Cours de Hindî en
Esperanto
Pri la
vortordo aferoj
samas kia en Esperanto, sed tion oni priskribas malmaniere !
- En
Esperanto oni unue
diras al vi : la vortordo estas libera !
Poste oni diras, ke tamen
estas « normala » neŭtrala vortordo, kaj, ke nur se oni volas
doni
emfazon al certa frazparto oni ŝanĝas ĝin.
- En hindî
oni diras, ke
la vortordo estas tute fiksita, ke ĉiu vorto havas sian precizan
laŭvican lokon
en la frazo. Sed poste oni aldonas, ke oni ĉiam povas ŝanĝi la lokon de
parto,
kiun oni volas emfazi; kaj se oni legas urduan poezion oni konstatos,
ke vortoj
povas troviĝi en plej diversaj ordoj !
Do, jen la
norma
ordo :
Unua
principo : la
ordo estas : 1° subjekto 2° adverboj (esperante : e-vortoj)
kun inter
ili la ordo : pritempaj, prilokaj, kaj fine primanieraj 3° la
nerekta
objekto (dativo, al-komplemento) 4° la rekta komplemento 5° la verbo.
आप
कल मुझ ेपैसा दीिजए ।
vi bonvole
donu al mi la monon morgaŭ
मैं
हमेशा वहाঁ बस
से जाती हूঁ ।
mi ĉiam iras tien
perbuse
Se estas nea
vorteto ( नही۟,
न, मत ) ĝi troviĝas tuj
antaŭ la unua elemento de la
verbo, la unua elemento de la verbo estas tiu, kiu entenas ties
radikon. Kiam
la verbo « esti » होना
uzatas ĉu kiel ĉefverbo ĉu
kiel
helpverbo, ĝi povas esti forlasita en neaj frazoj kun नही۬
हमर
ेगाঁव के लोग
गोश्त नहीं खाते
Niavilaĝaj
homoj ne mangas viandon
Se estas ia
demando-pronomo (aŭ pronomo kun komplementa vorto, vidu pliposte la
frazon kun िकतन
ेिदन) ĝi lokiĝas tuj
antaŭ la verbo
ci estas
तु (1)
है
li, ŝi, ĝi estas
वह, यह (2) है
ni estas
हम
है॑
vi estas
तुम, आप (1) हो
ili estas
वे,
ये (2) है॑
Aliokaze
la pluralo तुम estis
uzata kiel respekta pluraligo (kiel ekzemple en la
franca lingvo), sed tio nur plu estas vera en vilaĝoj, en urboj, ĝi
iĝis
ekvivalento de “ci” por ordinaraj intimaj, amikaj uzoj, en familio kiam
oni
parolas al pli junaj. Nun la vera respekto pronomo estas आप.
*
La pluraligo pro respekto uzatas eĉ ene de la familio ĉiam kiam
oni parolas al pli maljuna.
*
Cetere la regulo pri pluraligo pro respekto estas uzata ne nur
ĉe
la dua persono, kiel en kelkaj eŭropaj lingvoj, sed ankaŭ ĉe la
tria persono,
kiam oni parolas pri persono, kiun oni viumus se oni parolus al ili. चाचा जी यहाঁ है॑ । वे िहन्दू नही॑ है॑
Onklo
estas ĉi tie.
Li ne estas hindua
Ne ekzistas
verbon
« havi » en hindî.. La ideo esprimeblas diversmaniere ;
unue oni
devas konsideri ĉu temas pri
-
1)aĵoj
moveblaj
-
2)aŭ pri
aĵoj, kiuj
implicas pli intiman aŭ konstantan rilaton
1) por aĵoj,
utilaĵoj,
varoj ktp la skemo estas: « posedanto »+
क ेपास+ « verbo
esti » :
राम
क ेपास कमपयुतर
है
Râm
havas komputilon
मेरे
पास पैसा नही
ंंहै
mi
ne havas monon
Sed notendas,
ke la
laŭvorta senco de la kombina genitiva rolmontrilo
क ेपास estas
« apud », do
se oni diras :
राम
कमपयुतर क ेपास
है
tio
signifas « Râm staras apud la komputilo »
kaj :
कमपयुतर राम क ेपास
है
La
komputilo staras apud Râm
2) Por
nemoveblaĵoj,
parencoj, korpopartoj, kutime uzatas formon per poseda partiklo :
दुकानदार
दो दुकान
ेंहैं
la butikisto havas du
butikojn
मेरे
दो छोते बेटे हैंै
mi
havas du filetojn
3) aliaj okazoj eblas, kiel ekzemple :
Se-frazojn
konsistigas
« se+* » propozicio sekvita de « tiam+* »
propozicio :
« Se pluvos, tiam mi ne eliros ». En la Hindia, la
se-propozicio ekas
per अगर aŭ यिद, kaj la tiam propozicio per तो
(foje povas okazi, ke अगर / यिद estu forlasita, sed pri तो ne
eblas).
Se la
se-frazo temas pri
estonteco, la se-propozicio povas esti per futuro aŭ per subjunktivo
(se
subjunktivo uzatas signifas, ke la supozo rigardatas kiel malpli certa
aŭ
malpli neta) :
अगर वह
आयएगी तो उसे पुसतक दঁूगा।
Se ŝi venos,
mi donos la libron al ŝi.
अगर वह
आयए तो उसे पुसतक दঁूगा।
Se ŝi eble
venos, mi donos la libron al ŝi.
मौसम
अचछा न हो तो हम घर में ही रहें ? Se la vetero
ne bonus
ĉu ni ja restus en la domo ?
en la tiam-propozicio
povas uzati futuro, aû subjunktivo aû ia ordona modo (aû ordona modo aû
« ĝentila peta modo ») :
अगर वह नहा रहा हो
तो मैं उस ेबाद में फ़़ोन करঁू ?
Se
okazus, ke li li estos bananta, do ĉu mi eble telefonos pliposte ?
Ni
vidis, ke en tiaj frazoj तो
havas sencon de rezulto,
ankaŭ en
aliaj cirkonstancoj ĝi uzatas tiusence :
अचछा,
तो म ैंचलूঁगा ।
bone,
do mi ekiras.
तो आप यहा ঁिकतन ेिदन
रहेंगेें ? Nu,
kiom da tagoj vi restos ?
Kiam
तो troviĝas meze de frazo aŭ propozicio,
gi donas al
la antaŭaĵo(j) emfazon, emfazo, kiu estas kutime opozicia, kaj antaŭe
anoncas
kontrastigon de unu fakto al la alia. Ekzemple :
मैं
तो नहीं जानता , मेरा भाई जानता होगा । Ne scias mi,
sendube
scias mia frato.
नहीं
तो signifas « se
ne »,
ekzemple :
पतर
जलदी िलखो नही ं तो मैं ैंघबराऊঁगा । rapide vi
skribu
leteron, se ne mi maltrankviliĝos.
Aliaj
kutimaj uzoj ekzempligatas ĉi sube :
आप
अचछ ेतो हैं ?
vi bone
fartas, mi esperas ?
माঁस
तो कया, वह अंंडे भी नहीं
खाती ! viando? ne
parolu pri tio, ŝi ne manĝas eĉ ovojn !
Tie
oni vidas la emfazan rolon de कया
metita ne en sia normala
pozicio
(komence, kiel « ĉu ») sed frazfine.
Alia ekzemplo en rekantaĵo de
sufia
kanto:
आरे
लोगों तुम्हारा कया ?
hej homoj ! ĉu
via (subkomprenite: “afero”)
?! (subkomprenite: "ne ? Do fermu la klapon !")
R.
Platteau -
9/4/2004 – je la 3-a
matene
वाला
estas sufikso aldonita ĉefe
post
nomoj adverboj aŭ infinitive en oblikva formo por elfari diversajn
sencojn. Ĝi
deklinaciiĝas kiel a-vortoj.
Tiel
el nomoj, ĝi faras nomojn de « istoj » aŭ de
« uloj »,
ekzemple
िमठाई :
dolĉaĵo
िमठाईवाला :
dolĉaĵvendisto
पगड़ी :
turbano
पगड़ीवाला : iu, kiu
surhavas turbanon
el adverboj :
ऊपर : supre
ऊपरवाला :
superŝtupare,
supretaĝe
el
oblikviaj infinitivoj:
िहंदी बोलना : paroli la hinda
िहंदी बोलनेवाला :
hindiparolantulo
आना : veni
आनेवाला :
kiu venas, onta
el
oblikvaj infinitivoj ĝi ankaŭ esprimas sencon : « tuj faronta
la
aferon », ekzemple :
मैं बाहर
जानेवाला था : mi estis tuj forironta
(daŭrigota)
jes ja , vi diros,
oni ne
povas lerni la lingvon kun tiom malmulto! Sed ĝis kiam estos pli
da esperantistoj, kaj da, kiuj kuraĝos verki plenan
Hindî
gramatikon, nur restas al vi malfermi .... anglalingvan
hindilernolibron!