1. Balejo Temporel-a

  2. La unua, kiu la veron diras

  3. Tiu, kiu kantas

  4. La Kaktoj

  5. Kiel diri al li ?

  6. La pluvombrelo

  7. La Aŭverno

  8. Petro

  9. La Medalo

  10. Stratangul’

  11. Junajn Jarojn Miajn

  12. La Ravega Voj’

  13. Eta Billnjo

  14. Surtersidi

  15. Vladimir’ Iliĉ

  16. Mario bela

  17. Dekokjara li ĵus estis

  18. Céline

  19. Muzik’

  20. Ĉandernagar’

  21. Tiklemul’ kaj Grumblulin’

  22. Li saltegas

  23. La Flandrinoj

  24. La tukpinĉilo

  25. Vi kaj mi du kontraŭ la ter’tuta

  26. Mia Panjo

  27. Marieke

  28. La Vento

  29. Mi voli ami vin amo pragenta

  30. Kanzono en Bilbao

  31. Unuj ĉe aliaj
  32. La diamantovorulin’
  33. La griloj
  34. Full-contact (MC Solaar)
  35. Bonvolu vi Sinjor'
  36. Iam vi vidos (Muludĝi)
  37. Kiom bonas brakum'
  38. La Amdeklaro
  39. Junular' de l'Ter'
  40. (burleska kanzono kantita de « La Kvar Barbuloj »)


(Mi ekdeziris traduki tiun belan kanzonon de Guy Béart, sed mi poste timis ke mi ne povos. Tamen finfine jenas! Mi provis ne tro fuŝi ĝin kaj retrovi ankaŭ esperante ĝian specialan ritmon, kaj sonojn, kaj etoson; oni preskaŭ povus kanti kun la sama muziko. Poste mi verkis la du aliajn tradukojn.- aŭtuno 2001-)

(kaj ankoraŭ poste !)

 

Balejo Temporel-a

(Guy Béart)

 

ĉe Temporel se iutage vi denove dancos

Iam aŭ iam

Pensu al ĉiuj, kiuj siajn nomojn lasis

Apud la niaj.

 

El akvoborda renkonto

Nur restas literoj kvaropaj

Kaj du koroj elkavigitaj

Tranĉile en lign’ de l’tabloj lamaj.

 

ĉe Temporel se iutage vi denove dancos

Iam aŭ iam

Pensu al ĉiuj, kiuj siajn nomojn lasis

Apud la niaj.

 

Vi povos ĉe l’olda verŝtablo

Laŭ via bontrovo drinki

Tostante al niaj dudek jaroj,

Kiuj jam delonge sin forpafis.

 

ĉe Temporel se iutage vi denove dancos

Iam aŭ iam,

Pensu al ĉiuj fingroj, lasintaj miamasvinaĵojn

Apud la niaj.

 

En tiu fikonata balejo

Sufiĉos por ke vi re-sentos

Tion, kion ni amis,

Kaj ke vi ĝin ja rekonos.

 

ĉe Temporel se iutage vi denove dancos

Iam aŭ tiam,

Pripensu felicojn, kiuj tutsimple tie pasis

Same kiel nia.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

N° 1)


alia kanzono de Guy Béart

La unua, kiu la veron diras

>

La unua, kiu parolas, ĉiam foroferiĝas :

Unue oni lin buĉas,

Poste oni lin pravigas.

Oni tranĉas al li la langon, pridiras lin frenezulo

Poste ne plu problemas,

La dua libere parolas.

 

La unuan, kiu la veron diras :

Oni ekzekutas.

 

Asertas mi, ke grandan sumon oni al mi proponis,

Por ke mi intence malgajnu

En la bicikleta vetkuro.

Tio estas spektaklo kaj plaĉas al la multo,

Kaj en spektaklo

Ne estas miraklo.

 

La ciklisto la veron diris :

Oni lin ekzekutis.

 

En Ĉikago jurnalisto surstrate pafigita

De nun prisilentos

ĉion, kion li pensis.

kompatinda prezidento ! ĉiuj la atestantoj de via mortigo foriĝis,

Kune ili nun silentas,

La dektriopo mortis.

 

La atestanto la veron diris :

Oni lin ekzekutis.

 

La mondo ne per vino sed paroladoj ebriiĝu

Kaj la linion ĉiam obeu,

Laŭ la instrukcioj agu.

En Moskvo poeto en la Verkist-Unio

Fuŝas la bonan supon

Kiu satigas la rondon.

 

La poeto la veron diris :

Oni lin ekzekutis.

 

Tiom multe da homoj, kiuj iam diris « ne »

en morton malaperis oportune,

Liaj korpoj forfandiĝis,

Nek iliajn okulojn nek eĉ nomojn oni memoris,

Iliaj vortoj restas.

Kaj nun ili ĝustas.

 

Nekonatulo la veron diris:

Oni lin ekzekutis.

 

Juna viro longhara ascendis Golgoton.

La senkapa amaso

Estis en ĝojo.

Pravis Pilato, li ne mortigis ĉiujn,

Iel pli ĝustas,

Ke nur unu oni buĉas.

 

Tiu junulo la veron diris:

Oni lin ekzekutis.

 

 

 

 

 

 

N° 2)


 

Tiu, kiu kantas

(Michel Berger)

 

 

 

 

Tiu, kiu kantas,

Lia vivo,

Nia vivo,

Loĝas en li enfunde.

Tiu, kiu kantas,

Aliras ĉielon,

Kaj movigas eternan ordon.

 

Feliĉa, malfeliĉa kiel ni,

Li serĉas siajn celojn kiel ni,

Sed io lin supreportas ĝis super ĉio.

Tiu, kiu kantas.

 

Tiu, kiu kantas,

Vivon re-trovas,

krion re-trovas

De l’pra-infan’.

Tiu, kiu kantas,

Sentas sin pli granda

Sentas al si forton

Ene la fingroj.

 

Li al si serĉas motivojn kiel ni

Li al si staras demandojn kiel ni,

Sed io lin supreportas ĝis super ĉio.

 

Tiu, kiu kantas         ( repetenda sepfoje)

Tiu, kiu kantas,

Iĝas tiom forta,

ke en la mondoj

Nenio lin minacas.

Tiu, kiu kantas,

Foje liaj rigardoj

El feliĉo helas

En liaj okuloj.

 

Feliĉa, malfeliĉa kiel ni

Li serĉas siajn celojn kiel ni,

Sed io lin supreportas ĝis super ĉio.

Tiu, kiu kantas.        ( repetenda dekfoje!)

 

Tiu, kiu kantas

Tiom da amon

Tiom da amikojn

En la kapo

Tiu, kiu kantas,

Li entenas.

 

Tiu, kiu kantas

Tiom da amo

Tiom da amikoj

En la kapo

Tiu, kiu kantas,

Li entenas.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

N° 3)

La Kaktoj

(Jacques Dutronc)

1966

 

 

 

La tuta mondo estas kakto,

Neeblas sidiĝi,

En la viv’ ĉie estas kaktoj,

Tiu fakto min penetras             (1)

Aj, aj, aj, uj, aj, aj !

 

 

En iliaj koroj estas kaktoj,

En iliaj monujoj estas kaktoj,

Sub iliaj piedoj estas kaktoj,

En iliaj vestoj estas kaktoj.

Aj, aj, aj, uj, uj, uj, aj !

 

 

Por min defendi je iliaj kaktoj,

Miavice mi metis kaktojn.

En mia lito mi metis kaktojn

En mia kalsoneto mi metis kaktojn.

Aj, aj, aj, uj, aj, aj, aj!

 

 

En iliaj ridetoj estas kaktoj,

en iliaj ventroj estas kaktoj,

En iliaj « Saluton » estas kaktoj

En iliaj kaktoj estas kaktoj.

Aj, aj, aj, uj, aj.

 

 

La tuta mondo estas kakto,

Neeblas sidiĝi,

En la viv’ ĉie estas kaktoj.

Estas pinto de mia sciiĝo                (1)

Aj, aj, aj, uj, aj, aj !

 

Aj,aj !

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

(1)Variantes (kiun prefaras vi ?):

 

- Jen la dorna afero !

 

- pinta spirit’ tion malkovras

 

- Mi kiam en Kak’ tion eksciis

 

- Mia spirito tion penetris

 

- Tio jukas mian menson

 

-Tiun fakton mi penetris

 

 

(tre prava kanzono !)



Kiel diri al li ?

(France Gall)

 

 

 

Enmeze de la amaso

De dimanĉa posttagmez’

Enmeze de la amaso

Lin mi rekonas ja.

 

Enmeze de la amaso

Da homoj, kiuj ridetas

inter ĉiuj malamikoj miaj

Lin mi rekonas ja.

 

Kiel diri? diri al li ?

kiel komprenigi, per ridet’

Kiel diri? diri al li ?

 

Enmeze de la amaso

De l’dimanĉa posttagmez’

Mi nekvieta nervoziĝas

Lin mi rekonas ja

 

Enmeze de la amaso

De tiuj fremdaj je mia viv’

Ke li komprenu mi deziras

Ke li min konduku for

 

Kiel diri? diri al li ?

kiel komprenigi, per ridet’

Kiel diri? diri al li ?

 

Se li povas, min atendi, min lernigi

Min atingi, li venu je mi

Li venu je mi !

 

Enmeze de la amaso

De l’dimanĉa posttagmez’

Enmeze de la amaso

Ke li min kunportu for!

 

 

 

 

 

 

                                        (esperantigis R. Platteau 2001)







 

La pluvombrelo

(Georges Brassens)

 

 

 

Pluvegis sur la vojego,

ŝi iradis sen pluvombrel’,

Mi havis iun, konjekteble

Matena ŝtel’ el amiko.

Tiam ekkurante por ŝin helpi

Mi proponas al ŝi ŝirmon;

Akvon viŝante el l'vizaĝet’

tre dolĉe ŝi jesis al mi.

 

Pecet’ da pluvombrel’

Por pecet’ da Paradiz’;

ŝi ŝajnis kia anĝel’.

Pecet’ da pluvombrel’

Por pecet’ da Paradiz’;

Mi en tiu ŝanĝ’  ne perdis ja!

 

Dumvojaĝe, kiel dolĉe

Ni due aŭdis beletan kant’

Kiun la ĉielakv’ aŭdigis

Sur la tegment’ de l’pluvombrel’.

Deziris mi , ke ’stu Diluvi’

por vidi ĉiam fali la akv’

Kaj ŝin havi sub l’rifuĝej’

Kvardek tagojn, kvardek noktojn.

 

Pecet’ da pluvombrel’

Por pecet’ da Paradiz’;

ŝi ŝajnis kia anĝel’.

Pecet’ da pluvombrel’

Por pecet’ da Paradiz’;

Mi en tiu ŝanĝ’  ne perdis ja!

 

Sed stulte, eĉ dum fulmotondroj,

la vojoj iras ĝis lokoj ;

ŝia jam aperis baraĝe

ĉe l’horizont’ de mia frenez’ ;

Devis ŝi min ve ! forlasi

Al mi dirinte plej dankon ;

Kaj mi vidis ŝin, eteta,

gaje iri, min forgesonte.          (1)

 

Pecet’ da pluvombrel’

Por pecet’ da Paradiz’;

ŝi ŝajnis kia anĝel’.

Pecet’ da pluvombrel’

Por pecet’ da Paradiz’;

Mi en tiu ŝanĝ’  ne perdis ja!

 

 

 




 

(1)              ĉi tie la kapabloj de Esperanto liveris grandan helpon, vivu esperanto!










La  Auverno

(Georges Brassens)

 

 

 

 

Estas por vi tiu kanzon’,

Vi l’aŭverno, kiu se simple

Donis al mi kvar ŝtipetojn

Kiam en mia vivo frostis.

Vi, doninta al mi fajron, kiam

La uloj kaj la ulinoj,

Ĉiuj la « bonitencaj » homoj

Fermegis antaŭ mi siajn pordojn.

Ĝi estis nur

El-Ligno-fajr’,

Sed varmiĝis al mi la korp’.

Kaj en l’anim’ ĝi brulas plu,

Tiamaniere kiel ĝojo-fajr’.

 

Aŭverno, kiam vi mortos,

ke l’funebrist’ vin forprenos,

Konduku li vin trans la ĉiel’

Ĝis la Eterna Patr’.

 

Estas por vi tiu kanzon’,

Vi gastigantin’, kiu se simple

Donis al mi kvar pan-pecojn

Kiam en mia vivo malsatis.

Vi, malferminta pankeston, kiam

La uloj kaj la ulinoj,

Ĉiuj la « bonitencaj » homoj

Amuzuĝis pro vidi min fasti.

Ĝi estis nur

Iom da pan’,

Sed varmiĝis al mi la korp’.

Kaj en l’anim’ ĝi brulas plu,

Tiamaniere kiel festa manĝ’.

 

Gastigantin’, kiam vi mortos,

ke l’funebrist’ vin forprenos,

Konduku li vin trans la ĉiel’

Ĝis la Eterna Patr’.

 

Estas por vi tiu kanzon’,

Vi nekonato, kiu se simple

Malĝojiĝe ridetis al mi

Kiam min kaptis la ĝendarmoj.

Vi, ne aplaŭdinta, kiam

La uloj kaj la ulinoj,

Ĉiuj la « bonitencaj » homoj,

Ridis pro mia aresto.

Ĝi estis nur

iom da miel’,

Sed varmiĝis al mi la korp’.

Kaj en l’anim’ ĝi brulas plu,

Tiamaniere kiel granda sun’.

 

Nekonatul’, kiam vi mortos,

ke l’funebrist’ vin forprenos,

Konduku li vin trans la ĉiel’

Ĝis la Eterna Patr’.

 

 

 

 

 

 

 

esperantigis R. Platteau  23/11/2002







Petro

(Barbara)

1964

 

 

 

Pluvas,

Pluvas,

Sur la langvoraj ĝardenoj

Sur la rozoj noktaj,

Pluvas larmoj pluvaj,

Pluvas,

kaj plaŭdeton aŭdas mi

El la pleniĝanta basen’,

Dio! kiom da belet’

Fariĝas el pluvo,

 

Kiam Petro estos reheime,

Mi diru,

Ke l’tegment’ de l’remizo

likas,

El l’arbaret’ li revenu,

ĉar ekmalvarmiĝas

ĉi tie,

 

Ho, Petr’,

Mia petr’!

 

Sur la dormanta kampar’,

Silento, kaj ek: krio,

Nenio grava : noktobirdo,

Fuĝa,

Kia belo ĉe tiu duonlumo,

ĉiel, fajr’, kaj la malhel’

ŝtelsoviĝas senbrue,

al mi,

 

Pri fortranĉita fojno

Odoras la malseka grundo

Laŭ l’aleo alveturas aŭto,

estas li !

 

Ho, petr’,

Petro . . .

 

 

 

 

 

 

 

 


 La Medalo

(Renaud)

 

 

 

Alflugis kolombo

Sur ŝultra galono

De l’Marŝalo de Francujo.

Al l’statuo staranta

Ĝi estas lasanta

Ornamon el sia fekujo.

Murdistoj Marŝaloj!

Sur viaj brustoj grandiozaj

de viaj bustoj bronzaj

Nenio pli estas l’medaloj

Ol birdekskremento,

Feko.

 

Alpaŝis iu bubo

Al piedo de l’statuo

De l’Marŝalo de Francujo ;

tiu pro natura bezono

Utiliĝis kiel pisujo.

Li tute ne sciis,

Murdistoj Marŝaloj !

Ke estis tiaĵoj,

Sed bone li venĝis

Ĉiujn infanojn kaj panjojn,

Kiujn viaj militoj,

Fiaĉuloj, buĉis.

 

Kuŝiĝis vagulo,

Tranoktis tiu ulo

Ĉe l’Marŝalo de Francujo.

Sed vomis la drinkulo

Tutan vinon de sia vinujo

Per kolosa ŝpruco.

Murdistoj Marŝaloj!

laŭ viaj misfaroj,

Ne pli taŭga meriteco

Ol tiu omaĝa malpurego

Por de vi verŝita marego

Da sango.

 

Paro da amantoj

Interkisas sub okuloj

De l’marŝalo de Francio;

Inerta kaj senpotenca,

Li restos senatenta

En sia lanca streĉiĝo.

Murdistoj Marŝaloj!

Nenion al vi elvokas am’

Krom tutcerte la am’

Ve! pri la patrujo:

Ide’ pri kiu mi naŭziĝas,

Kaj ĝin ankaŭ mi surfekas.

 

 

 


 

 

 

 

 

                                                     (Renaud)

                                                                                                          tradukis Roland Platteau

                                                                                                                                             11 novembre 2001






Stratangul’

(Charles TRENET)

1954

tradukis Roland Platteau, 27/12/2001

 

 

 

 

 

Mi Memoras pri stratangul’

Nun malaperinta.

Tie ludis mi infana,

Mi memoras pri tia.

Tie staris palisaro

Porembuskada densejo.

L’fibuboj de mia kvartal’

Venis por batalo.

 

Anstataŭas ĝin trinkejo

Kun freŝaj tabloj plenaj je ĝoj’

Por amantoj estas florvendejo,

Kaj eĉ por funebroj

 

Mi revidas pri l’stratangul’

Nun malaperinta,

Mi revidas duran nokton,

Kiam malesperan la koron

Ploris mi atendanta

Por am’ dekkvinaĝanta,

Perditis la kara ul’

Ĉe tiu stratangul’.

 

Kaj post de tiam mi multe migris,

Tro ofte en fremdajn landojn.

Oni freŝajn mondojn konstruis, detruis

Tiuj oferas vidaĵojn :

 

Similas je l’stratangul’

Kaj antaŭ mia okul’

Aperas mia palisar’

Amikoj, glitadoj

Du-groŝ-kostaj konvaloj

Dekkvin, dudek aĝo

Tio, kio estis, sed ne plu

Tuta olda mia stratangul’

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 


Junajn Jarojn Miajn

(Charles TRENET)

1949 (tio estas jaro de mia naskiĝo)

tradukis Roland Platteau, 02/2002

 

 

 

 

Junajn Jarojn miajn

Kure tra la montar’,

Kure tra la padoj

Bird’- kaj flor-plenaj.

Kaj Pireneojn

Kantigas l’Hispana vent’,

Kantas la melodion,

Kiu luladis min,

Kantas memoraĵojn

De l’frua infaneco

Kantas ĉiujn tagojn belajn

Kaj pasintajn for,

Kaj, kiel paŝtist’

De l’montoj francaj

Kantas pri l’trista sopir’

Je mia bela land’

 

For de ĝi, de l’rojoj for,

For de l’petolaj fontoj

For de l’kante freŝaj akvoj,

Kaj de l’muĝaj kaskadoj for

Revas mi, tio estas mia kanzon’

Je l’feliĉaj traviv’ de l’unuaj sezonoj.

 

Junajn Jarojn miajn

Kure tra la montar’,

Kure tra la padoj

Bird’- kaj florplenaj.

Kaj Pireneojn

Kantigas l’Hispana vent’,

Kantas la melodion,

Kiu luladis min,

Kantas memoraĵojn

D l’frua infaneco

Kantas ĉiujn tagojn belajn

Kaj pasintajn for,

Kaj, kiel la paŝtist’

De l’montoj francaj

Kantas pri l’dolĉa ĉiel’

De mia bela land’.

 

 

 


La Ravega Voj’

(Charles TRENET)

1939

tradukis Roland Platteau, 02/2002

 

 

Ĉiel ĝojoplenas,

Nokto plenodoras,

Ha! Arom’ subtila

Ligne fajra arom’

Odor’ dolĉa de fum’

Odoro aprila

Oni antaŭsentas feston

Antaŭsentas printempon,

Kiu ŝutas super la kap’

Florojn en ĉiel’, kiel en kamp’

 

Unu stel’ diris,

Du steloj diris :

« Ekkonu la rev-landon ».

Lando de la am’, sub blua ĉiel’,

Kie Ĝojas,

Tagoj mallongas

En lando de am’,

Kaj noktoj, noktoj flugas.

Sed oni vivas

Tute senzorge.

Venu ĉi-nokte.

Ek! Misteron vi

Deziras : tio jenas !

Ek ! forgesu teron,

Kun ni vi venu, vidos vi.

Ĝojaj matenoj, kaj vastaj padoj

Kie migras ni vage.

Vintre, somere,

Naturo ĉie ,                                (hé bien, ça ne risque plus d’arriver de nos jours !!)

La ravega voj’…

 

Rivero amika

Estas por vi kant’ mia

Kaj vi aŭskultu birdetoj

Porkoj, bovoj, bovidoj

Kaj vi malicaj bestoj

hurlantaj en la arbaroj

Morgaŭ estas tag’ de la am’.

Kiu semas, amon rikoltas.

Amo estas plej bela poem’.

Ĉiam amante oni fortas.

 

Unu stel’ diris,

Du steloj diris :

« Kantu amon sub luna lum’ »

Kantu senmone,

Kantu Freneze.

Ĉie, ĉie

Juneco jenas,

Ĝis vi brakumas,

La suno estas mono,

Se vivon vivas ni

Tute senzorge.

Venu ĉi-nokte

Ek! Misteron vi

Deziras : tio jenas !

Ek ! forgesu teron,

Kun ni vi venu, vidos vi.

Ĝojaj matenoj, kaj vastaj padoj

Kie migras ni vage.

Vintre, somere,

Naturo ĉie ,

La ravega voj’…

Saluton ! vivo, tago, nokto, amo !

 


Eta Billnjo

(Alain Souchon)

tradukis Roland Platteau, 16/2/2002 (n° 14)

 

 

Eta Billnjo malsanas.

Ŝi promenadon bezonas

Kun iu, kiu amantus

Dum unu hor’.

Eta Billnjo, tempo urĝas.

Ŝi kareson bezonas,

Fingrojn afablajn, kaj dolĉajn

Subajn, malsubajn.

 

(Rekantaĵo :)

Kia ĉiu Bill estas vi :

Kiam via okul’ ŝutas,

Ne estas konfettoj     (1)

Ĉi pluv’.

 

Romanojn ŝi tro legis,

Korplum’ kaj gratvundo,

Pistoletoj el punto,

Ombrel-frapoj.

Ilin ŝi atendis, vere,

Ĝemetojn kaj rubandojn,

Tiaĵoj, kiuj estas ne

Nur en filmoj.                           (en la franca kiel tie ĉi la frazo estas dusenca !)

 

(Rekantaĵo )

 

Eta Billnjo paŭtaĉas

Diras: - mi ĉiam solas –

Sed ĉiu disigitas

De l’tuta mond’.

Kiom ajn ĝardenumas

Ŝi, en dudekdua etaĝ’,

Geranioj, begonioj

Al ŝi malprosperas

 

(Rekantaĵo, duope)

 

Estas gluaĉa malsan’,

Ege subfosas senam’.

En ĉi urboj kaj kampar’

Iĝas pli

 

(Rekantaĵo, duope)

 

 

(1)       el-itala vorto :  pecetoj  el papero, kiujn oni disJetas dum Karnavalaj festoj








 


Surtersidi

(Alain Souchon ; 1976)                                  

(per tiu kanzon’, ,li ekfaris sin fama. Tio estis la tempo post- 1968-a, hipi-a; tiom fora ; kiel ĝi neniam estus. Oni tiam kredis vivi komencon de epoko. Fakte estis fino de epoko.) Aŭ ĉu estas semoj por futuro ? ...

 

Vi certe vidos, ke iam laciĝa

Sidiĝos mi sur l’apudan trotuar-o-on

Vi ja vidos : tie estos ne nur mi

Sidantaj sur pavim’.

 

Nur « ĵinon » uzi kaj filmon rigardi :

Jen dudek-ok jam aĝas oni ;

Kaj en la kor’ nenion plu por senti.

Do kial ne kaŭri ?

 

Vi certe vidos, ke iam laciĝa

Sidiĝos mi sur l’apudan trotuar-o-on

Vi ja vidos : tie estos ne nur mi

Sidantaj sur pavim’.

 

De longe deforstiritaj estas ni,

Ke nek paroloj nek muzik’ ‘stas far ni ;

Sur stilzoj artaj sentiĝas l’kap’ turni.

Do kial ne kaŭriĝi ?

 

Vi certe vidos, ke iam laciĝa

Sidiĝos mi sur l’apudan trotuar-o-on

Vi ja vidos: tie estos ne nur mi

Sidantaj sur pavim’.

 

Pafklikon iĝas plirapidigilo,

Malamikoj ‘stas en retrospegulo,

Je cent ok-dek ne plu estas memoro.

Do kial ne kaŭri ?

 

Vi certe vidos, ke iam laciĝa

Sidiĝos mi sur l’apudan trotuar-o-on

Vi ja vidos: tie estos ne nur mi

Sidantaj sur pavim’.

 

Mi stardormas nokte en la metroo,

En mia telefon’ aŭdiĝas maro

En nigra televid’ ne estas suno.

Do kiel ne kaŭro ?

 

Vi certe vidos, ke iam laciĝa

Sidiĝos mi sur l’apudan trotuar-o-on

Vi ja vidos: tie estos ne nur mi

Sidantaj sur pavim’.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

tradukis Roland Platteau, 5/8/2002 (n° 14)

 

 

 

« On a fait 68 pour ne pas devenir ce que nous sommes devenus » (Wolinski)




Vladimir’ illicx



(Michel Sardou)

1983

 

 

 

 

 

 

Sur Bohemio bloVas siberia vent’.

Kontraŭ muelej’ virinoj koleras.

De l’bordoj ĉevolgaj ĝis delto de Njemen’

Finfluis la tempo, vane ĝi pasintas.

 

Ĉar en ĉiel por ni zorgas nenia Di’

Lenin’ restaru ci !

Freneziĝis ili !

 

Ci, Vladimir’ Iliĉ

Tutpravas cia rid’

Veturinta ci en fermita vagon’

Antaŭ la papa moŝt’, kiu, pola najbar’

Benas siajn anojn en fortika vetur’.

 

Ci, Vladimir’ Iliĉ

Ĉu almenaŭ tremas ci

Vidante tirkestojn de la burokratoj

Plenaj de l’surslipaj homoj arestitaj

Senditaj por morti enfore de Azi’.

 

Ci, Vladimir’ Iliĉ’,

Ĉe l’transmorta sun’ :

Kiom da groŝoj perlaboritaj ĝis tomb’

Kompare la koston por unu nura bomb’ !

Lenin’ restaru ci ! freneziĝis ili !

 

Kien iris la vojoj de esper’ ?

Kian nokton, trans kia nebular’ ?

Ŝanĝis nenio, damnitoj sur ter’

Ne ricevis eliron el l’Infer’.

 

Ci, kiu revadis

Pri homa egalec’,

Ĉu elreviĝas ja en cia eternec’

Antaŭ tiuj moŝtuloj en milita bril’,

Kaj « Popolan Domon » en privata kvartal’ ?

 

Ci, Vladimir’ Iliĉ

Se vi ‘stas la profet’,

Denove parolu al ni enmeze Moskvon,

Disvastiĝu l’novaĵon en la plenan mondon :

Amikoj de l’homa gent’ ! freneziĝis ili !

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

tradukis Roland Platteau, 12/8/2002 (n° 15)


Mario bela

(Michel Sardou)

 

 

 

 

 

Mari’ :

Iu malgrava virinet’

Nomanta min « koret’ ».

Pendis mia feliĉeg’

Ĉirkaŭ ŝia kol’.

Mario! Mi memoras ĉion

Sekiĝis mia plor’

Kvietiĝis mia kor’

Sur cia sin’.

 

Mario, bela,

Ci ‘stas en ĉiel’,

Mi ‘stas sube,

Ci ‘stas en ĉiel’

Mi ‘stas sube.

 

TutSola virin’ kaj infan’.

Neniu alparolis nin.

Neniam forgesos mi

Tiujn homojn kaj timon;

En tiu muta koridor’

Ĉiu viceca dom’

Fermis sur la fenestr’

La palpebron.

 

Mario, bela,

Ci ‘stas en ĉiel’,

Mi ‘stas sube,

Ci ‘stas en ĉiel’

Mi ‘stas sube.

 

Vivantan senvire

Lup-ekscitis viroj

Cin vidante.

Ci ‘stis sen posedant’

Kaj ili antaŭ neposedat’

Freneziĝis.

 

Mari’,

Iu sengrava virinet’

Al mi amon lernis,

Al mi por ĉiam donis

Propran econ.

 

Mario, bela,

Ci ‘stas en ĉiel’,

Mi ‘stas sube,

Ci ‘stas en ĉiel’

Mi ‘stas sube.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

tradukis Roland Platteau, 21/8/2002 (n° 16)


 

Dekokjara  li jxus estis

(Dalida)

1973

 

 

 

Dekokjara li ĵus estis,

Samkiel infano li belis,

Forta kiel vir’.

Kompreneble tiam someris

Antaŭ li miajn mi kalkulis

Noktojn da vintr’.

 

Mi ordigis miajn harojn

Mi nigrigis la okulojn

Pri tio lia rid’!

Kiam je mi li proksimis

Ion ajn mi oferuntis

Por logi lin

 

Dekokjara li ĵus estis,

Tio plej forte pravigis

Pri lia venk’.

Li neniun amvorton diris

Li amvortojn opiniis

Ke estas vant’.

 

Li diris : « cin mi deziras.

Viditan filmon mi memoras :

Juna Tritik’ »

Super kuŝej’ improviza

Malkovriĝis al mi rava

Bela ĉiel’.

 

Dekokjara li ĵus estis,

Tio preskaŭ lin havigis

Tro da memfid’

Kaj dum li ree vestiĝis

Mi malvenke returniĝis

Al mia solec’

 

Dezirus mi lin reteni

Tamen lasis mi lin iri

Sen ia gest’

Li diris „ nu, ne malbonis !“,

L’inferan naivon havis

Li de l’junec’

 

Mi ordigis miajn harojn

Mi nigrigis la okulojn

Pro kutimiĝ’

Nur mi estis forgesinta

Ke duoble mi dekokis.

 

 

 

tradukis Roland Platteau, 20/11/2002  (n° 17)



Céline

(Hugues Aufray)                              (tiu kortuŝa kanzono, kun sia fascina melodio, 

igis multaj Francojn nomi sian filinon « Céline »)

 

 

 

 

Diru, Selin’, multaj jaroj pasis,

Kial neniam ci pri edziniĝ’ pensis ?

El l’fratinoj, kiuj tie estis,

Nur ci plu estas senedza.

 

Ne, ne, ne, ne ruĝiĝu, nu, ne ruĝiĝu.

Ci ‘stas, ci ‘stas plu belokula.

Ne ruĝiĝu, nu, ne ruĝiĝu.

Ci povus igi viron ama.

 

Diru, Selin’, plejaĝa inter ni,

Kiu, anstataŭ panjo, patrinis al ni

Ĉu ci pasinte vivis por ni

Pensinte neniam al si ?

 

Ne, ne, ne, ne ruĝiĝu, nu, ne ruĝiĝu.

Ci ‘stas, ci ‘stas plu belokula.

Ne ruĝiĝu, nu, ne ruĝiĝu.

Ci povus igi viron ama.

 

Diru Selin’, kio nu okazis

Al tiu fianĉ’ kiu ne plu vidiĝis ?

Ĉu ĉar ci ne nin lasi volis

Ci lin lasis malaperi ?

 

Ne, ne, ne, ne ruĝiĝu, nu, ne ruĝiĝu.

Ci ‘stas, ci ‘stas plu belokula.

Ne ruĝiĝu, nu, ne ruĝiĝu.

Ci povus igi viron ama.

 

Cian vivon, Selin’, ci ne fuŝis

Ni ‘stas la infanoj kiujn ci ne naskis,

Delonge ja tion mi sciis,

Kaj forgesos mi neniam.

 

(parolata :)

Ne ekploru, nu, ne ekploru

Ci plu havas for-tempajn okulojn.

Ne ekploru, nu, ne ekploru.

Ni ĉiam restados apud ci,

Ni ĉiam restados apud ci.

 

 

 

 

 

esperantigis Roland Platteau, 28/1/2003



Muzik’

(France Gall)

 

 

 

Fuĝu ni en malhejmeca l’mond’

For de l’ŝovelmaŝinoj bru’

Konstruantaj, ĉu ?

Mutiĝu la melankoli’

Per la nia propra ritm’, kaj nia ĝu’.

 

Muzik’!

Ja ni ĉiuj de nun ekkantu,

Lasu nin ĉiu de ĝi kunporti,

Ĉiu al l’alian premiĝu,

Ĉiu la alian brakumu

Palpe apude.

 

Muzik’ !

Orkestroj ĉie nun ekludu,

Memoroj ĉe ĉiu ekrevu,

Ni lasu nian pensadon krozi,

Lasu ke nia korp’ miriĝu

Palpe apude.

 

Muzik’!

Ni ’stas tro feblaj por mortigi,

Ni ’stas tro solaj por malami,

Tro da sufer’ por da aldoni,

Tro da nenio por interŝiri

Unu alian.

 

Muzik’!

Demetu l’spadojn ĉe l’piedoj

Resendu armeojn al hejmoj

Ĵetu teren ŝildojn, prefere

Klaku fingroj kaj frapu l’piedoj.

Ek! Du, tri, kvar !

 

Muzik’

Milda, milda, milda, milda, milda muzik’

Hmm!

Milda, milda, milda, milda, milda muzik’

Hmm.......

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

esperantigis Roland Platteau, 6/3/2003 (n° 19)

 

 

 


Cxandernagar’

(Guy Béart ; 1957)                            

(Se aliaj politikaj hazardoj Francio anstataŭ Anglio povus esti konkerinta Hindion – se tiel tio ŝanĝintus la lingvan ekvilibron de l’mondo nun ! – El tiuj klopodoj Francio konservis ĝis 1951 kvin havenurbojn: la kontorurboj Hindaj, kies nomoj igis revi generaciojn da lernejanoj, kiel aliaj aĵoj ankaŭ povas…!)

 

 

Ŝi havis, ŝi havis

Ĉandernagar-on luksan,

Ŝi havis, ŝi havis

Ĉandernagar-on dikan,

Kaj por mi, nur por mi

Siajn kaŝmirojn montris

L’ĝardenojn, belkvartalojn.

Nome l’Ĉandernagar-on.

Nepre ne,

Tiakondiĉe

Forlasi l’kontor-urbojn hindajn

 

Ŝi havis, ŝi havis

Du Janaonojn ravajn

Ŝi havis, ŝi havis

Du janaonojn rondajn

Kaj nur mi, kaj nur mi

En l’ĝangalon aŭdacis

Valojn valetojn ŝiajn,

Yanaonajn montetojn.

Nepre ne,

Tiakondiĉe

Forlasi l’kontor-urbojn hindajn

 

Ŝi havis, ŝi havis

L’Karikal-on malbonan

Ŝi havis, ŝi havis

Karikal-on koleran

Sed nokte igis mi

Al ŝi nirvanon glate,

Jes malgraŭ, ja malgraŭ

Ŝia aĉa karikal’

Nepre ne,

Tiakondiĉe

Forlasi l’kontor-urbojn hindajn

 

Ŝi havis, ŝi havis

En Mahe’ rompiĝecon

Ŝi havis, ŝi havis

Sekreton en la Mahe’

Devis mi dum musono

Estingi Bengal-fajrojn

Min ŝiri, min ŝiri

El la ĝuiga Mahe’

Nepre ne,

Tiakondiĉe

Resti en l’kontor-urboj hindaj

 

Ŝi havis, ŝi havis

Leĝeran Pondiŝeri-on

Ŝi havis, ŝi havis

Pondiŝeri-on gasteman.

Kaj tujtuj, kaj tujtuj

Je alia turisto

Ŝi montris siajn urbojn,

Flaŭron kaj pejzaĝojn.

Nepre ne

Tiakondiĉe

Revidi l’kontor-urbojn hindajn

 

 

 

 

 

 

 

 

tradukis Roland Platteau, 7/4/2003  (n° 20)


 
Tiklemul’ kaj Grumblulin’

(Richard GOTAINER)                            

1977

 

 

 

 

 

 


Plenridet’ kaj okulumad’

Ludhumur’ kaj ĉiam ŝercem’ :

Li la tiklemulo !

 

Paŭtanta pro ĉia ajn kaŭz’

Kritikemeca la humur’ :

Ŝi la grumblulino !

 

Tiklemul’ kaj Grumblulin’ !

 

Li bonule promenadis

Aŭ svingbrake  aŭ man’ en poŝ’

Lia harpia karulin’

Sekvadis kun mallaŭda vip’.

 

Senripoze aŭdiĝis

Ŝia grumbl-argumentaĉad’

Li respondis per mokaĵoj

Li rebatis per ironi’.

 

Tiklemul’ incitetis

Kaj grumblis la grumblulin’

Grumblulin’ paŭtis, sed

Pri tio Tiklemul’ fajfis,

Tiklemul’ incitetis

Kaj grumblis la grumblulin’

Grumblulin’ paŭtis, sed

Pri tio Tiklemul’ furzis.

 

Laŭtempe li poetis,

Li babilis pri papili’;

Ts ! al ŝi estis kapdolor’.

Ts ! aŭskultu al l’televid’.

 

“ Mutu ja! ĉu vi frenezas ?

Infano vi estas ne plu !

Dum vi staras sidiĝu nu !

Piedviŝu, restu pura l’plank’! 

 

Tiklemul’ incitetis

Kaj grumblis la grumblulin’

Grumblulin’ paŭtis, sed

Pri tio Tiklemul’ fajfis,

Tiklemul’ incitetis

Kaj grumblis la grumblulin’

Grumblulin’ paŭtis, sed

Pri tio Tiklemul’ furzis.

 

Li fajfis „kristal-perloj“, dum

Pilolojn glutadis ŝi

« Vidu l’stelon ! », ekkriis li,

« Metu ŝalon » respondis ŝi.

 

Ŝi ne ŝvebis pli alte ol

Sia plejalta frizilo.

Dum li kuŝe sur sia dors’

Revis pri mil-unu noktoj.

 

Ĥĥĥĥ

Ĥgrrrrm !

 

Ŝi : la grumblulino !

 

Plenridet’ kaj okulumad’

Ludhumur’ kaj ĉiam ŝercem’ :

Li la tiklemulo !

 

Tiklemul’ incitetis

Kaj grumblis la grumblulin’

Grumblulin’ paŭtis, sed

Pri tio Tiklemul’ fajfis,

Tiklemul’ incitetis

Kaj grumblis la grumblulin’

Grumblulin’ paŭtis, sed

Pri tio Tiklemul’ furzis.

 

(refoje)

 


 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

alesperantigis !  Roland Platteau 27/4/2003


Li saltegas

(Gilbert BECAUD)                              

1957

 

 

 

Li saltegas, li saltegas,

Pierot’ dancanta

Li saltegas, li saltegas,

Impertinenta,

Kun sonoriletoj el kristal’

Orkostumo sia kaj cimbal’

Li saltegas, li saltegas.

Mi diras dum rigard’

Al l’saltegant’, al l’saltegant’

Al li sen singard’:

- Mi timas, ke iam vi saltos tiel,

Ke frapiĝos al vi la kap’

Ke frapiĝos al vi la kap’

Ke frapiĝos al vi la kap’ al ĉiel’

 

Ho ! ne, ne, diras li

Pensu do ! diras,

Ne zorgu ! diras,

Min retenas la

Delikata ĉen’

El la braketoj

Mia-bela-Kolombinaj !

Ho ! ne, ne, diras li

Pensu do ! diras,

Ne zorgu ! diras,

Kaj eĉ se tamen:

Mi ekflugos for!

 

Li saltegas, li saltegas,

Pierot’ dancante

Li saltegas, li saltegas,

Malverŝajne,

Kun sonoriletoj el kristal’

Orkostumo sia kaj cimbal’

Li saltegas, li saltegas.

Homoj dum rigard’

Al l’saltegant’, al l’saltegant’

Diras pri singard’:

- Vi lertartifikas tiomfoje

Ke frakasiĝos via kap’

Ke frakasiĝos via kap’

Ke frakasiĝos via kap’ foje

 

Ho ! ne, ne, diras li

Pensu do ! diras,

Ne zorgu ! diras,

Mi ĉe l’kor’ havas

Floron de balzamin’

Kiu bonŝancas

Diris la bela Kolombin’

Ho ! ne, ne, diras li

Pensu do ! diras,

Ne zorgu ! diras,

Kaj eĉ se tamen:

Mi rompiĝos for!

 

Li saltegas, li saltegas,

Pierot’ dancanta

Li saltegas, li saltegas,

Ekstravaganca,

Kun sia ridet’ el kristal’

Plenlumiĝu l’scen’!

Muziko kaj lum’!

Spektu lin fari:

Karnavalas!

 

 

 

 

 

 

 

 

 

alesperantigis  Roland Platteau 12/5/2003

 


La Flandrinoj

(Jacques Brel)                           

1960 ?

 

 

Flandrinoj dancadas tutsen vort’,

Tutsen vort’ akuratdimanĉe

Flandrinoj dancadas tutsen vort’,

Flandrinoj tio ne babilas.

Ili dancas ĉar dudekas la aĝ’

Kaj dudeke decas fianciĝi

Fianciĝi por ke venu edziĝ’

Edziniĝi por havi infanojn.

Ĝin diris iliaj gepatroj

L’kirkpedel’ kaj l’Episkopa moŝt’,

L’Ĉefpastr’ predikante en monaĥej’

Kaj pro tio, kaj pro tio, ili dancas ja!

Flandrinoj

Flandrinoj

Flandri, flandri, flandrinoj

 

Flandrinoj dancadas tutsen trem’

Tutsen trem’ akuratdimanĉe

Flandrinoj dancadas tutsen trem’

Flandrinoj tio ne tremetas.

Ili dancas ĉar tridekas la aĝ’

Kaj trideke decas al ĉiuj montri

Ke ĉio bonas, ke kreskas l’infanar’

Kaj lupolo kaj greno en la kamp’

Ili fierigas siajn gepatrojn

Pedelon, l’Episkopan Moŝton

L’ĉefpastron predikante en monaĥej’

Kaj pro tio, kaj pro tio, ili dancas ja!

Flandrinoj

Flandrinoj

Flandri, flandri, flandrinoj

 

Flandrinoj dancadas sen ridet’,

Sen ridet’ akuratdimanĉe

Flandrinoj dancadas sen ridet’,

Flandrinoj tio ne ridetas.

Ili dancas ĉar sepdekas la aĝ’

Kaj sepdeke decas al ĉiuj montri

Ke ĉio bonas, ke kreskas genepoj

Kaj lupolo kaj greno en la kamp’

Tutnigrevestitaj kiel la gepatroj.

La pedel kaj l’Episkopa Moŝt’

L’cefpastr’ balbutante en monaĥej’

Ja heredas ili! kaj pro tio dancas.

Flandrinoj

Flandrinoj

Flandri, flandri, flandrinoj

 

Flandrinoj dancadas sencede

Sencede akuratdimanĉe

Flandrinoj dancadas sencede

Flandrinoj tio ne cediĝas

Ili dancas ĉar centjaras la aĝ’

Kaj centjare decas al ĉiuj montri,

Ke ĉio bonas ke plu firmas pied’

Kaj lupolo kaj greno en la kamp’

Ili iras kie kuŝas gepatroj

Pedelo kaj eĉ l’Episkopa Moŝt’

L’ĉefpastr’ balbutante en monaĥej

Pro tio lastfojon ili dancas ja !

Flandrinoj

Flandrinoj

Flandri, flandri, flandrinoj

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

alesperantigis  Roland Platteau 21/6/2003

(n°23 – plus la N° 0 = 24 -)



La tukpincxilo



« La Kvar Barbuloj »

1949

Paroloj : Pierre DAC

Muziko : Ludwig van Beethoven, 5-a Simfonio (!)

 

L’tukpinĉilo, l’tukpinĉilo,

L’tukpinĉilo, l’tukpinĉilo,

L’tukpinĉilo, l’tukpi, l’tukpi, l’tukpi, l’tukpi,

L’tukpinĉilo, l’tukpinĉilo, l’tukpinĉilo,

L’tukpincilo, l’tukpi, l’tukpinĉilo,

L’tukpinĉilo inventatis en jar’ okcent okdek kaj sep,

Kvar kaj tri, far nomita Ĵeremi-Viktor’ Opdebek’, kvin kaj du,

Filo de si-aj gepatroj,

Onkla nevo, kaj onklina, kaj nepo de sia avo,

Li suĉis lakton kun fil’ de buteristo.

 

Bela rakont’, jene: Jam de l’fakanta infano vidis la preterpasantoj

La postpripensan spiriton. Li elpensis aparatojn

Por elgrajnigi la ribojn, muzelingojn por formikoj,

Kaj kvankam ankoraŭ malgranda li ‘stis ja superul’

Tiu farsul’ ‘stis stranga ul’, elstara ul’,

Nek el Lubek’ nek el Dunkerk’ estis pli brava ul’ ol

Ĵeremi-Viktor’ Opdebek’.

 

(parolata : )  - « Andante con moto : »

 

En l’herbej ĉe la  patra hejm’,

Blanka tolaĵ’ flirtanta en l’aer-o-o,

Kvazaŭ diris per venta voĉ’ “tukpinĉilo” “tukpinĉilo”,

Bezonas tolaĵo tro malpeza

Pinĉilon kiu ĝin pinĉu, kiu pinĉu, kiu pinĉu, ĝin pinĉu.

Kaj ripetas en mens’ la peton primankan

“ĝin pinĉi”, “ĝin pinĉi”, kaj iam, li ja trovintis.

 

Vi prenu du lignopecetojn,

Ilin kunligu kruce,

Per  uz’ de dratopeceto

Faru risorton traorte,

Ekkaptu vi la ilon per la dika- kaj montro-fingroj,

Kuntiru vi, premante, ĝin, ke ĝi ja u ĉapela,

Fine vi proksimi-gu ĝin, al tolaĵ’ sekigenda kaj malkaptu !

 

Tiel estis, je Ĵeremi-Viktor’ Opdebek’, Opdebek’

El mensfulmo li provizis per donaco

Lavistinojn, ŝaŭm-reĝinojn, en tuttero

Je pinĉilo, kiu donos liberecon al homaro

Tukpinĉil’! tukpinĉil’! dank’al vi ekde nun

Niaj ĉemiz’ kaj ŝtrumpetoj al vent’ diros spit’

Kaj kalsonoj en estonto ĉeestos plu.

 

Kaj povas blovi venteg’, furiozegi fulmotondr’

Ni dank’ al l’tukpinĉilo, ni ‘stas protektitaj, pretprovizitaj,

Ni ĉiam povos iom esperi.

Kuniĝu ni, kune per nia kant’ ! ni honoru per laŭd 

Al nia bonfarant’ : Ĵeremi’ Viktor’ Opdebek’, bek’

Bek’, bek’, bek’, bek’, bek’, bek’, bek’, bek’,

Bek’, bek’, bek’, bek’, bek’, bek’, bek’, bek’.

 

Esperantigis Roland PLATTEAU 12/7-23/10/2003




Vi kaj mi du kontraux la ter' tuta

(Claude François)

1975

 

 

 

Mi blondas,vi blondas, vi

Havas okulojn kiel mi

Vi ‘stas la sukceso kiun mi ne esperis

Ni du : ‘stas vira afer’

Ne diru al panjo, ne ŝi

Kapablas kompreni

Mian sorĉon sur ter’ :

 

Vi kaj mi du

Kontraŭ la ter’ tuta, vi ĉiam miaflanke

komprenas miajn tristojn, ombro de mia kor’

malĝoj’ de mia malĝoj’.

Ja vi kaj mi du, kontraŭ la ter’ tuta.

Kaj viaj armeoj da ludosoldatoj,

Vidinta vin venki, mi nenion plu timas.

 

Ne ĉiam mi bone amis vin

Ne ĉiam ni interkomprenis

Sed vi fariĝas vir’ kaj mia amiko.

Kiam iam foriros vi

Kiel la dudekjaruloj

Se iam ploras vi

La tempon memoru,

 

Kiam vi kaj mi du kontraŭ la ter’ tuta

Mi ĉiam viaflanke, komprenis viajn tristojn,

‘Stis ombro de via kor ’malĝoj’ de via malĝoj’.

Jes vi kaj mi du, kontraŭ la ter’ tuta.

Kaj viaj armeoj da ludosoldatoj,

Ni venkis konstante kaj nenion timis.

 

Vi kaj mi duKontraŭ la ter’ tuta,

Vi ĉiam miaflanke komprenas miajn tristojn,

Ombro de mia kor’ malĝoj’ de mia malĝoj’.

Jes vi kaj mi du, kontraŭ la ter’ tuta.

Kaj viaj armeoj da ludosoldatoj.

 

 

 

 

 

 

 

Esperantigis Roland PLATTEAU 8-12/10/2003

 

 

 

 


Mia Panjo

(Mick Micheyl)

1950

 

 

 

 

Ja malgrandas ni, tiom grandas mond’

Kiel estus viv’ sen panjo nia?

Per unu vort’ nur refidigas ŝi

Kaj forgesigas infanĉagrenojn

 

Panjo mia estas panjo ja

Kiel panjoj ĉiaj

Sed jen ŝi estas mia.

Kaj al mi kiu povas nur

Estigi ĝojon ? nu vidu estas mia.

Rigardo al ni sufiĉas

Ke nia pens’ diveniĝas

Nu mi kaptas ŝin per la kol’

Kaj ŝin plenkovras per kisoj.

Panjo mia estas panjo ja

Kiel panjoj ĉiaj,

Sed jen ŝi estas mi-i-a.

 

Kiam mia kor’ spertis aflikton

Mi ŝovis manon en ŝian manon

Per sorĉa povo afliktoj flugis

Kvankam mi grandas, memoras la kor’.

 

Panjo mia estas panjo ja

Kiel panjoj ĉiaj

Sed jen ŝi estas mia.

Kaj al mi kiu povas nur

Estigi ĝojon ? nu vidu estas mia.

Rigardo al ni sufiĉas

Ke nia pens’ diveniĝas

Nu mi kaptas ŝin per la kol’

Kaj ŝin plenkovras per kisoj.

Panjo mia estas panjo ja

Kiel panjoj ĉiaj,

Sed jen ŝi estas mi-i-a.

 

 

 

 

 

 

 

Esperantigis Roland PLATTEAU 23-24/10/2003


Marieke

(Jacques Brel) 1961

pri tiu kanzono estas problemo : ĝi estas dulingva kanzono : flandra kaj franca. Unue se oni ĉion tradukus alesperante, ne plu estus dulingva kanzono. Cetere ĝi estis direktita al franclingva publiko, kiun do ne komprenis la flandajn vortojn, nur la misteraj emociigaj karesoj de ties sonoj. Do devas sperti same la E-a publiko ! tial mi esperantigis nur la francajn vortojn, lasante la flandraj, tiel, kiel gi estas en la originalo.

 

 

Aj Marieke Marieke mi amis vin

Inter turoj de brug’ al Gent’

Aj Marieke Marieke jam for la temp’

Inter turoj de brug’ al Gent’

 

Zonder liefde warme liefde

Waait de wind de stomme wind

Zonder liefde warme liefde

Weent de zee de grijze zee

Zonder liefde warme liefde

Lijdt het licht het donk’re licht

En schuurt het zand over mijn land

Mijn platte land mijn Vlaanderland.

 

Aj Marieke Marieke, flandra ĉiel’

laŭ turkolor’ de Brug’ aŭ Gent’

Aj Marieke Marieke, flandra ĉiel’

Kun mi ploras de Brug’ ĝis Gent’.

 

Zonder liefde warme liefde

Waait de wind ĉio ĉesis

Zonder liefde warme liefde

Weent de zee jam fine for

Zonder liefde warme liefde

Lijdt het licht nepre vanas

En schuurt het zand over mijn land

Mijn platte land mijn Vlaanderland.

 

Aj Marieke Marieke, flandra ĉiel’

Ĉu tro pezis de Brug’ al Gent’

Aj Marieke Marieke sur via junec’

Kiun mi amis de Brug’ ĝis Gent’.

 

Zonder liefde warme liefde

Lacht de duivel de zwarte duivel

Zonder liefde warme liefde

Brandt mijn hart mijne oude hart

Zonder liefde warme liefde

Sterft de zomer de droeve zomer

En schuurt het zand over min land

Mijn platte land mijn Vlaanderland.

 

Aj Marieke Marieke revenu l’temp’

Ja revenu de Brug’ al Gent’

Aj Marieke Marieke revenu l’temp’

De via am’ de Brug’ ĝis Gent’

 

Aj Marieke Marieke, kiam vesperas

Inter turoj de Brug’ kaj Gent’

Aj Marieke, Marieke, la lagetoj

Min brakumas de Brug’ al Gent’

De Brug’ al Gent’, de Brug’ al Gent’

 

 

 

 

Esperantigis,  Roland PLATTEAU 5/11/2003

 

 

 

 

 

 

 

(al Albert Platteau 1907-1984)


La Vento

(Georges BRASSENS)

 

 

 

 

 

Se en Pariz’

Vidas vi l’vent’

La ŝtela vent’

Viroj tenu la ĉapelon !

Se en Pariz’

Vidas vi l’vent’

Malcasta vent’

Inoj tenu la subjupon

 

La furzuloj kaj la virtuloj

Pri l’furioza vent’ klaĉas

Ke al tegment’ ĝi difektas , l’robojn kuspas

De l’furzuloj kaj de virtuloj.

ja, certe mi asertas:

L’Vent’ pri tio prave fajfas kiel fi-furzoj

 

Se en Pariz’

Vidas vi l’vent’

La ŝtela vent’

Viroj tenu la ĉapelon !

Se en Pariz’

Vidas vi l’vent’

Malĉasta vent’

Inoj tenu la subjupon

 

Prave se oni konjektas

Nur pri la videblaĵoj

L’vent al ĉiuj malutili kun ĝu’ ŝajnas

Sed eksperiment’ pruvas

Ke pli bone li elektas

Porpetolaĵajn viktimojn inter grumbluloj.

 

Se en Pariz’

Vidas vi l’vent’

La ŝtela vent’

Viroj tenu la ĉapelon !

Se en Pariz’

Vidas vi l’vent’

Malĉasta vent’

Inoj tenu la subjupon

 

 

 

esperantigis R. Platteau 7/2/2004


Mi voli ami vin amo pragenta

(Richard Gotainer)

1980

 

 

 

vi esti ĉarma multe

Mi esti frenezi pri petolo vi

Vi igi mi freneza pro vi

Ĉar vi esti bela senlime.

 

Mi grifeli vian nomon ĉie

Mi skribi arbojn kun tranĉilo

Vi fari el mi Zulu

Mi voli ami vin amo pragenta.

 

Mi havi okuloj kiel strigo

Kiam mi vidas movi vi bela sinjorin’

Mi iĝi stulta tute

Mia koro muziki kiel tamtamo

 

Vi viumi mi sur kolo

Mi doni al vi floroj sub la taksuso

 

Vi iri vidi la lup’

Mi voli ami vin amo pragenta.

 

Mi edziĝi vi kanibale

Vi manĝi mi kaj mi vori vi.

Vi esti ĉarma sandviĉo

Vi suĉi mian sinjoro

 

Frand! mjam mjam!

 

Mi ruligi vi en la defluejo

Mi flustri sekretoj al komisaroj

Ni ricevi plensiteloj da akvo

Ni kuri nudaj en naturo

 

Konko kaj kugleto

Mi ŝteli ŝipo por vi venta

Mi doni ĉio por vi

Mia papu ami al vi

Mia papu ami vi amo pragenta.

 

 

 

 


 

 

 

 

 

 

 

Esperantigis Roland Platteau 10/4/2004







Unuj cxe aliaj



Interprčte : Véronique SANSON

Paroles : Michel BERGER

(1988)

 

 

Ni dormas unuj ĉe aliaj,

Ni vivas unuj kun aliaj,

Estas kares’, kaj Kaĵolad’,

Interkompren’, kaj konsolad’,

Sed elkonsciiĝas,

Evidentiĝas,

Ke ĉiuj ĉiam ‘stas solaj.

 

Ni dancas unuj ĉe aliaj,

Ni strebas unuj al aliaj

Estas malam’, kor-krevigad’

Interdetru’, kaj dezirad’

Sed elkonsciiĝas

Evidentiĝas

Ke ĉiuj ĉiam ‘stas solaj

 

Ni dormas unuj ĉe aliaj,

Ni vivas unuj kun aliaj,

Estas kares’, kaj dorlotad’,

Interkompren’, kaj konsolad’,

Sed elkonsciiĝas,

Evidentiĝas,

Ke ĉiuj ĉiam ‘stas solaj

 

Sed elkonsciiĝas,

Evidentiĝas,

Ke ĉiuj ĉiam ‘stas solaj

Ĉiuj ĉiam solaj

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

esperantigis Roland Platteau - 19 julio 2004









La diamantovorulin’

 

Interprčte : Zizi JEANMAIRE

Paroles : Raymond QUENEAU

(1950)

 

 

Mi, l’d’jamantovorulin’

Diamantoj min nutras

Je l’sano ili bonas

Sub dent’ la grinc’ min ravas!

Tuj se bril’, mi frenezas

Ne moment’ da hezito !

Mi tuj sturmas al l’predo

Mi, l’d’jamantovorulin’

 

Ĉi eleganta dukin’

En la mondum’ plej fama

Kuzino de princin’

Kaj la kuzo ‘stas reĝa

Ŝin donis reĝ’ el Hinduj’

Diamantojn dikajn plej

Ŝi havas da ili

Plenfingre

Sen uze ! lasas ŝi.

 

Nu ja mi !

‘Stas d’jamantovorulin’

Mi volas da po kuler’

Ilin maĉas sen teler’

Sub dent’ la grinc’ min ravas

Tuj se bril’, mi frenezas !

Ne moment’ da hezito

Mi tuj sturmas al l’predo

Mi, l’jamantovorulin’

 

La plej forta sportulin’

Kiu konkurson gajnis

La Bicikl-ĉampionin’

Kiu vetkurse venkis

Se ili al mi fidus

Trioble pli efikus:

- Ĉokoladon forigi.

En maten’ glutu tri karatojn

Tuj post vek’

 

Mi, l’d’jamantovorulin’

Ĉi vitamin’ al mi nepras!

Sen ili mi kadukas

Sub dent’ la grinc’ min ravas

Por ke sanon havu mi

Ne moment’ da hezito

L’karatojn ekstermas mi

‘Stas d’jamantovorulin’

 

 

 

 

 

 

 

Tradukis Roland Platteau 5–8/8/2004

 

 

 

 


Kanzono en Bilbao 

 

  (1958) franca versio far Boris Vian kantita de Catherine Sauvage

 

Bill-balej’ en Bilbao, Bilbao, Bilbao .

‘Stis l’plej bela balej’ en Eŭropo.

Sidis abunde bru’ kaj rev’

Bru’ kaj rev’, bru’ kaj rev’,

Kaj el la viv’ en ĝi l’pleja bono

Ekde vi eniris en la loko.

Scias mi ne, ĉu tj’a’afer’ plaĉus al vi.

Ridis ni freneze drinkantaj ni.

Ne’en kapo sed sur planko kreskis herbo.

Tra l’tegment’ lunradioj radiis

Kaj estis la muzik’, ĉar nu ja do, la muzik’, afrankite, sian monon oni ne bedaŭris !

Nu, Ĝoŭ, reludu l’muzikon tiutempan !

 

Ho lun’ de Bilbao, La am’ tiom bele.

Ho lun’ de Bilbao, pipon fumas ĉiele.

Ho lun’ de Bilbao, lunjo amikule

Ho lun’ de Bilbao, restas mi fidele.

Scias mi ne, ĉu tj’a afer’ plaĉus al vi. Sed

‘Stis l’bona plej

‘Stis l’bona plej

‘Stis l’bona plej

En tuta l’mond’

 

En Bill-balej’ en Bilbao, Bilbao, Bilbao,

Beltage finmaje mil naŭcent ok,

Kvar uloj sin ŝovis kun mono

Per maso, kun mono

Rakonti k’jon tjuj faris mi ne povus

Sed se vi t’je t’jun tagon envenus

Scias mi ne, ĉu tj’a’afer’ plaĉus al vi.

Ridis ni freneze drinkantaj ni.

Ne’en kapo sed sur planko kreskis herbo.

Tra l’tegment’ lunradioj radiis

L’Sanfrancisk-aj kvaropuloj

Pafis per browning -oj

Laŭplace plej

Kaj dume ĉio, la muzik’ ! pluludis:

 

Ho lun’ de Bilbao, La am’ tiom bele.

Ho lun’ de Bilbao, pipon fumas ĉiele.

Ho lun de Bilbao, lunjo amikule

Ho lun’ de Bilbao, restas mi fidele.

Scias mi ne, ĉu tj’a afer’ plaĉus al vi. Sed

‘Stis l’bona plej

‘Stis l’bona plej

‘Stis l’bona plej

En tuta l’mond’

 

Bill-balej’ en Bilbao, Bilbao, Bilbao .

Hodiaŭ ĉio brilas ĉio decas,

Potplantoj kaj vitroj ordinaras -dinaras,

Tiel kiel ĉie en la urbo.

Sed se vi t’je t’jun tagon envenus

Eble plaĉus al vi, mi ne scius.

Min tj’o afliktas, N’eblas plu l’rido

Ne sur planko sed en kapo kreskas herbo.

La luno : nu ĝi sin forpafis

Kaj nu la muzik, ha do la muzik’ ! sen franĝoj : vere oni hontas pro l’furza mon’. Jes s’njorin’ !

Nu, Ĝoŭ, fojon pli ludu l’malnovan kanzonon d’tjam for

 

Ho lun’ de Bilbao

Aĥ! k’jel estis sekvo ?

Pipon fumas ĉiele.

Ne! Mi eĉ ne memoras paroloj

Aĥ tamen la am’ ĉeestis.

Sed, ne ! Tro longas for

Ho lun’ de Bilbao

Forgesis mi l’belon.

Scias mi ne, ĉu tj’a afer’ plaĉus al vi. Sed

‘Stis l’bona plej, ‘Stis l’bona plej,‘Stis l’bona plej

En tuta l’mond’

 

 

Esperantigis Roland PLATTEAU 9-10/aprilo/2004



La griloj

(Pierre VASSILIU)

1989



Kiu voĉas: « kro-kro » ? Ja la krokro !

Per kiu ‘stas « mjao! » ? Per la kato.

Per kiu ‘stas vundoj ? Per provosoj.

Pro kio ‘stas larmoj ? Pro la cepoj.

Kiu ‘stas fakisto ? La faskisto!

Kiu drinkas per gluto ? L’sendungulo.

Kiu ‘stas trompa tro? La patrino.

Sed kiu faras « kri...-kri » ? ja l’gri-gri, ja la grilo.


(rekantaĵo:)

Ha ja ne! Jen ne !

Ne la grilo, ne.

Ne la grilo, ne.

Ha jen ne! Ja ne !

Tiuj, kiuj kri-kri-

tikas ĝis amase,

Estas la fra-fra, estas la francoj !



Kiu diras « aj ! aj ! » ? ‘Stas la kobaj’

Kiu nun iris for ? Ve la labor’

Kiu faras « henof !  » ? La granda Zam’.

Kiu diras « mi, mi ! »? ‘stas la in-sekt’.

Kio faras « bam-bam » ? Nu, la tamtam’

Kie vivas Pa Kin? ‘stas en Pekin’

Kiel venas ĝojo? Pro in-formo.

Sed kiu faras « kri...-kri » ja l’gri-gri, ja la griloj.


(al rekantaĵo)


Kiu faras „ko-ko“ ? L’kokosujo.

Kiu voĉas „du-du“? La dudujo!

Kial venas al patr’ frenezkapo ?

Estas la sun’ kaj la brando.

Kio l’plej bonmoro ? La amoro

L’superbazar’, l’Mak-do, lasu preter,

Kie vivu l’afer’ ? Nur ni inter.

Se ne ni ‘stos vorituloj

Kiel voratas la griloj


(al rekantaĵo)


Uloj kun la vin’ kaj la terpomo, veraj

Ja ‘stas la fra-fra, ja ‘stas la francaj.




esperantigis Roland Platteau 9-26/12/2004



Full-contact

(MC Solaar)

1997

 

(hipopa-muziko)

 

Estus mi Kajzer Soze mi aŭdace

Parolintus proze, ke naskigu rose

Ektagiĝo rava, putinejo roza

Kaj Sinjor’ Klaŭd’ sobre konvendoze

Mensojn bakus por pli da pur’

De l’ŝtonaĝo al plia aventur’

Ŝatis mi militfilm-ojn fascinita
De l’realo, estis mi plej vakcinita

Tial Dio mia estos gvidil’

Tio plibonas ol pafmortigil’

Zigzag’ de l’riĉul’, plia ‘stas mizerul’

Hieraŭ vespere mi revis pri Kajzer Soze.

 

Kial ‘stas kiel luktosporto?

Oni ludas je full-contact sen protekto.

Kial ‘stas kiel luktosporto?

 

Kutima suspektul’. Usual suspect.

Pupludisto fare de l’pup’ deforstirita

Al Pariz’ Dipatrin’. Obstaklon

Mi pafas, aŭ min forpafas

Frazadon direktis al pozitiveco

Gvidita de l’kreinto kaj de l’kreiveco.

May Day, ame de l’bon’ ne deflanku,

Min helpu, ke mi ne lace malvenku.

Mi revis pri mond’ kie l’cash ne reĝu

Mondo Dagobert’ kontraŭ mond’ maldagoberta.

Sciu do: viv’ belas kaj tio pleneblive

Foje reale, ofte malefektive

Ĉesu ĉi rev’ esti miraklive.

Pacon al la nun senvive !

 

(rekantaĵo)

Kial …

 

Se mi mortos ne ploru, mi en la ĉiel sidas

Kune kun infanoj kiujn oni mortigas

Mi planis vivon al ĝardeno Eden’

Laŭmetode kiel por l’shoot-again

Vivo estas flipper, eskap’ de l’bumpers

Fin-tilt-on timas mi, kiel ekspert’

Mo Co Solar’ ‘stas mia jingle

Paroli realaĵojn eĉ se ne estiĝas single

Dio, pretigu min ĵakuzion,

Mi postulas sexy ladies, for la fusilojn !

Al miaj amatoj nur diras :

Se mi mortos ne ploru, mi en la ĉiel sidas

 

(rekantaĵo)

Kial …

 

 

 

 

klarigoj :

Keyser Soze : estas rolulo en la filmo Usual Suspects

Full-contatc : estas akra speco de batalsporto

May day: estis la praformo de SOS (helpu al mi!)

Cash : angle por realbileta mono

Dagoberto: franca reĝo, kiu laŭ infana kanto surmetas sian pantalonon mise maldirekta.

Flipper : estas trinkeja ludmaŝino

Ĵakuzzi : estas bobeliga banujo

Jingle prononcu “ĝingel”, single prononcu “singel”

 

 

esperantigis Roland Platteau 11/8/2005


Bonvolu vi Sinjor’

(Savatore Adamo)                                   (italdevena belga kantisto)

1964


(muziko: ario de Tango)



Fraŭlinoj kiom belas vi!

Sed hodiaŭ ‘stas bal de l’deculoj

For al pensoj de sentaŭguloj

Ne rajtas al geiĝ’  pensi ni.

Al patr’ nepre petu permeson

Flegas ĝentilan sintenon ni

Sed frandemulojn malfidas li

Zorge li metas decrimenon


Bonvolu vi Sinjor’

Al mi prunti la filin’-on

Sed malgraŭ la rid’-o

Mi ja sentas pri malfid’-o.

Bonvolu vi Sinjor’ ?

Ni promesas esti brav’-aj

Kiom estis vi samaĝ’-aj

Kiam tuj geedziĝont’-aj


Spit’ metron inter ni disigas

Ŝvebas ni sur violin-geum’

Konfesite ni kaŝe ridas

Vide ilin gvati tra nazum’


Bonvolu vi Sinjor’

Al mi prunti la filin’-on

Sed malgraŭ la rid’-o

Mi ja sentas pri malfid’-o.

Bonvolu vi Sinjor’ ?

Ni promesas esti brav’-aj

Kiom estis vi samaĝ’-aj

Kiam tuj geedziĝont’-aj


Kioma am’ manojn presigas !

Kioma fervor en kor’ al vi !

Gepatra rigard’ detenigas,

Sed en tenero nin banas ni


Bonvolu vi Sinjor’
(ktp)

(2 foje)




esperantigis Roland Platteau 28/11/2004-16/12/2005




Iam vi vidos
(
Vortoj kaj kantinto : Mouloudji)

1954


Jen esperantigita unu el la plej belaj kanzonoj de Muluĝi (Parizo 1922-1994). Kiun li rave kantis per sia tiom propra, aparta, neanstataŭigebla voĉo.

(multe mi aŭdis lin sur radio, kaj spektis poste, jam maljunan, en Compičgne en 1986 en poezi-festivalo)



Iam vi vidos

Ni renkontiĝos,

Ni, kie ? ne gravas,

Gviditaj de hazard’


Ni nin alrigardos

Ni nin alridetos

Kaj manon en mano

En stratoj ni iros.


Temp’ ti-om forflugas

Vesper’ dolĉe kaŝos

Korojn niajn feliĉ-

On gar-dante ŝtelajn.


Kaj jen ni alvenos

Sur ia placa griz’

Mildos pavimeroj

Je nia mensa griz’


Kaj plena estos bal’

Da malriĉ’ kaj banal’

Sub ĉiel’ nebula

Kaj melankolia.


Blindul’ tie gurdos

Arion malnovan 

Ĝi al ni estos la

Plej bela la plej rava.


Jen vin mi invitos

Talion brakumos

Kviete ni dancos

For de la urbuloj


Ni pridancos  amon,

Al okul’ okulon.

Al fino de la mond’

Al la nokta profund’


Iam vi vidos

Ni renkontiĝos,

Ni, kie ? ne gravas,

Gviditaj de hazard’


Ni nin alrigardos

Ni nin alridetos

Kaj manon en mano

En stratoj ni iros.





esperantigis R. Platteau - la 5-an de aprilo 2007


Kiom bonas brakum’

(Guy Béart)

1957



(rekantaĵo:)

Kiom bon’-

As brakum’

De iu de mala sekso,

Kiom bon’

As brakum’

ĉi !

Kiom bon’-

As brakum’

De iu kies seks’ al ni mankas,

Kiom bon’

As brakum’

ĉi !


Estas vere Krista:

Kunhomon amas kunhomin’

Estas gramatika:

ina genr’ akordiĝas kun malin’


(al rekantaĵo)


Kelkaj tamen ludas

Asojn de sama koloro

Sed al mi pli plaĉas .

Fant’ sur dam’ kaj pikoj sur la karoo.


(al rekantaĵo)


La kaboj kaj golfoj

Ĉio fine kunŝoviĝas

Rocinant’ sub Kiĥotoj.

Eĉ kolomboj kaj nizoj kunvojiĝas.


(al rekantaĵo)

+

Kiom bon’-

As brakum’

De iu de mala sekso,

Kiom bon’

As brakum’

ĉi !

 




esperantigis Roland Platteau 31/10/2007


Mia Deklaro

(France GALL)
verkis kaj muzikis Michel Berger 1974

http://www.youtube.com/watch?v=7LdjN8HOB84



Kiam mi solas kaj povas revi
Mi revas min en brakoj de vi,

Mi revas, ke flustre faras mi

La amdeklaron, mia deklaron.


Kiam mi solas, kaj povas fantazii

Vin tie ĉi tutapudal mi

Povas flustre elpensi de mi

La amdeklaron, mia deklaron.


Nur du-tri vortoj amaj

Vin parolos pri ni

Du-tri vortoj ĉiutagaj

Ne pli


Neniam tion mi al vi diros

Tiom mi volus sed ne aŭdacos

Bonas pli en mian kanton

La amdeklaro, mia deklaro.


La amdeklaro, mia deklaro.

Nur du-tri vortoj amaj

Vin parolos pri ni

Du-tri vortoj ĉiutagaj

Ne pli


Kiam mi solas kaj povas revi
Mi revas min en brakoj de vi,

Mi revas, ke flustre faras mi

La amdeklaron, mia deklaron.


Mi volas memorojn kune kun vi

Bildojn kune kun vi

Kaj vojaĝojn kun vi

Sentas mi bone apud vi.

La amdeklaro, mia deklaro.


Mi amas vin trista

Ne parolanta

Kaj kiam parolas mi

Kaj min ne aŭskultas vi

Sentas mi bone apud vi.

La amdeklaro, mia deklaro.







Esperantigis Roland Platteau 2/3/2008



              Junular’ de l’Tutter’

(Keny Arkana)          http://video.aol.com/video-detail/keny-arkana-jeunesse-du-monde-audio/1642542453

2006


Ili ŝatus inciti nin unuj al l’aliaj,

Sed se ja  volos Di’, ‘stos l’simplaj homoj kontraŭ la ordulaj,

Idoj de l’jarcent’, Ni marŝu pugnlevite,

Junular’ de l’Tria Mond ‘, ni marŝos viaflanke,

Via lukt’ estas nia kiel nia lukt’ estas via,

Justic’ kaj liberec’, por ĉiuj loĝantoj de la ter’,

Viŝu larmojn, levu kapojn ni ne ‘stas die (1)

Lukto nin atendas, unue vi ene ‘stos batalkampaj’,

REZISTAD’…. Ni diris NE !

Plejmultas ni, junular’ de l’ter’

Neniam plu aferoj sen ni, dignec’ mensorekt’

Ni miliardas volas turni l’radon al l’alia direkt’,

De forgesitaj landoj, al forgesitoj nialandaj,

Marĝenul’ de riĉa land’ ne atendu, malobeu !

Mia rap’ (2) ribelon vokas, ĉar nepre ne akcepteblas

Lukton ni bezonas, nome ilia cel’ nin mistifiki estas….

(rekantaĵo:)

Kontraŭ ilia monddiktatur’, nur kune, kunulo !
Ekestas la tutmondiĝo de la ribelo !

Samas nia malamik’ la monojn sangkovritaj
Persekutas senbride la homojn elĵetitajn
Junular’ Tria Monda, ni dividas viajn dolorojn,
Vidu for’ l’ĉielarkon, estas de l’ribel la koloroj
Aldonu vian, kie ‘stas grandliteraj :
JUSTIC’ LIBER’ POR ĈIUJ Bruligu ni iliajn kralojn.

Rezistad’, en temp’ liberala kaj ties militagoj

Rezistad’, en temp’ novkolonisma kaj ties konkeraĵoj

Rezistad’, en temp’ liberala kaj ties militagoj

Rezistad’, en temp’ novkolonisma kaj ties konkeraĵoj


Minacatas ĉiuj ni, l’kapitalista sistem’

Estas rabobest’, rigardu en mond, kio estas ĝia em’

Buĉi popolojn, kiuj ne volas lasi sian teron,

Ĝin vendi al firmaegoj, amikantaj la armeon,

Registara ĉantaĝ’ en Okcident ‘ regadas la malsaĝ’

Laŭ ili ĉio profitdonu !

Amon ne konas, nur monon kun granda « no »,

Ne amoru sed militu, tio naskas armovendojn,

Ili vidas avantaĝon nur al si, kunul’ ! ne atendu lang’,

Vidu ! el nubojn falas radioaktiva sang’.

Ilia sincer’ estas cinik’

Ĵetindas vi ekde ne utilas laŭ ilia ekonomik’,

Kvara mondomilito nun ekis, ne estu trist’

Esper’ ekzistas, rigardu jen nobla zapatist’

Po ĉiuj la rezistoj kunulo, batalu ni

La forgesituloj de l’mond’ ni kune venkos ni.

(rekantaĵo)

Kontraŭ ilia monddiktatur’, nur kune, kunulo !
Ekestas la tutmondiĝo de la ribelo !

Samas nia malamik’ la monojn sangkovritaj
Persekutas senbride la homojn elĵetitajn
Junular’ Tria Monda, ni dividas viajn dolorojn,
Vidu for’ l’ĉielarkon, estas de l’ribel la koloroj
Aldonu vian, kie ‘stas grandliteraj :
JUSTIC’ LIBER’ POR ĈIUJ Bruligu ni iliajn kralojn.

Rezistad’, en temp’ liberala kaj ties militagoj

Rezistad’, en temp’ novkolonisma kaj ties konkeraĵoj

Rezistad’, en temp’ liberala kaj ties militagoj

Rezistad’, en temp’ novkolonisma kaj ties konkeraĵoj


Estas la firmaega leĝ’, ties mond’ : karikatur’

Liberala tutmondiĝo, ekonomi’ kaj diktatur’

L’Tria Mond’ insidita en traktatojn subjugigajn

Dum IMF trudigas sian programon alĝustigan

Privatiĝas amase, entreprenistoj politikistoj,

Subtaksas ŝtatentreprenon, por vendi al kolegoj

Eĉ nekaŝe ili porprofite misagas al mond’

Ili furzas pri gentoj, kulturoj, por ili nura merkat’ ‘stas la mond’

Granda Monopoly (3), kiu igos monopolon,

Se vi la ruzojn komprenis nu malfidu Interpol-on

Homaj rajtoj kun fabeloj estas for nun

En Babilon’ fermu faŭkon kaj obeu, la leĝon faras la MOK (4) nu !

Ni ‘stas statistik’ nur aŭ mildaj sklavoj.

Se vi parolas, gardu vin de akcidentoj

Okazas ĉu genocido ĉu malordoj plejaj

Kiam civilizo pretendas likvidi la aliajn !


Kontraŭ ilia monddiktatur’, nur kune, kunulo !

Ekestas la tutmondiĝo de la ribelo !

Samas nia malamik’ la monojn sangkovritaj
Persekutas senbride la homojn elĵetitajn
Junular’ Tria Monda, ni dividas viajn dolorojn,
Vidu for’ l’ĉielarkon, estas de l’ribel la koloroj
Aldonu vian, kie ‘stas grandliteraj :
JUSTIC’ LIBER’ POR ĈIUJ Bruligu ni iliajn kralojn.

Babilon’ Babilon’!aŭdu koleras mond’

Forgesitoj okcidentaj forgesitoj de l’Tria mond’

Babilon’ Babilon ! diris marŝu aŭ mortu vi !

Do ni marŝos kune kontraŭ ĝi kaj por revoj de ni

Babilon’ Babilon’! nian ruiniĝon vi deziras

Ke niaj ideoj disfalu, sed malfidu ni multas

Babilon’ Babilon’ ! baldaŭ la fin’

Ni dancos sur viaj cindroj, kiam via reĝ’ ĉesos en ruin’.

Rezistad’, en temp’ liberala kaj ties militagoj

Rezistad’, en temp’ novkolonisma kaj ties konkeraĵoj

Rezistad’, en temp’ liberala kaj ties militagoj

Rezistad’, en temp’ novkolonisma kaj ties konkeraĵoj


(1) pr. :daj, angla vorto, = « morti »

(2) http://eo.wikipedia.org/wiki/Hiphopo

(3) http://eo.wikipedia.org/wiki/Monopoly

(4) Monda Organizo pri Komerco

esperantigis Roland Platteau 8/3/2007–11/3/2




burleska kanzono kantita de « La Kvar Barbuloj »


(Pierre Dac ?)

(sur muziko de Tirola valso)

 

(NB : la strangaj rompaĵoj estas intencaj, samaj en la originalo)

(la formo estas farsa, sed la temo serioza !)

 

 

Kiam sen autaŭdecido oni starigas plen-

An konkludon pri la nu-

Na homaro,

Iĝas klarega kiel lunklaro kaj lu-

Ma kiel klerulo :

Ne baldaŭ la homoj iĝos frataj,

Kaj ke domaĝe estas la malo,

Ni estas vivantaj laŭ la aflikta etoso

De malamo kaj siaj flankriveroj. (fakte tie estas vortludo per la nomo de franca rivero kiu prononciĝas same)

Estas malgajiga kaj malvigliga.

Ekzistas malamo ĉie, ekzistas malamo ronde ĉirkau ni.

ĉefe, ĉie ĉio,

ĉio okazas ŝtele.

Laŭ la memoro de grasaj haroj neniam oni vidis

En la okuloj tiom da malamplenaj rigardoj.

Ha ! kiom estas, Ha kiom estas da tiu malamo, kiu

Ebriigas la mensojn, kiuj

Perdas la senton pri frateco.

Ve, ve nia vivo estas fuŝa kaj estas certa,

Restas nur malamo, tiel ke en la lando

Baldaŭ ĉiu estos malamata.

 

(rekantaĵo :)  La hi la hi ti ! La hi la hi ho !
La…                   (refoje)

 

Sed la circonstanco, kiu farigas la aferon komplika, kaj tragika

Estas tio, ke la malamo i-

ĝas ĉe ĉiu

Ia bezono, kiun malfalsaj fiaĉuloj

Akcelas proksime aŭ malproksime !

Estas ĉiaj malamoj :

Norma malamo aŭ okaza.

Estas bontoneca malamo por malamemuloj en salonoj,

Kaj dika malam’ el fabrik’.     (vortludo inter « haine »(=malamo) kaj « laine »(=lano) )

Sed ĉiamaniere :

Ekzistas tro da malamo, jas ekzistas tro da malamo kaj tro da malamemuloj

ĉi tio iĝas riska

Kaj skandala,

ĉar iuj malamemuloj finfine eĉ inter si

Eĉ insultas reciproke de malamemulkapoj.    (fakte tie estas malĉasta vortludo, ne tradukebla)

Estas fatala cirklo ĉar,

Kiam malamemulo

Malamas alian malamemulon,

Tiu, kiu malamas, ankaŭ estas

De la alia malamata.

Same, tiu,

Kiu estas malamata, malamante tiun, de kiu li estas malamata,

ĉiu malamato do

Estas malamanta malamato.

Pro tiu kaŭzo fin-

Fine oni povas tiel vidi

ĉu la malamata estas malamata

Tie.

 

(rekantaĵo :) La hi la hi ti ! La hi la hi ho ! (vortludo inter « haď »(malamata) kaj tiuj onomatopeoj)

 

La…                                   (refoje)    

 

Nu, jen ! estas tiel.

Ja jes ne estas kialo,

Ne, ne estas kialo praviganta, ke ni pro ĝojo

Nin ŝmiru « Chester » kremo sur la palpebroj

Per stangeto de la Fer-Kurteno.

Restas nur unu afero farenda :

Tio estas kolekti tra la tutmondo

ĉiujn la grandanimajn homojn

Kiuj per brava koro

Malamas la malamon kaj la malamemulojn

Tio estas la prefera.

Ek ! do kuraĝe ! Ek tamburu tamburoj kaj sonu trum-

Petoj kaj bastubjoj, ek ! stormu al ĉiuj, kiuj ŝvitas

La malamon el ĉiuj poroj de la haŭto kaj kiuj, ĉiuj, sin sentas plej fortaj por malami pli kaj pli forte.

For la malamo kaj la malamemuloj ! kaj la aliuloj, kiuj ululas kun ili !

Sufiĉas da malamo, sufiĉas da homoj, kiuj pasigas sian tempon

Stulte malamante.

Se ni eltenos

Bone, ke certas ke ni bone elturniĝos certe el tio.

Fido do interkonsentigos ĉiujn,

Kaj oni kontentiĝos

Vidi la estantajn homojn

Iĝinta pli kaj pli fi-

daj.

 

Malamo tie ĉi,

Malamo tie alie ;

Ho tiom da malamo estas

ĉi

Tie !

 

 

             ( burleska kanzono  per “ La Kvar barbuloj ”)

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

N° 0)

                            tradukis Roland PLATTEAU (2001)