloj kaj perihelioj

tangad’ peza de l’freneziĝaj planedoj.

 

mi estas ŝnurligita sur la tablo tera

en malhel’ de l’kelaj ĉambregoj de l’nokto

trudkuŝata sur l’glueca tablo de l’ ter’

per tiom da ligoj de l’viv’ kiujn tiom da mortintoj

en la karnon mem enfiksis je l’anguloj de l’korp’.

 

kontraŭ ligiloj mi baraktas sed ankaŭ vi

al vi ĉio vanas vi kiel mi estas

plenfelsako da sang’ kaj malgusta senlim’

 

 

 

                                        Jean PEROL

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

tradukis Roland Platteau

21 AN novembro 2001












 

Saadi-aj rozoj

 

 

 

 

Mi volis hodiaŭ rozojn porti al vi ;

Sed da tiom kaptis, ke l’plenplenaj zonoj

Krevis el la pezo de l’fuĝemaj floroj.

 

La rozoj tuj fluge foriris el la lig’,

Per vento al maro ĉiuj flirtiĝintaj

Sur akvo naĝadis, la nerevenontaj.

 

Ondoj iĝis ruĝaj kvazaŭ flamiĝintaj.

Mia robo sorbis eĥojn odorantajn…

Ties spuron flaru ĉi-vespere sur mi.

 

 

 

 

Marceline Desbordes-Valmore

 

 

 

 

 

 

 

Esperantigis R. Platteau 14/10/2003




















La Kanzono de Fortunjo

 

 

 

Se vi volas, ke diru mi

Kiun mi amas

Naniapreze diros mi

Ŝian nomon.

 

Ek, ni kantu al ĉiel’ kaj ter’,

Se vi volas,

Ke mi amegas ŝin kaj ke

Ŝi ‘stas blonda.

 

Mi plenumos, kion volas ŝi

Min ordoni.

Kaj se nepre la vivon eĉ

Al ŝi doni.

 

Tiom ke nekonata am’

Suferigas,

Ĝis ŝiriĝas mia anim’

Ke mi mortus.

 

Mi amas tro, por diri ĝin :

Kiun mi amas

Kaj mortos mi ja sen diri.

Ŝian nomon.

 

 

 

(Alfred de Musset)

 

 

 

esperantigis Roland PLATTEAU 10/4/2003

 

 

 

(Kiam mi estis infano mi plurfoje aŭdis tiun kanzonon ĉe radio en kadro de iu Opereto, kiu estis verkita inspire de ties famo, kaj ofte mi estis kantita ĝin (kaj aliajn) laŭbontrove paŝante en la ĉambroj de la domo. Iufoje komence de la jaroj 60-aj (19--!)  Ĥrutĉef anoncis, ke Sovetio ekposedis novan super-kernbombon, ege pli potenca ol ĉiuj antaŭaj, sed ne volis doni pli da klarigojn ; tiam mi imagis parafraze, laŭ maniero de la francaj « Chansonniers » -kiujn mi regule aŭskultis, ankaŭ – ke li povus kanti sur tiu ario ( !) :

« Si vous voulez que je vous dise

Quelle est ma bombe

Je ne saurai pour un empire

Vous la décrire.

Nous allons chanter à la ronde

Si vous voulez

Qu’elle détruirait en une seconde

Le monde entier »)

 










vent' novembra


Sur erikej’ senfine longa jen

Vento kornante pri novembr’

Sur erikej jen senfine

Jenas la vent’ !

Ke ŝiras sin, pecigas sin 

Per peza spir’ batas urbojn

Jenas la vent’ !

Sovaĝa vent novembra !


Ĉe l’putoj farmbienaj

La feraj siteloj kaj pulioj

Knaras

Ĉe l’cisternoj farmbienaj

Siteloj, pulioj

knaras kaj krias

Tutan morton diras ties tristo.


Balaas vento laŭ l’bordon
La betulfolian verdon

Sovaĝa vent novembra

L’Vento mordas inter branĉoj

Al birdnestoj

L’Vento feron skrapas

Kaj lavangojn fore kombas

De Vintro l’maljuna, furiozas

Furioze la vent’,

La sovaĝa vent’ novembra.

 

 

 

Emile VERHAEREN

 

 

 

 

 

 

Esperantigis Roland PLATTEAU 26/11/2003









 


Recitaĵo

 

 

La lun’ kaj l’Sablovendist’

Sin kaŝe kunedziĝis

Kaj al si sin promesis

Nokte en acerbosked’

 

Araba estis la lun’

Kaj germana la vendist’

Do du dignaj maljunuloj

Provizis por tradukoj

 

Luno venis nuda tute

Kiom bela, bela, belas !

Kaj etpaŝe ŝi dumdancas

Abrotamon odorante

 

L’vendist en ruĝa mantel’

Ridas en la barbo el

Fer’ vidigas manoj siaj

Bildojn el Ĉiel’ kaj Infer’

 

Post meso estis balo

Kaj por ĉiu domreveno

Tra silka spaco kaŝe

Sur susurobtuza ŝose’

 

 

 

Eric Tellenne

 

 

 

 

Esperantigis R. Platteau 7/7/2004















Ça, ça pour le dessert troussez-moi votre cotte,

Vite, chemise et tout, qu’il n’y demeure rien

Qui me puisse empêcher de reconnaître bien

Du plus haut du nombril jusqu’au bas de la motte.

 

                                        (Malherbe)

Kiel deserton, nu ! jupon suprentiru,

Urĝe ! ĉemiz’, ĉio, ke nenio restu

Kiu eble min malhelpus vidi bone

Supren ĝis umbilik’ malsupren ĝispube











 

kaj la romantisma eterna majstroverko:

 



LUNNOKTO

 

 

Ŝajnis, ke silente ĉiel’

kison al ter’ donis,

ke ŝi meze bril’ de l’floroj

ĉiam revos de li.

 

Tra kamp’ milde spiris aer’,

grenoj balanciĝis,

arbaroj sub kares’ tremis

de l’sternklarega nokt’.

 

Kaj anim’ mia nun streĉis

flugilojn siajn vaste

kaj flugis tra kampar’ silente

kiel al l’lando naska.

 

 

 

 

                             EICHENDORFF

 

 

 

 

 

 

 

 

Esperantigis R. Platteau 6/1/2004







 


 Poemoj de Christian MORGENSTERN


 

 

 

 

La preĝo

 

 

 

Cervidetoj nokte preĝas,

ekas!

Jen la oka !

Ek la naŭa !

Ek la deka !

Kaj meznokta !

Dek-

dua !

Cervidetoj nokte preĝas,

ekas!

Piedfingretojn milde faldas

cervidetoj.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

esperantigis R. PLATTEAU 11 julio 2004

 

 

 

 

 

 

alfranca traduko de : Der Werwolf


 


Estetika putoro

 

 

 

Ĉasputoro

sidis foje sur ŝtonero

mez la akvoj de rivero.

Ĉu scias ci

tial ?

La bovid’ en la lun’

malkaŝis ĝin al mi

dum silent’

La delikatgus-

ta best’

faris tion pro la rimo !

 

 

 

 

 

 

 

esperantigis R. PLATTEAU 11 julio 2004

 

 

 

 

 

 

 

 


 

Der Lattenzaun

 


Es war einmal ein Lattenzaun,
mit Zwischenraum, hindurchzuschaun.

Ein Architekt, der dieses sah,
stand eines Abends plötzlich da -

und nahm den Zwischenraum heraus
und baute draus ein großes Haus.

Der Zaun indessen stand ganz dumm,
mit Latten ohne was herum.

Ein Anblick gräßlich und gemein.
Drum zog ihn der Senat auch ein.

Der Architekt jedoch entfloh
nach Afri- od- Ameriko.

 

 

L’latbarilo

 

Iam estis latbarilo,

kaj inter ĉiu kuŝis spaco.

Ĝin vidinte arĥitekto

Subite staris en la loko –

Forprenis tutan spacon,

El ĝi faris egan domon.

L’latbaril’ restis laŭ

L’voj’ kun latoj sen spac’ ĉirkaŭ!

Kia naŭzo! Kaj maldeco!

Al Senato levis la kor’.

Sed arĥitekt’ jam fuĝis for’

al Afri-kaj-Ameriko.

La germana originalo estas tiom efekta, ke mi aldonas gin!

 

 

 

 

 

 

 

esperantigis R. PLATTEAU 6 julio 2004

 


 

 

 


Nokto

 

 

Zorgeme ĝi refaldas la kovrilon,

Kiun ĝi elsternis al la kvar anguloj horizontaj.

Ĝi ĝin rulas kun malrapido, kaj kun precizo,

Ke aperu l’tuko kaj bluecaj

Eroj malsekigontaj vojojn kaj densejojn.

 

Jen tiu maljuna virin’ kun plenpak’ da vestaĉoj,

Tio estas ŝi ;

Ŝi atendas pri la buson de l’niktalopuloj.                        (1)

Ŝi revenos, ŝi revenos, certas.

Etendi sur mondon fortikan kovrilon.

 

 

 

 

                                       (Raymond QUENEAU)

                                                                   1954

 

 

 

 


(1) 
: homoj kiuj kapablas vidi dumnokte.














 

 

Rabindranâth Tagore



Nokto ! vualita nokto!

Estu mi via poet’!

 

Kelkaj staris mute en ombro via dum jarcentoj

Ho lasu, ke per mi rivelatus ties kantoj.

Sur vetur’ via sen rad’ silente

Kunprenu min mond’-al-monde migrante

En tempopalac’ vi reĝin’

Raveglora kaj senlumin’

 

Multe da demandsopira spirit’ kaŝe

En vian korton enŝteliĝis silente

Tra senluma domo via esplorante

Respondon petante vagis paŝ-postpaŝe.

 

……..

 

Estigu min, nokto ! ilian poeton ;

Mi poetu vian senfundan silenton.

 

 

 

 

el: Fruktokorbo

poemo n° 20

 

 

 

 

 

esperantigis R. Platteau 23-28/5/2004










Atendo

 

Far Geo NORGE ( Ĵeo NorĴ)

 

 

 

 

La pordo pezis:

Post duonhoroj

Li atendadis.

(bovid’ !,balan’ !)

Tiom da tagoj

Horoj daŭradis

(stultul’ malsprita !),

Mez hunda veter’,

Tra lupaj noktoj

Dum Jarojn kaj jarojn

Li tie staris

Vintre, somere

(kia ŝarĝbruto!).

 

Kion remaĉas li

Dum tiom da temp’

Kun piedoj en flak’’

Kaj strebanta kor’ ?

Diru Stanislas

Kial enuegas

Vi antaŭ tiu

Senenirejo ?

Sed li tenere

Kaj plenespere :

“atendas mi scii,

Kio atendendas!”.

 

 

 

Esperantigis R. PLATTEAU9/10/2003

 

 


 







Sako Maliceta

 

 

 

Vitroglobetoj, du,

Paseroplumoj,

Poŝhorloĝa, ŝlosileto, malnova,

Krajonstumpoj, ŝnureteroj,

Alumetpecoj, ĉiaj stumpoj,

Ringo el plumbo,

Du elastaĵoj, malgrandaj penikoj, sendanĝera pinglo,

Domeno, poŝspegulo, ŝraŭbingo, du glumarkoj,

Tio estas tiaj aferoj en Sako Maliceta.

Kaj nenio pli ?

Jes! Kerodamo, kaj fino!

 

Sed ili kuŝas meze scivolemula semo.

 

 

 

 

 

 

Géo Norge

 

 

 

esperantigis R. Platteau 27/3/2004


 




Malamikoj


Ja estas vi el alia loĝar’

Vi ne havas la samajn sabotojn

Sur la ŝultro vi havas plumetojn

Sur la nia estas lanburnusar’


Ni por fromaĝ’ uzas saman lakton

Sed tio donas malsamajn gustojn

Vi ne havas la samajn sabotojn

Vi fik’-eligas malsaman takton!


Eĉ skuante niajn ilskatolojn

Vi fik’-eligas malsaman takton

Kaj jen, nu, aŭdi viajn lingvaĵojn

Nevozigas tio nian cerbon


Jes, ni diras : la via salivad’

Via sup’, kiu faras bobelojn

Via kurad’ kaj via tatuad’

Nevozigas ili niajn cerbojn


Vi ne estas el la nia loĝaĵ’

Jes ni diras : la via salivaĵ’

Al ni nepre ne plu elporteblos

Do nur restos la interbatalaĵ’

Ni buldoze nepre interdraŝos





Géo Norge

 

 

 

esperantigis R. Platteau 30/7-4/8/2005





LA DECA MONDO-CIVITANO

           Docentmaniere,, precize, sekvoĉe, sed akordiĝeme

 

Tiun mondon logike ŝatas mi

Pro tiuj veroj, kiuj pravigas

Menskapablojn, kiuj konsistigas

La komprenecon enkape de ni.

 

Ekzemplo : tiun spacon mi ŝatas

Kiun ĉiujn mondojn lokigas,

La malgrandaĵojn kaj la grandajn,

Kaj ŝatas mi tempojn ordigitajn

Tra kiuj tiuj aĵoj migrantas

Elire siajn neekzistadojn,

Kiam per koloro kaj konduto

Siaj vidiĝas de l’observunto :

La verdaĵo ĉar ĝi verdas,

Ruĝa vino ĉar ĝi ruĝas,

Blua ĉiel’, ĉar ĝi bluas,

La fluaĵoj, pro ke ili fluas,

Dum senmoveco sufiĉe

Stranga afero ecigas

La solidojn kiuj ne movas.

 

Nu, se en tiu mondo logika

La aferoj alimanierus

Neniom malpli mi kontentiĝus

Jes la movojn ĉiajn mi tre ŝatus

Ĉar nenio tiam ŝangas lokon,

Kaj de spaco, kaj de tempo, ordon

Ĉar nenio iras propran vojon

Dum migrado okazanta antaŭ

Ol eliri la neekzistadon,

Kaj la aĵojn kiuj ŝanĝas ankaŭ

Kaj koloron kaj konduton.

Ruĝan vinon ĉar ĝi blankas,

La ĉielon, ĉar ĝi ruĝas,

Blankan neĝon, ĉar ĝi verdas,

La herbejojn, pro ke ili nigras,

La fiksaĵojn, kiuj movas

Kaj la solidajn fluaĵojn.

 

Mi ne postulemas, kiel eca

Ĉiu afero estus, kontentas

Mi, ja obeema civitano

En ĉi universo konsekvenca

 

 

Jean Tardieu

« S-ro Sinjoro », 1951

 

 

esperantigis R. PLATTEAU , 1/1/2004


 

 

 

 





Nu tio al ni okazis

(1933)

 

 

 

 

Nu tio al ni okazis.

Tion ne forgesu kiam tempoj boniĝos !-

Sed kantas la birdar’ kaj kantis,

Kaj estu senlime vasta via kor’.

 

Tion ne forgesu ! Nur por lerni

Pri tiu enigmo stranga : „sorto“. –

Kial povas oni, ju pli for la staro,

Des pli amplekse vidi ?

 

Morto fiere paradmarŝas.

Tamen morti estas tempoperdo. –

En la brusto al vi estas koro,

Ĝin perdi vi ne rajtas.

 

 

 

                 ( Joaĥim ringelnac )

 

 

 

 

 

 

 

esperantigis R. Platteau 2001

 

 

 

Joachim Ringelnatz estis germana poeto .

1933 estas la jaro kiam Hitlero prenis la povon.






Vespera stel' (Musset)


 

Pala vespera stel’, fora alvenanto,

Kies frunt’ leviĝas de l’vespera vual’,

El palac’ ĉiela do pro kia kial’

            Vi pririgardas sur kampo ?

 

Foriĝas ventego, kvietiĝis la aer’,

Tremanta l’arbaro sur eriko ploras,

Falen’ orflugila flirtafluge traas

            En bonodoraj la herbej’.

            Vi kion serĉas super dormanta ter’?

 

Sed jam al montoj for jen vi malleviĝas,

Vi ridete fuĝas, amikin’ trista plej,

Via rigard’ trema baldaŭ forviŝiĝos.

 

Stelo subiranta ĉe verda monteto,

Malgaja brodita larmo sur nokta sin’ !

Kiun fiksrigardas iranta paŝtisto

Dum popaŝe l’vico de gregar’ sekvas lin.

 

Ho stel’ kien iras, en nokton senliman ?

Ĉu serĉas vi sur bord’ en kanoj al kuŝej’ ?

Kien iras bela, la horon silentan,

Fali kiel perlo en fundon de akvej’ ?

 

Ha ! se via kapo, belo, se vi mortu

Mergos la hararon en vasta la maro,

Antaŭ ol lasi nin nur momenton haltu!

Ne disas de ĉiel’, stelo de la amo!

 

 

 

                        Alfred de MUSSET

 

 

 

 

 

Esperantigis R. Platteau 22-23/11/2003




  ( Ampoemo Egiptana XIII-a jarcento antaŭ kristo)




 


Mi estas via unua fratino, kaj vi estas al mi la ĝardeno, kiun mi priplantis per floroj kaj aromaj herboj.

Mi direktis tiunĝardenen kanalon, ke vi povos en ĝi mergi manojn, kiam leviĝos la malvarma vento, kiu blovas el nordo.Kiom bela loko estas tiu-ĉi, kie ni promenas, kiam via mano premas mian, kaj ni havas la menson pensema kaj la koron ĝoja tial, ke ni estas kune.
Aŭdad’ de via voĉ’ ebriigas min, kaj mia tuta vivo kuŝas en la ĝojo aŭskulti vin. Vidi vin al mi pli valoras ol trinki kaj manĝi.
Kiam mi vidas vin, mi vidas lumon. Mi premigas min al vi, ĉar vian amon mi konas, ho vi la viro je kiu mi sopiras.
Kian agrablan horon mi pasigas ! Ke eble ĝi fariĝu eterno tiam, kiam mi dormas apud vi.
Vi plenigis mian koron. Mi faras tion, kion vi deziras el mi, kiam mi estas inter viaj brakoj.
Mi estas via unua fratino.
Mi estas al vi kiel ĝardeno, kiun mi priplantis pere de floroj kaj aromaj herboj.
Agrabla estas la aleo kiun via mano fosis dum malvarmeto de la norda vento.
Kiam mi vidas vin mi bezonas nek trinki nek manĝi.

 

 

 

                                              








 


El taglibro de juna Irakanino

 

lundo 24-a de marto 2003…

 

 

Per kolor’ de Bagdad’ plenu la okuloj

Antaŭ ol ŝirati sub obusopluvoj !

Per ĝiaj parfumoj plenigas mi l’nazon,

Antaŭ ol strat’ nia plenos de venenon,

Per muzik’ Bagdada mian korpon lulos

Kaj karesas l’udon kiu baldaŭ mutos,

Pretigas kuraĝon por kriegojn aŭdi

Histeriajn kuglojn kaj en nokto fali.

 

Planitas mort’ mia. Al mia patrujo:

Ekstaza poemo en ĉiu palmejo,

Celas ruinigo sub nomo « Libero ».

Planitas mort’ mia kune kun miloj da.

Amemajn la brakojn revantajn brakumi

Al vivofeliĉo, ili igos premi

Je brulintaj korpoj, katastrofpulvoro.

 

Ili gravaj homoj ordonis min morti,

Jam asertis la buŝ’, matamora brusto

Mensoga ĝendarmo pavas, ĉar scias li :

Estas liaj klaĉoj pravo de l’batanto,

Lia sangsoifo, lia lupmalsato

Kontentiĝos, ĉe la posta matenruĝo.

 

El oraj salonoj, ili jam aplaŭdas

Al urboj ĥaosaj, dum mi la mortonta

Pretigas kuraĝon je sufer’ nehoma,

Amatajn vizaĝojn arde rigardadas…

 

 

 

 

Randa SABRY

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Esperantigis Roland Platteau 25/7-30/9/2004










 

 

Kial ŝatas mi nebulon

 

 

 

 

Dankon ĉefe pro nebulo

............

En nebul’ solviĝas ĉiu rempar’,

mond-aflikto iĝas falsaĵ',

Angor' diserinta ŝton’

Kaj nepermesitas la sufer'.

 

Per pantofloj pripaŝatas vojo

….

Čiu ul' reiĝas fantomo, 

Al si mortas, bona renaskitas.

............

 

Dank'al Di’ ! ĝin havos ni ĉiam

Por nin trudi je iom da am’.

 

 

 

 

( Catherine Paysan )

 

 

 

 

 

esperantigis Roland Platteau 14/6/2003


 









 











 

 

Plaĉas min l’grizar’ de l’maten’ kaj ties silent’.

Similas je lacega kamparan’ sed bela de lia

ellaciĝo. Kvieta. Senkolera iu sen

povo. Rezigninte je ĉio krom ĉeesto.

Maten’ ‘stas antaŭ mi tiel, kiel tag-

fino. Ne tristas, min similas kaj

ĉiujn homojn kies frunt’ al ĉiel’ tuŝas.

 

 

 

 

 

                                                    Dominique SAMPIERO

 

 

 

 

 

Alesperantigis Roland Platteau/ marto 2003

----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

 

 

 

 

J’aime le silence du matin et sa grisaille fine.

On dirait un paysan fatigué mais beau de son

épuisement. Paisible. Quelqu’un sans colère sans

pouvoir. Ayant renoncé à tout sauf à la présence.

Le matin est devant moi comme une fin de

journée. Ce n’est pas triste, ça me ressemble et à

tous les hommes dont le front touche le ciel.

 

 

 

 

                                        Dominique SAMPIERO

 

 

 

 

 

 






Soleco

 

Denove paŝbruo,

Ekfloras mia kor’!

Ne, ‘stas neniu.

Ĉu ne malproksimiĝantas

Vojaĝanto ?

Nokto preskaŭ finis.

Nebulozoj malaperas.

Dormemaj flamoj de l’ palacoj ŝanceliĝas.

Atendado-laca dormiĝas la pado.

Cetere spurojn de l’paŝoj

Elkovris la polvo.

Mallumu la lampojn !

Forigu vinon kaj kalikojn !

Šlosu pordojn !

Neniu eniru plu ĉi tie !

Neniu eniru !

 

 

 

Faïz Ahmed Faïz

 

(Pakistano 20-a jarcento)

 

 

 

 

tradukis Roland PLATTEAU nova versio :14/6/2003







 


Jules Supervieille:

 

 

ATENDO MORTON

 

 

 

Pajlobarako en Paragvajo

Kie mi atendus en hamako

Tiun, kiu scipovas veni mem.

 

La kapon enigus griza bovo

Kaj kontraŭ mi ade li remaĉus

Plenan tempon lin vidi mi povus

 

Hundo enirus soifeganta, kaj

Ĝis mia akvopoto alkurus

El ĝi trinkus, kaj trinkus, kaj trinkus,

 

Kaj fine rigardus al mi,

El la langruĝo vidus mi

Akvogutojn fali al ter’

 

Birdoj antaŭ l’pord’ tranĉus

Tra taglum’ dum vigla flug’

Kaj neniu hom’, neniu.!

 

Mi mem malĉeestemos.

 

 

 

 

 

 

 

 

Esperantigis R. PLATTEAU

9/8/2003; 2-4H matene










Vi afablu al poeto!

 

 

 

Vi afablu al poeto!

Ĉar li estas milda besto,

koron, cerbon al ni pruntas,

Niajn plagojn li proprigas,

Igas sin nia ĝemelo.

En dezertoj de l’a-vortoj

Iras li antaŭ profetoj

Sur sia sufer-kamelo.

Li honestul’ vizitadas

Mizeron kaj por ni bonas

Oferante, bona bruto,

Sian korpon al vulturo;

Kondukas al klarverkaĵojn

Niajn palajn ek-svagaĵojn

Al li donu festdonacon :

Interpretistan kaskedon !

 

 

 

                                  (Jules SUPERVIELLE)

 

 

 

 

 

esperantigis Roland PLATTEAU 24/7/2004

 



 










La nesonorinta sonoro

 

 

Tiom da aĵoj

sonoras.

Ĉeloj de l’korpo, sonoriletoj

ĉe l’maleoloj dancantaj,

ĉe l’manartikoj l’elarĝenta brakringaro.

ĉe falo de l’musonaj pluvoj sur fenestro

muzike la vitraĵoj sonoras;

kiam kunpuŝiĝas nubo kun nubo

sonoras l’tondro.
Revoj sonoras, kunigantaj siajn ritmojn, kaj

interne ruinigon rezultanta

la soleco sonoras.

 

Nur iu intima sonorilo sur mia pordo

      sonoras ne.

 

 

 

Taslima Nasrîn

 

(kuracisto kaj virinisma verkisto bengladeŝa)


 








NESTO
  (Sully-Prudhomme)




france:

 

Un nid c’est la chaleur intime et le murmure,

La tendresse et l’espoir dans l’ombre palpitants,

C’est le libre bonheur bercé par la ramure,

Bonheur bien enfoui, voisin du ciel pourtant.                             

 

 

 

 

 

 

Nesto, tio estas intima varmo kaj susur’

Tenero kaj esper’ vibre sidantaj en l’ombroj,

Tio diras liberan feliĉon, lulatan de l’ branĉar’,

Feliĉ’ ja kaŝita, proksima de l’ĉiel’ dume.

 

 

                             (Sully-Prudhomme)






Koroj kompatindaj

 

 

 

Tiel estas koroj kompatindaj,

Kaj en ili el plor’ lagoj,

Kiuj palas kiel ŝtonoj

Entombejaj.

 

Tiel estas dorsoj kompatindaj

Pli de sufer’ kaj ŝarĝ’ sinkaj

Ol l’tegment’ de l’domaĉ’ bruna

Interduna.

 

Tiel estas manoj kompatindaj,

Kiel surŝosea foli’,

El la flavaj kaj velkintaj

Antaŭpordaj.

 

Kaj okuloj estas kompatindaj,

humil’-, bonec’-, zorgo-plenaj

Kaj pli tristaj ol best-rigard’

Sub la venteg’.

 

Tiel estas homoj kompatindaj,

Kun indulgaj gestoj lacaj,

De mizer’ krueladitaj,

Tra la ebenaĵoj teraj.

 

 

 

 

 

 

                       Emile VERHAEREN

 

                                                                             ( en „La plena Flandro“)

 

 

 

 

 

j’en ai connus

eperantigis R. Platteau 24/4/2003

 







En tiu poemo Emile VERHAEREN (1855-1916)
plej trafe elvokis la mondon de la
 nordeŭropajn ebenaĵoj, kiam ili ankoraŭ
 ne estis enkorsetigitaj per aŭtovojoj, sekurreloj,
 torentoj da veturiltrafiko, moderna komforto,
kaj ateismo.

 

Arboj sanktuloj mortintoj ventoj

 

Krucegojn desegnas vojoj

Ĝissenfine tra arbaroj ;

Krucegojn desegnas vojoj fore

Tra ebenaĵoj senfine ;

Krucegojn desegnas vojoj

En frosta palega spac’

Kie taŭze eĥas venta paŝ’

Ĝissenfine aleoj tra.

 

Arboj, ventoj, similaj je pilgrimoj,

Tristfrenezaj arboj, kiujn kroĉas venteg’,

Similaj l’vicaron de ĉiuj sanktuloj,

Vicaron de l’mortintoj

Dum sonorilbat’.

Vi militistoj kontraŭnordaj

Arboj, kaj ventoj ŝirantaj.

Ho luktoj, plor’, konsciencriproĉ’ viaj

Barakte sturmas profundece en animoj.

 

Jen Novembro, ĝi al forno sidas;

Malgrasaj fingroj varmigantaj sin

Ho ! tiomaj mortintoj sen

Fajr’, tiomaj ventoj kontraŭ mur’ puŝas

Repuŝitaj foĵetitaj

Al nekonat’ de ĉia flank’.

 

Tiuj sanktulnomoj, ho litaniitaj!

Ho ! la arboj jene,

Unutonaj nomoj ho memorigitaj!

Dum preĝ’ sen fin’ vicigante

Tiuj brakoj petegante,

Tiuj branĉoj al horizont’ strebe,

Sen help’ al kia Krist’, kiu pendas kie?

 

Jen grizmantele Novembro side,

Kuntiras sin ĉe kameno time,

Kaj ek la okulojn levas

Al trans frakasitaj vitroj ventoj,

Arboj konvulsiantaj sensange

Tra l’sen fin’ spaco mortpala strange.

 

Arboj, ventoj, sanktuloj, mortintoj,

Diru kiel tiuj mense kunfandiĝas !

Kiam base frapas

Sonorilege frapiloj,

Alĉiele funebrantas

El krivomantaj la turoj.

 

Jen Novembro, ĉe l’ forno lumigas

La lumilon kun esper’

Bruligontan da vesperoj kiom ?

Petegas Novembro plorhumile tiom,

Por kortuŝi l’meĥanikan koron de l’hor’!

 

Sed ekstere jen ĉiame ferkolore ĉiel’

Kaj sanktuloj, kaj mortintoj

Kaj profunda la irantar’

El kirlbranĉaj frenezarboj

Senforlase trairanta tra la kampar’.

Kiaj krucoj jen la vojoj

Ĝissenfine tra la landoj

Jen vojegoj kiaj krucoj fore

Ĝissenfine kaj valoj tra, kaj arbaroj.

 

 

 

 

 

 

 

 

Esperantigis Roland Platteau 17/5-24/9/2004

 










« Vidanta mi l’ala
ŭdon svingi »

(Bernardo de Ventadur’)

sudfranca trobadoro de l’XII-a jarcento

 

 

 

 

Vidanta mi l’alaŭdo-o-o-on svingi

Pro ĝoj’ l’flugilojn kontraŭ suna radi’,

Ke ĝi sin forgesa-a-as, kaj faliĝas

Pro l’dolĉo, kiu en la kor’ venis:

Ve-e! tioman envion flegas mi

Pri ĉiuj ĝuantoj vidinta-aj de mi!

Mirigas min, ke el dezi-i-iro

La kor’ al mi ne fa-andi-iĝa-a-as.

 

 

 

N.B : substrekoj montras la longajn notojn


La okcitana teksto:

 

 

Quan vey la lauzeta mover

De joy sas alas contra'l rai,

Que s'oblida e's laissa cazer

Per la doussor qu'al cor li vay:

Ai! tan grans enveya m'en ve

De cui qu'eu veya jauzion!

Meravilhas ay, quar desse

Lo cor de dezirier no'm fon

 

 

 


 

 

 

 

 

 

 

 

 

Esperantigis Roland Platteau  5-1-2003

 

 



Al amiko





Malriĉan, malsanan, plendas vin mi.
Originaluloj, nu ambaŭ ni,

tramigradis ni milojn da lioj,

fervorlegis ni dekojn da libroj.

Malstabilanimaj kion ni faru

Krom vojaĝi, ke ni tre plezuru ?







                                
(Ngujen Traj)


esperantigis R. Platteau  15/12/2004



Kiel Diserva Floro (eltiraĵoj)




……..

Sed jen ja junvivo sur genuoj miaj

Venis kontentpleni korojn esperplenaj.

Lumo por l’okulo, malvarmeta vento

Almikaresanta, sangoĝojiganta.


Ordonis Vi de l’valo lin levi

Al vasta la supero lin gvidi.

Nu ĉu ligis Vi nin per ĉi ĉener’

Kor-nin-liga nur ke estu sufer’?


Vidi lin ‘stis kiel matenruĝa ravo,

Kaj brakumebrio la santalodoro.

Festoplaco vasta al mi is la mondo

Kiomŝance mi ‘stis en feliĉolando !


Mang-ekfloroj ! Ve
mi l’nevidinto

Nigrajn nubojn de l’nepra estonto.

Meĉon mildan mi flamigis front’al

Ŝtormo kreskiĝanta, stulte, kial?

Mian Paradizon sur sablo mi fondis

Malesperinferon, per manoj, pretigis !


……..


Ho Kruelo !

Nur

Vi diras eternan veron !

Dankeme ĵetas al Vi mi

Nomon: „Ho kompatema Vi!“

Kiel la diservan floron.

Piedoj Viaj akceptu !






EDASSERI GOVINDAN NAIR
(1906-1974)








Esperantigis Roland Platteau 11-14/1/2005



Ŝtelistoj kaj rabistoj


(poemo de Kazi Nazrul ISLAM, কাজী নজরূল ইসলাম la "ribela poeto"- Bengalo 1899-1976)



Kiu ŝtelist’ nomas vin ? amik’, kiu rabist’ ?

Ĉie ŝtelistoj marŝas, kaj regas rabistoj

Ĉu ia Daniel’ juĝos al ŝtelistoj

Ĉu iu ajn sur ter’ ne estas ekpluatist’ ?


Plejalta juĝ’ tenu sceptron ! ĉar granduloj

Nur pro ŝtelinte malfortulojn grandas.

Ju pli vastas la ŝtel’, ekpluato friponas

Des pli altas status’ de l’modernaj regnoj.


Kreskas palacoj el seka sang’ de premataj gentoj

Profitojn altigas kapitalistoj detruante hejmojn

Kia fiinfera maŝin’ estas ĝi nutrita per homa karn’ ?

Vivaj geviroj enen, eleniĝas rekrementa sukerkan’


Uzinoj elpremas el miloj da homoj l’homecon,

Por al milionuloj plenigi vinglasojn kaj orkestojn

Uzuriston dikventrigas manĝ’ bezona je l’malsataj

Posedanto ruinigas hejmojn por akiri la kaleŝon.


Negoca pens’, faris de l’mond’ prostituejon

Malic’ kaj Malbon’ servilaj sklavoj

Pokaltenante kantas al ĝi kanton de avido


Homo perdis manĝon sanon vivon kaj esperon

Kaj parolrajton, bankrotita kuras li

Al nepra detruiĝ’. Ne videblas eskapvojo,

Ĉar tutĉirkaŭ ‘stas fosaĵoj instalitaj de monavid’.


La tuta mond’ ‘stas karcero, ŝtelistoj ties provosoj.

Ŝtelistoj al ŝtelist’ svatiĝas,

Friponoj inter fi fratiĝas


Kiu ŝtelist’ nomas vin ? amik’, diras, ke vi ŝtelis ?

Nur kelkajn monerojn nur bovlojn vi prenis.

Sed ne ponardon vi ŝovis en homkoron

Ne malhoma estas vi kvankam ŝtelist’

Kiel Ratnakaro vi povas iĝi Valmik’                        (1)

Se nur renkonti veran homon.



Esperantigis Roland Platteau 19/3-15/5/2005




(1) Valmiki, la aŭtoro de  fama epopeo Ramayano , nomiĝis fakte Ratnakaro kaj estis rabisto, legendo rakontas pri lia renkonto kun saĝo Narado post kio li mem fariĝis saĝo

nun alia genia poemo lia, verkita dum malliberigo pro politikaj agadoj cele liberigon de Hindio:


Se ni sidas katenitaj

Sciu vi ke tio estas ruzo

Cele pli bone la katenojn rompi

Vi kredas nin enŝlosigintaj

En karcerojn de viaj malliberejoj

Sed niaj koroj ŝtele

komplotas nian liberigon

Ni estas malliberigitaj ĉi tie fratoj

por ke finiĝu la katenteroro

Tion mi diras plenvere al vi ĉiuj

Tiujn piedoj niaj, kiujn oni nin ligis

Estas nenio ajn ol la militilo

Kiu frakasos la katenojn de l'popolo!"




Kazi nazrul ISLAM



esperantigis Roland Platteau 15-17/7/2005


Sed ankaǔ ampoemojn li verkis:


Kontraŭ rigard’ mia ne plu ridas rozo


Kontraŭ rigard’mia ne plu ridas rozo,
Je muzik’ miaparola ne plu alfloras floroj.

Kion utilas al festo iri
Kun el ridetoj velkanta girland’?
Ĉu povas al nokt’ la harar’ nigri
Ne rigardinte al lun’ kun avid’

Suda vent’ tamen printempon alportas
Sed en ĝarden’ ne plu kantas najtingal’
Nek sovaĝa floro plu dancas
En arbar’ rigardante luno al.

Io perditis, io mankas, mia kor’
Malplena kaj maljuna sentiĝas.
Pro kia kruela tuŝ’ en tiu hor’
Aĥ mia kor’ tiom frostiĝintas !




                        Kazi Nazrul Islam








esperantigis Roland Platteau 15-17/7/2005





La revenfantomin'


La korvoj disŝiris per bekoj al nuboj
Forporte ŝirpecojn,
Forsinkige l’anĝelarajn ŝipanarojn
Variaj ĉi-ŝipoj

Homvoĉaj vircervoj plenigis montarojn
Tiom esprimvoĉe
Ke per blankaj rozoj pleniĝis l’abioj
Kaj falis surflanke

Ho ĵuru, ĵuru mem, mortintino zorga
je memoroj plena
Ke ne vi esti ĉi gvatanto ĉeranda
De l’eksa viv’ via.

Ke l’travundo de fin’ al fin’ transpikinta
Malfacilan nokton
Ne via estis, la ĝismatengvatinta
En roso animon.


Jules SUPERVIELLE


esperantigis R. Platteau  13-14/1/2005

http://supervielle.univers.free.fr/supervielle/comprendre_un_poeme.htm








La sep sunoj verdaj

Ni vivas premitaj
Kun l’okul’ en nuboj,
Kaj buŝo en stelar’.

Ni falas, teditaj de l’vivo,
En fatalaj la manoj de l’morto,

Vagadas ni tra temponokt’.
……
Vi vin kroĉas je tiu,
Kiu vin protektis,
Sed banas vi en sango.


Okuloj viaj rigidiĝis

Kaj okuloj miaj estingiĝis


Neniom pli ol rigardoj estas ni,
Rigardoj mortontaj en la nokt’.
Gestoj niaj malaperas en neniecon ;
Vivoj niaj miksiĝas unu la aliajn,
Sin brakumas en perdita tiu tempo.
El okuloj niaj elfluas fluejoj
Kuij akvumos per pesimismo
Niajn ontajn infanojn.
Ni paŝas al pordoj estontaj
Neniam retrorigardante,
Morto en l’animo.


En nebula maten’ frosta vintre

Jen vi tenis min permane.


Mi revas je tiuj strangaj planedoj turniĝaj,

Je ideala viv’, kiun neniam mi vivos,

Je krepusko antaŭdiranta amornokton.


Kaj nokto revenis
Ĉiam pli malvarma.





Nathalie HETRU


(18 jara en pr. 1980, tiam lernantino en knabina gimnazio Arras-a ; poemo aperigita en gazeto « la Voix du Nord »)






esperantigis Roland Platteau 26/6/2005




Diven’!


El blua lin’ vaste kamp’ inter vita bel’

Kiun vento klinas al mi tutfluiĝa

En blua lin’ vaste kamp’, spegulas ĉiel’,

Kaj iĝas mi funde de l’korp’ tuttremiĝa


Diven’ !


El
blua lin’ vaste en la retagiĝo

longtempe plu restas en ĝi sonĝa nebul’

Kaj je strangaj birdoj timigas flugiĝo

Kies fore longas ombro de la flugil


Diven’ !


El blua lin’ vaste kampo el larmkolor’

Estas lando kiun nur amo komprenus

Lando kie ĉio sorĉas kiel odor’

Kvazaŭ en ĝi kisoj ĉiam promenadus


Diven’ !


El blua lin’ vaste kampo kie miras

Ĉiam tie vidi akva pura profund’

Per mantel’, ĉu maro, ĉu lago, ĝi kovras

Vivanta miraklo, la ŝultrojn de la mond’.


Diven’ !


El blua lin’ vaste kampa rido, ploro

En ĝi perde mergas mi, vi ĉu divenas

Kion tie semis la ĝoj’ kaj doloro

Kaj kial ĝin ami forbate vin ravas.


Diven’ !



Ludovik
o ARAGON – franca poeto 1897-1982




Esperantigis R. Platteau 25/12/2003-17/10/2006








Du prozaj poemoj de Walt Whiltman


Kiam mi aŭdis la kleran astronomiiston

Kiam mi aŭdis la kleran astronomiiston;

Kiam la pruvoj, la figuroj estis ordigitaj kolumnvice antaŭ miaj okuloj ;

Kiam mi ‘stis montrita la mapojn, la diagramojn, kaj kiel sumi, dividi, mezuri ilin ;

Kiam mi sidante aŭdis la kleran astronomiiston multaplaŭdite prelegantan en la prelegsalono,

Kiom baldaŭ senkialul’ iĝis mi laca, kaj malbonfartis ;

Ĝis ekstarinte ŝtelforiris mi,kaj vagis tutsole,

En mistika la malseka noktaero, kaj fojfoje

Supren alrigardis silentege al steloj.





Senbruan Paciencan Araneon


SENBRUAN, paciencan araneon,

Rimarkis mi, sur eta elstarejo kie, ĝi staris, izole;

Rimarkis kiel por esplori vakan vastan la ĉirkaŭon,

Ĝi lanĉadis fadeneton, fadeneton, fadeneton, el si ;

Ade ilin malbobenante – Ade ilin senlace ekspedante.


Kaj vi, animo mia, kie staras,

Vi, ĉirkaŭita, ĉirkaŭita, de senfinaj maregoj da spac’,

Senĉese enpensinte, ekprovante, alĵetante, la sferojn alserĉante cele ilin konektigi ;

Ĝis la pont’ al vi bezonota formitos – ĝis serviva l’ankro tenos;

Ĝis la de vi svingita gazfaden’, ie trafos, animo mia.



esperantigis Roland Platteau 8-9/aprilo/2007


de Oskar de Lubiĉ-Miloŝ: La kaleŝo staranta en nokto




Atendante
Je l’ŝlosiloj
-li serĉadas ilin certe inter vestoj
De Theklo mortinta antaŭ tridek jaroj –
Vi aŭdu Sinjorino al malnova al obtuza flustro nokta
De l’aleo…
Tiom malgrandan, malfortan, knabinetan dufolde envolvitan en mantelon mian
Portos mi vin tra la rubusujoj tra la urtikejoj de l’ruinaĵoj ĝis la alta nigra pordo
De l’kastelo.
Tiel la praavo en iamo venis hejmen ree de Verĉelli
Kun la mortintino.
Kia domo muta, malfidema, malhelega
Por infanino mia!
Tion vi ja scias jame, Sinjorino, tristas la rakonto.
Ili ĉiuj dormas dissemitaj en la foraj landoj.
Depost la cent jaroj iliaj lokoj atendas
Meze la monteton.
Per mi ilia idar’ estiginĝas.
Ho vi reĝin’ ĉiruinaĵa!
Ni vidontas la belan dormoĉambron de l’infanaĝ: tie
La supernatura profundec’ de l’silento
Estas la voĉ’ de l’malhelaj portretoj.
Kuntirita sur mia lit’ dum nokt’
Mi aŭdadis, kiel en kavo de armaĵo
Mez’ la bruon de l’dipeciĝanta glacio malfrostanta post la muroj
Ilian koron bati.
Al infan’ timema, kiom patruj’ sovaĝas!
Estingiĝas la lanterno, luno forvualiĝas,
La turstrigo al idaron en veprejo vokas.
La ŝlosilojn atendante
Vi dormu iom, Sinjorin’. – Dormu, kompatinda etul’ dormu
Palega, kun la kapo sur mia ŝultro.
Vi ja vidos kiom l’sopirstreĉa arbar’
Belas dum maldormoj la juniaj,
Ornamita per florkronoj, infanino mia! kiel la filino preferata
De l’reĝino freneza.
Vi envolvu vin en mian vojaĝosurtuton :
La granda aŭtuna neĝ’ sur viaj vangoj fandiĝas
Kaj dormemas vi.
Por infanin’ timema tiom nigra domo !
….
Fundfunde, fundfunde de l’Litova lando
Ne, ne, sinjorino, nenion aŭdas mi.
….
Ĉiuj servistoj mortis
Kaj mi la memoron perdis.
Por infano fida tiom nigra domo !
Nur pri l’forcejo
De l’prapraavo, kaj teatro, mi memoras.
Orelstrigidoj tie manĝis en mia mano
La lun’ alrigardis tra l’jasmeno
Intaj tempoj.
Paŝobruon mi aŭdas el fund' de l’aleo.
Ombraĵon. Jen as Vitold’ kun l’ŝlosiloj.


esperantigis R. Platteau 27/2/2008



En Arles kie 'stas l'Aliskampoj*
                                                                (* restaĵoj de antikva tombejo)

En Arles kie 'stas l'Aliskampoj

Kie ombro ruĝas sub roz'

Kaj klaras l'tag'

Singardu pro la tempodolĉo

Se vi sentos bati sen kaŭz'

Via peza kor'

kaj mutiĝos la kolomboj

Ne parolu laŭte se pri amo

Apud l'tomboj


Paul-Jean Toulet (1867- 1920)

esperantigis Roland Platteau 3/12/2012



Funebra Ve

 

 

 

Haltigu horloĝojn, telefon’ formutu,

Ne bleku la hundo, per osto lin nutru,

Silentu pianoj, per obtuza tambur’

Elportu la ĉerkon, venu el plor’ dolor’.

 

Ke aviadiloj muĝe super kapoj

Ĉiele mesaĝon disskribu : Mortis ŝi.

Policistoj metu al si nigrajn gantojn,

Kolombojn publikajn kovru per nigra ŝal’.

 

Por mi ŝi ‘stis nordo, sudo, sub kaj super,

Mia deĵora tag’ kaj ripoza vesper’,

Tagmezo kaj nokto, kaj parol’; mi kredis

Ke la amo daŭros por ĉiam ; ne veris.

 

Ne volatas steloj : finforigu ĉiujn ;

La sunon malmuntu, forvojaĝu la lun’ !

Forviŝu la maron, forŝiru arbarojn :

El nenio povas veni ia ajn bon’.

 

 

 

 

 

 

                                        W. H. AUDEN

 

 

 

 

 

 

 

 

El la angla alesperantigis Roland PLATTEAU

4 julio 2003




<img src="http://perso0.free.fr/cgi-bin/wwwcount.cgi?df=r.platteau.dat&dd=hndwrt">