* Ordinaruloj (18/7/2001)
 * Post unu monato (3/4/2002)
 * Hej la gruoj (10/6/2002)
 * La suno mortis (10/4/2003)
 * Limeriko
 * Poemo laŭ la formo de dekses silaboj
 * Neforgesebla kastelo (21/8/2004)
 * kelkaj miaj franclingvaj poemoj esperantigitaj


Mia unua poemo Esperante verkita en bouresse la 18/7/2001

 

 

 

 

 

 

 

 

Ordinaruloj

 

 

Ili rampas grundnivele,

Ili rodas siajn piedojn,

Kaj rebatas siajn idojn,

Se tiuj pensas tro flugile.

 

ĉion fremdan ili timas,

ĉion alian malestimas ;

La malsamaj, forĵetitaj,

Estas ankaŭ akuzitaj.

 

Ili neniigas estontecon

Per bagatelaj malveroj;

Kun konvenciaj plezuroj

Trairas ili sensencecon.

 

 

 

 

                  ( Roland Platteau )




 

 


 

 

Vee jen mia nun  DUA (....) E-a poemo:

Verkita 3/4/2002

. . . .

 

 

 

 

 

 

Post unu monato

 

 

 

Kaj mal-

supren tiu hontindaĵo venas,

 

Kaj.mal-

supren tiun hontindaĵon flegas

mi.

 

kaj mal-

supren ankaŭ velkas

mi.

 

Kaj mal-

supren via korpo iris

en tiu cinika marmor’.

 

Kaj mal-

supren oni ĝin movis ;

okuloj turnis sin for.

 

Kaj nur honto

restas, kiam larmo

sekas.

 

Kaj nepre tempo

pliiĝos ĝis jaro.

 

Vanas.







Hej, la gruoj

(Laŭ slava melodio uzita por « Hej, la nizoj » far Jomo.)


http://www.ipernity.com/doc/alain.gobert/6446307/in/keyword/299630

 

Trista, trista ĉiam mi estos

Pro vi, kiu neniam plu estos

En la verda Ĉampanio,

Kie korkrevas mia memoro.

 

Hej, hej, vi la gruoj,

Ne tiom flugu super la arboj.

Sonu, sonu, sonorilo,

En la vesper’ sonu, sonu nun.         bis

 

Ŝi do restas sola kaj cindra,

Kompatinda vivuleto mia.

En la verda Ĉampanio

Malplenas hejmeca ruldomo.

 

Hej, hej, vi la gruoj,

Ne tiom flugu super la arboj.

Sonu, sonu, sonorilo,

En la vesper’ sonu, sonu nun.         bis

 

Se mi mortus, ĉu mi kun ŝi irus ?

Ŝin brakumi ĉu mi tie povus ?

Kiel en verda Ĉampanio,

Kie estis duopa feliĉo

 

 

Hej, hej, vi la gruoj,

Ne tiom voku super la arboj.

Sonorilo, neniam sonu,

Se por ni vi ne sonus plu.

 

Hej, hej, vi la gruoj,

Ne tiom voku super la arboj.

Sonorilo, neniam sonu,

Nur por mi vi sonu plu.

 

 

 

 

( Roland Platteau )

(10/6/2002)



 

 

 


La suno mortis

 

 

 

Stare meze de l’kampoj.

 

La silikoj sub niaj plandoj,

Jen mia lito,

Kaj lando mia : cia ĉeesto,

Kovrilo mia : cia mano.

 

 

 

 

 

Roland Platteau 10/4/2003 ( “Kanto de drivanta ŝiprompaĵo”)










Limeriko

 

La borista laboristo

Laboris pri Esperanto.

En ĝi li enprofundiĝis

Sed la scio forsveniĝis:

En la kapo estis truo.









 

 

Neforgesebla kastelo

Al li Jixin



 

Liberkaĝe,

liberkaĝe,

super muĝas nuboj sovaĝe;

herbej’ ĉiam vaste,

Interfenestre

loĝi,

loĝi,

hejm- kaj am-e

en la sia kastelo.

 

 

 

 

(Bretonio, somero 2004)

 

 

Roland Platteau 21/8/2004





16



être vivant


Poemo laŭ la ĉina formo de Dekses-silabo:

(1, 7, 3, 5 ; rimoj : aaba)

 

 

Sur

neĝa pad’ via fot’-spur’

ĝemigas,

vin ne tuŝi sur.

 

 

 

 

 

 

 

Roland Platteau, Plouezec août 2004







ankaŭ estas da franclingve verkitaj, poste esperantigitaj



miaj haiku-oj esperantigitaj

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Mi estis survoje

Por iri al vi.

Kiom da horoj antaŭ la unua kiso ?.

 

 

 

 

                                              R. Platteau

 


 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Tiu mondo tera

10 kilometrojn je 40 000:

vualo el muslino.

 

 

 

                                              R. Platteau

 


 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Ho tiu platano !

ĝi kaj mi:

Neebla amo.

 

 

 

                                              R. Platteau

 


 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Kion utilas muziko ?

ĝi mortontas

Same kiel la steloj.

 

 

 

                                              R. Platteau

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Ni longtempe trinkis anglajn drinkaĵojn

Paĉjo, kiu vivantis,

Mi gardos vin kontraŭ morto, filon mian.

 

 

 

 

                                              R. Platteau

 


 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Tiu hundo surstrata kiel eble plej kuras

Ĝi morton timas

Ja kompatinda frato !

 

 

 

                                              R. Platteau

                                                                             (Raĝasthan, marto 1996)

 

 

 

 

 

 

 

 

 


 

 

Kato

 

 

 

Ŝultrojn miajn eksurgrimpadis

ĝi,

Ĉu ekzistas io pli dolĉa ?

 


 

 

 

 

 

 

(R. Platteau

17 janvier 2002)

 

 

 

 

 




 

 

 

 

 

 

 

 

 

Loĝantoj de la stelaj sistemoj de l’galaksioj de

                                  la « Stephen-a Kvinopo »

 

Kiel povus mi pasigi nur unu tagon

Ne pensante al vi ?

 

 

 

                                              R. Platteau







« forta palpa kuneco »

 

 

Neniam tro povas oni al amato ĉirkaŭpremi,

Estu la panjo, la kato aŭ mem vi.

Neniam sufiĉe la brakum’ vin kunligos.

Se ami l’amato kapablas, neniam ĝi plendos.

Neniam ĉirkaukovri per karesoj eblas tro

L’objekton dolĉan porvivan de l’koro.

Kiel ami ? Kiel por l’dolĉan ŝpin’ pagi ?

Eĉ po montoj ni ne povos kisojn sufiĉigi.

Neniam tro povas oni al amato ĉirkaŭpremi,

Kiu detenas sin, fakte nur sin povas ami.

Čiam brakoj! manoj! ĉiam malsata sopir’!

Esenc’ vana de nia ravata kor’.



 

ne mia nek Esperanta sed tiom valora kaj ..... vi vidos, indegas legi: The House on the Hill , a villanelle.