LA KONFESO DE GENERALO BUTLER

eltiraĵo el parolado farita en 1933


Por scii kiu estas Generalo Butler, kiel pri aliaj demandoj,
la respondo estas kompreneble serĉi en la Vikipedio (vi ne
konas ? vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/Ĉefpaĝo) en artikolon : http://eo.wikipedia.org/wiki/Smedley_BUTLER



(el « la SAGO », gazeto de SAT-amikaro, N°11 de decembro 2004)




« Milito estas nur prirabo. Prirabo estas plej bone priskribita, laŭ mi, kiel io, kio ne estas tio, kio ĝi ŝajnas al la ĝenerala plimulto. Nur kelkaj grupetoj scias pri kio temas. Prirabo estas farita por la profito de eta malplimulto je la kosto de la amasoj.

Mi kredas je taŭga defendo de la marbordo kaj nenio pli. Se nacio venos ĉi tien por batali, tiam ni batalu. La problemo kun Usono estas, ke kiam la dolaro ricevas nur 6 procentojn ĉi tie, tiam ĝi senpacienciĝas kaj iras transmaren por ricevi 100 procentojn. Tiam la flago sekvas la dolaron kaj la soldatoj sekvas la flagon.

Mi ne plu irus al milito kiel mi faris por protekti iujn fiajn bankistajn investojn. Nur du aferoj meritas, ke oni batalu por ili. Unu estas la protekto de niaj hejmoj kaj la alia estas la Deklaracio pri Rajtoj. Milito pro iu ajn alia kialo estas nur prirabo. Ne ekzistas eĉ unu priraba ruzo nekonata de la militista banditaro. Ĝi havas siajn « fingrulojn » por indiki la malamikojn, siajn « muskululojn » por detrui ilin, siajn « cerbulojn » por plani la militajn preparojn, kaj grandan ĉefon, la Supernacia Kapitalismo.

Povas ŝajni strange, ke mi, militisto, faras tian komparon. La veremo devigas min al tio. Mi pasigis tridektri jarojn kaj kvar monatojn je la aktiva servo kiel membro de la plej efika militgrupo en tiu ĉi lando, la transmara infanterio. Mi okupis ĉiujn oficirajn postenoj, de Sub-leŭtenanto ĝis Divizia Generalo. Kaj dum tiu periodo, mi elspezis la plimulton el mia tempo kiel altranga muskolulo je la servo de la Granda Komerco, de Wall Street kaj de la Bankestroj. Unuvorte, mi estis rabisto, gangstero je la servo de kapitalismo.

Mi suspektis, ke mi estas nur ero en la prirabo tiutempe. Nun mi certas pri tio. Kial ciuj membroj de la milirista profesio, mi neniam pensis per mi mem ĝis mi forlasis la postenon. Miaj mensaj kapabloj restis provizore neuzitaj dum mi obeis la ordonojn de la superuloj. Tiu situacio estas tipa por ĉiuj dum milita servo.

Mi helpis al la « sekurigo » de Meksikio, aparte de Tampiko, por la interesoj de la usona petrolo en 1914. Mi helpis al la transformo de Haitio kaj Kubo en taŭgan lokon por ke la uloj de la National City Bank sukcesu kolekti la monon tie. Mi partoprenis en la perfortado de seso de Centramerikaj respublikoj por la profito de Wall Street. La listo de priraboj estas longa. Mi helpis al purigo de Nikaragvao por la internacia banka centro de la fratoj Brown en 1909-1912 (kie mi aŭdis tiun nomon antaŭe ?). Mi alportis civilizon al la Dominika Respubliko por la interesoj de Usona sukero en 1916. En Ĉinio mi helpis la senprobleman antaŭeniron de Standard Oil.

Dum tiuj jaroj, mi havis, kiel oni dirus en la gangstera slango, prosperan afereton. Rememorante pri tio, mi opinias, ke mi povus doni kelkajn konsilojn al Al Kapone. Li prirabas maksimume tri urbajn distriktojn. Mi agadis sur tri kontinentoj ! »

 

Generalo Smedlej BUTLER

Esperantigis Vinko Markov.

 

Oni kredus, ke tiun tekston oni verkis nunjare ! ĉu ne ?