Citaĵoj

 
Visage

 

Elektis kaj tradukis R. Platteau (krom ali-menciita)

(verdaj nomoj estas pri originalaj esperantistaĵoj)

TEKSTO

 

Aŭtoro

Temo (1)

Temo (2)

 Nuntempe, plendis sinjoro K., ekzistas sennombraj homoj, kiuj ggloras sin publike, esti kapablaj vverki tute solaj grandajn librojn, kaj tio estas ĝenerale aaprobata. La ĉina filozofo Ĝango Dzio vverkis, jam plenkreska viro, libron de centmil vortoj kkonsistantan je naŭ dekonoj el citaĵoj. Tiaj lilibroj ĉe ni ne plu verkeblas, ĉar mankas la spirito. Sekve de tio, ppensoj estas produktataj nur en ppropra laborejo, dum tiu konsideras sin pigra, kiu ne produktas sufiĉe da ili. Do ankaŭ ne eekzistas penso transprenebla kaj ankaŭ ne citebla formulado de ppenso. Kiom malmulte ĉiuj ĉi bezonas por sia laboro! Plumingo kaj iom da papero estas ĉio, kkion ili povas prezenti! Kaj sen aajna helpo, nur per tiu mizera materialo, kiun unuopulo povas alporti surbrake, ili starigas siajn kabanojn! Pli grandajn konstruaĵojn ili ne konas ol tiajn konstrueblajn de unu sola homo.

? Berthold BRECHT

 

(tradukis Lutermano)

Citaĵoj !

 

Tiuj saĝuloj antaŭparolis la estontecon, kiu eliris el ties buŝoj. Oni konstatis, ke tio estis diro, kiu kuŝis en iliaj libroj. La infanoj de aliaj personoj donitas al ili kiel heredantojn, anstataŭ siaj propraj.

nekonata

Antikva EGIPTO

 

 

Mi aŭdis sentencojn de Imuthes kaj Hardefef, kiuj citiĝas kiel proverboj, kaj daŭras pli ol ĉio ajn.

nekonata

Antikva EGIPTO

 

 

Mi ĵus renkontis hazarde teksteron tiom simila je la ideo de kiu mia spirito estis plena, ke mi estis pro tio efektita kaj kontentigita. Entenas tiu kongrueco de la pensoj, principon al intima ĝojo : igas tiu la homon necesa je la homo, ĉar ĝi igas niajn ideojn naskipovaj.

SENANCOURT

Citaĵoj !

 

Oni bezonas la citaĵojn tiel, kiel oni bezonas la stelojn ; kiel oni bezonas la birdkantojn ; kiel oni bezonas dormi kun la aer’ el l’ĝardeno de trans la fenestron. Por havi komunan lokon kun la homoj. Por konsistigi al si propran lokon.

R. P.

Citaĵoj !

 

 Nuntempe, plendis sinjoro K., ekzistas sennombraj homoj, kiuj ggloras sin publike, esti kapablaj vverki tute solaj grandajn librojn, kaj tio estas ĝenerale aaprobata. La ĉina filozofo Ĝango Dzio vverkis, jam plenkreska viro, libron de centmil vortoj kkonsistantan je naŭ dekonoj el citaĵoj. Tiaj lilibroj ĉe ni ne plu verkeblas, ĉar mankas la spirito. Sekve de tio, ppensoj estas produktataj nur en ppropra laborejo, dum tiu konsideras sin pigra, kiu ne produktas ssufiĉe da ili. Do ankaŭ ne eekzistas penso transprenebla kaj ankaŭ ne citebla formulado de ppenso. Kiom malmulte ĉiuj ĉi bbezonas por sia laboro! Plumingo kaj iom da papero estas ĉio, kkion ili povas prezenti! Kaj sen aajna helpo, nur per tiu mizera materialo, kiun unuopulo povas aalporti surbrake, ili starigas siajn kabanojn! Pli grandajn konstruaĵojn ili ne konas ol tiajn konstrueblajn de unu sola homo.

? Berthold BRECHT

 

(tradukis Lutermano)

Citaĵoj !

 

Li estis ekcitema kaj varmkora, avida ĝui ĉion, kio estas ĝojiga.

? parolante pri Cecil SHARP (1859-1924) reviviginto de  la anglaj kampardancoj

 

 

Naturo ridetas ;

ĝi estas trompa.

? paroloj de brazila kanzono

Naturo

Vivo

Aŭŝvic komenciĝas ĉie, kie iu rigardas buĉejon kaj pensas : ili estas nur bestoj.

?

Moralo

Bestoj

La historio tamen montras kiomgrade malfacilas diri « ne », kiam barbareco estas la socia normo.

?

Socio

 

Senargumente ridindeco subpremas ideojn, kiujn ĝenas onin.

?

Socio

Rido

Nova scienca vero ne triumfas per konvinkinte siajn kontraŭlojn kaj vidigante ilin ke vidante ĝin ili vidas la realon, sed kiam tiuj fine mortas, kaj anstataŭitas de nova generacio da homoj, kiuj formiĝis kutimiĝante kun ĝi !

Max PLANCK

Ideoj

Historio

La ekonomia tutmondiĝo sin nutras per sango, kaj fekas dolarojn.

« Komandanto MARCOS »

Kapitalismo

Nuna Epoko

Niaj revoj, dank’al kiuj ni prosperas je pli bone nin rekoni. Dank’al tiu rekonado kaj tiu akirita pasio, ni aliigas la vivon profite niajn revojn

Abbas KIAROSTAMI

Revo

 

Tiomlonge, ke leonoj ne havos siajn historiistojn proprajn, la ĉasrakontoj laŭdos la ĉasiston.

Afrika proverbo

Historio

Socio

Pri la homo, kion povas diri la heliko ?

Aimé MICHEL

Kosmo

Homo

La angoro, kiu nin premas, devenas de nia netaŭgeco pri esti nur homoj.

Aimé MICHEL

Metafiziko

Homo

« La unua mistero estas : kial estas io, anstataŭ  nenio ? Kaj la dua, tiel granda kiel la unua : kial mi estas ĉi tie pensanta ? Kompatindaj estas tiuj, kies menson tiuj demandoj ne travizitas almenaŭ po unufoje tagon, ĉar al ili ne utilas esti homoj. Situacio laktuka al ili taŭgus tute tiel bone.

Aimé MICHEL

Metafiziko

 

Kamionisto sakradas, virino riproĉadas : ambaŭ nur bruadas.

ALAIN

(tradukis Johan’Luko)

Virinoj

 

Necesas ke enuu la infano, necesas ke ĝi rigardu al la ĉiel’

Alain FINKIELKRAUT

Infaneco

Enuo

Kreskigi senlaborecon estis tre dezinrida rimedo por malkreskigi la forton de la laboristaj klasoj. Tio, kio arangxitis, estis enkapitalismekonomia krizo, kiu re-kreis rezervan armeon da laboruntoj, kaj ebligis la kapitalistojn lukradi altajn profitojn de tiam.

Alan BUD

(cxefa konsilanto de Margaret THATCHER)

Kapitalismo

 

Neniam tamen oni sufiĉe miros pro la fakto ke ĉiuj homoj vivadas kvazaŭ neniu scius.

Albert CAMUS

Morto

 

Ne gravas mi, nek la mondo ; gravas la akordo kaj silento, kiuj naskas la amon de mi al ĝi.

Albert CAMUS

Renkonteco

 

La solecoj kunigas tiujn, kiujn socio disigas.

Albert CAMUS

Soleco

 

Mi iris en Usonon, pro la granda, granda libereco kiun laŭ, kion mi aŭdis, ekzistis en tiu lando. Sed mi faris eraron elektante Usonon kiel lando de libereco, eraron, kiun mi ne povos repari plu en la tempo de mia vivo.

Albert EINSTEIN (en 1947)

Civilizacio

Historio

Al ĉeno ne lasu vian hundon kolligita, se vi deziras, ke al vi ĝi estu korligita.

Ne laissez pas votre chien en laisse si vous voulez qu’il vous soit attaché..

Albert WILLEMETZ

 

 

Tiu umo vastega, ampleksa, sopirema, tiu esperigita tero de la animo, kiun ni kutimas signi per la nomo « Rusio ».

Aleksandr BLOK

Romantiko

Rusio

Vi preterpase rimarkos, ka la leĝofaranto kondamnas uzon de fizika perforto sed, ke neniu jam kondamnis uzon de mono kiel trudrimedo. Dum la draŝadoj ebligitaj per potenco de mono estas ege pli dolorigaj ol uperkuto sub la mentonon.

Algarath

Politiko

Justeco

Feliĉa oni ne estas : feliĉo, estas nur silentado de l’malfeliĉo.

Alphonse DAUDET

Feliĉo

Vivo

Nur la morto fine  l'vivon

kaj la feliĉ’ fariĝas turmenton.

Alphonse de LAMARTINE

Morto

Feliĉo

La respektindeco estas aĉetebla virino, tion vi ne pridubas, esperinde.

Amin MAALOUF

Socio

 

Korpardonon oni ŝuldas ankaŭ al si, moderigantan la humilecon per iom da mildo.

André COMTE-SPONVILLE

Kompato

Vivo

Maltoleremo igas stulta, kiel stulteco igas maltolerema.

André COMTE-SPONVILLE

Toleremo

 

forgeso, kiu ĉiam estas barbareco

André COMTE-SPONVILLE

ĉe radio elsendon en 1990

Forgeso

Valoroj

Mi jam estas mortinta, ĉar mi iam mortu.

Anna de NOAILLES

Morto

 

Ne skuu min, mi estas plenplena je larmoj.

Anna de NOAILLES

 

Mi

Oni ĉiam malpravas, kiam oni sin metas de la flanko de l’potenco.

Annie LEBRUN

Valoroj

Ordo

Poste en la lit kunkuŝos vi du

vole ne vole kun rid’ kaj petol’ ;

unu l’alian pinĉos per man’:

belas pinĉ-vundoj naskitaj pro am’

Anonimo, katala judo 13-a jarcento

Esperantigis Kaj tiel plu

Amo

 

Li estis libera, sed senlime, ĝis ne ankoraŭ sin senti pezi sur la tero. Al li mankis tiu pezo de la homaj rilatoj, kiu malhelpas la iradon, tiuj ploroj, tiuj porĉiamaj adiaŭadoj, tiuj riproĉoj, tiuj ĝuoj, ĉio, kion homo karesas, aŭ ŝiras ĉiafoje, kiam li ekfaras geston, tiuj miloj da ligaĵoj, kiuj lin alligas al la aliuloj, kaj kiuj igas lin peza.

Antoine de SAINT-EXUPERY

Renkonteco

Vivo

Leginti la saman libron, estas loĝinti la saman domon.

Antoine de SAINT-EXUPERY

Kulturo

Libroj

Ha ! la raveco de domo ne kuŝas en tio, ke tiu onin ŝirmas, aŭ onin plivarmigas, aŭ ke oni posedas ties murojn. Sed ja, ke ĝi estas lentege entavoligita tiujn stokojn da dolĉo. Ke ĝi konsistigas enfunde de l’koro tiun malhelan montblokon, el kio kiel fontoakvoj naskiĝas revoj.

Antoine de SAINT-EXUPERY

Domo

 

Ĉu vi rememoras, Sinjoro Lenoir, pri la preciza momento, kiam abrupte, kiel juna knabo, vi travivis tiun riveliĝo : « Mi estas vivanta, eblus ke mi ne ekekzintintus, kaj, mi mortontas » Ne ? Mi jes. Kaj mi svenis. Tio estis neeltenebla ŝarĝo sur la ŝultroj de tiu juna kinfano.

Armand SALACROU

Morto

 

Nenia tiranio pli timegigas ol tiranio certa pri esti la senprofitema gardanto de la popolo. Ĉar la malbono, kiun povas fari tirano denature kruela, estas limigita en la kampo de liaj propraj interesoj kaj krueleco ; sed la tirano honesta kaj obeante je superaj celoj, tiu ĉi povas kaŭzi senliman malbonon.

Arthur KOESTLER

Povo

Politika konveneco

Ĉiu veraĵo trapasas tri stadiojn, antaŭ ol ke ĝi estos agnoskita kiel tio : dum la unua oni ĝin rigardas absurda, dum la dua ĝi estas akre mallaŭdita, dum la tria ĝi estas rigardita kiel memkompreneblaĵo.

Arthur Schopenauer

Vero

Ordinaruloj

Ha, ĉi tiujn lipojn sur ŝia lumeca vizaĝo! Ekridetas mia karulino. Mia amatulino estas min vidinta, kaj ŝi ridetas!

Azerbajĝana ampoemo

Amo

 

Tuj se la homoj ne apartenas al la polico, kaj tuj se ili ne volas estis alkakulitaj al la polico, ili komencas esti tre simpatiaj estaĵoj, kiuj tute normale povas pensi kaj senti.

B. TRAVEN

 

(tradukis Hans-Georg Kaiser)

Policistoj

 

- Nune preferus mi ne esti iom prudenta.- tiu estis lia milda kaj kadavreca respondo.

Bartleby en novelo de Herman MELVILLE

Metafiziko

Absurdo

Ni difinu la revvagon, tiun enan vibradon de la animo kien kolektiĝas kaj iel perdiĝas en misteran konfuzecon ĉiaj sentumaj kaj pensaj voluptoj.

Benjamin CONSTANT

Revo

 

Tiuj, kiuj oferas liberecon, por iomete da sekureco, ne indas liberecon, nek sekurecon.“

Benjamin FRANKLIN

Libereco

Povo

Demandite pri sia rilato al la naturo, sinjoro K. diris: Mi ŝatus, paŝante el la domo, vidi kelkajn arbojn. Precipe ĉar, per sia diversa aspekto laŭ la tagaj horoj kaj la sezonoj, ili atingas apartan gradon da realeco. En la urboj ni krome konfuziĝas post iom da tempo vidante nur utilaĵojn, domojn kaj trajnojn, kiuj neloĝate estus malplenaj, neuzate sensencaj. Nia stranga, posedeca sociordo igas nin konsideri eĉ la homojn utilaĵoj, kaj laŭ tio la arboj havas - almenaŭ por mi, kiu ne estas lignaĵisto - ion trankvilige memstaran, al mi ne celantan, kaj mi krome esperas, ke ili havas eĉ por lignaĵisto ion neutiligeblan.

Kial vi ne veturas kelkfoje, kiam vi volas vidi arbojn, simple en la liberan naturon? oni demandis lin. Sinjoro Kojno respondis mirigite: Mi diris, ke mi ŝatus vidi ilin, paŝante el la domo.

Berthold BRECHT

(tradukis Lutermano)

 

 

La popolo perdis fidon de la registaro, la registaro decidis eksigi la popolon, kaj nomumi alian.

Berthold BRECHT

Politiko

Totalismo

Ideo, ke l’malriĉuloj povas havi distraĵojn kaj libertempojn, ĉiam ŝokis la riĉulojn

Bertrand RUSSELL

Socio

Liberecoo

La eterna silento de tiu senfina spacego min timigas.

Blaise PASCAL

Kosmo

Metafizimo

Kutimo la justecon tute konsistigas, ĝi estas la kaŝa fundamento de ĝia aŭtoritato. Se oni fosas ĝis ĝia origino, oni ĝin neniigas.

Blaise PASCAL

Socio

 

Logi estas eskapi el senekzisteco.

Catherine BAKER

Amo

 

Amo pravas, la tempo kiun oni dediĉas al ĝi estas la ununura, kiun oni ne perdas. 

Catherine BAKER

 

 

La elserĉado kuracista-psikologia konsistigas teruran armilon. Kaj la inkubsonĝeco de ĝiaj juĝoj kuŝas en tio, ke neniu povas prezenti pruvon de sia senkulpeco.

Catherine BAKER

 

 

Profude saĝa estas, permesi al si demandopunktojn. 

Catherine BAKER

 

 

Tiuj ame ŝatas al la steloj, la insektoj, geometrio, la korpoj, la ideoj; la mondon ili posedas. El la ordinaraj nomoj ili elfaras proprajn nomojn. 

Catherine BAKER

 

 

Faciligas ankaŭ la kontaktiĝojn senti sin iom fiaaĉaj. Tio havigas la humilon taŭgan ĉe normala ekrilatiĝo al iu ulo.”

Catherine BAKER

 

 

Estas stulta fieri pri ĉiuj, kiuj mortis vane. Mi stultas. Kaj fidelas. Kaj mi honoriĝas pro honori ilin.

Catherine BAKER

 

 

Senokupeco estas patrino de ĉiuj ideoj. 

Catherine BAKER

 

 

Ke la neatingebla estu la celo de homo, tion mi opinias travivitinda. 

Catherine BAKER

 

 

Enlerneje la buboj iĝas tiajn ŝablonaj fabrikaĵojn, kiaj la plenkreskuloj, tiom senkoloraj kaj sengustaj. 

Catherine BAKER

 

 

Etikedoj ĉiam tromalgrandas, elstare tro malgrandas. 

Catherine BAKER

 

 

Tiu neceso ĉiam nepras, tion mi ree diras, pri demandi la homojn : « kion vi konceptas per tio ? 

Catherine BAKER

 

 

Plejparte el la homoj forgesintas sian infanecon. Se ne, neniam povus ili konduti kontraŭ la buboj per tiom malinteligenta suferigemo. 

Catherine BAKER

 

 

En la lernejo oni timadas. Kiel en la militservo, en la malsanulejo, la tribunalo. 

Catherine BAKER

 

 

La celo de la instituticio klaras : enteni la infanojn, eĉ se nur kiel rubaĵojn, 

Catherine BAKER

 

 

Oni donas okupojn al la infanoj, tiamaniere kiel armeo okupas invadintan landon

Catherine BAKER

 

 

Estas plene da stultuloj „psikofakistoj“, kiuj demonstras al oni, ke oni ne troinvestu je la amo, kiun oni spertas al siaj infanoj. Balanoj!

Catherine BAKER

 

 

El mia patrino, Kankro same kiel mi, mi ricevis ian danĝeran kortuŝiĝemon, ŝato al la amo.

Catherine BAKER

 

 

Kiu ne miriĝas plu, ne indignas plu. 

Catherine BAKER

 

 

Tujpost, ke l’malleviĝo de Eklezio evidentiĝis, nepris al la ŝtato, ke ĝi urĝe trovu al si rimedon por ŝovi sin en la mensojn, kaj tio tiom totalism-maniere, kiom Eklezio estis sukcesinta.

Catherine BAKER

 

 

Tio estas tiom ega plezuro donaci sin! Kion mi donacos, se oni min ŝtelas ?

Catherine BAKER

Renkonto

Homo

siaj memoraĵoj,nur tion oni posedas entute, kaj se oni ne plu povas ilin kunpartigi, pli bone oni mortu.

Catherine BAKER

Vivo

Amo

Kial mi ŝatas la nebulon

 

Solvas la nebulo la remparojn,

Monda aflikto estas trompŝajno,

Angoro disfaliĝanta ŝtonaĵo

Kaj sufero malpermezita.

...

ĉiu re-fariĝas sian fantomon,

Al si mem mortas, kaj bona renaskiĝas

...

Dank’al Dio ĉiam ni vin havos

Por trudi nin al iom da amo.

Catherine PAYSAN

Nebulo

 

ĉiaokaze alprenu la starpunkton plej superan : tio estas kutime la loko malplej embarasita

Charles DE GAULLE

Inteligenta humuro

 

Iel dolĉas plori pri malfeliĉoj, kiuj estas de neniu ploritaj.

CHATEAUBRIANT

 

 

Ni ŝparu pri nia malestimo, konsiderinte la grandan nombron de la bezonuloj.

CHATEAUBRIANT

Ordinaruloj

Socio

Envolvi ĝojon en ŝtofaĵo de laŭdo, kiel infaninon savitan el la malvarmo, el la lupoj.

Christian BOBIN

Poezio

 

Manoj sur haŭto tuŝas la animon vivantan mem.

Christian BOBIN

karesoj

 

La pensoj pri kiuj ni bedaŭras , ne ŝuti larmojn, estas la plej profundaj, kaj estas al ni la plej karaj.

Emil CIORAN

Sufero

 

Sola esper’ por ĉiu el ni, ne esti traktata kiel bruton de siaj similuloj, estas, ke ĉiuj siaj simululoj, kaj li kiel unua, agnoskas sin kiel suferivaj estuloj, kaj flegas en siaj plej internaj mensoj tiun kapablon je la kompato, kiu en stato natura anstataŭas leĝaron, etikon kaj virton, kaj sen praktiko de kiu, tion kompreni ni komencas, en stato socia ne povas esti leĝaro, etiko nek virto. Malproksima de prezento al homo nostalgiecan azilon, identiĝo al ĉiuj vivformoj, komencante per plej la humilaj, proponas al l’nuna homaro la fundamento de ĉia saĝo.

Claude LEVI-STRAUSS

Kontribuo al « Rousseau », opa verkaĵo, 1962

Kompato

Moralo

Io en mi estas infaneca. Mi ege ŝatas ludi. Mi ŝatas fantazii, uzi ĝisekstreme mian imagon. Mi ŝatas kredi je bono kaj belo, kaj tio estas karakterizo de multaj infanoj, kiuj ankoraŭ ne sufiĉe travivis por elreviĝi. Mi ŝatas raviĝi, miri, admiri. Kiam mi vidas belan floron, aŭ papilion, kiam mi aŭdas kanton aŭ muzikon, kiuj tuŝas mian koron, aŭ renkontas iun, kiun mi amas aŭ pretas ami, mi sentas tiun senton de mirindeco, de admiro, de raviteco, kiu kreas en mi grandan feliĉon, plenon de kontentiĝo, kiu al mi ege plaĉas.

Claude PIRON

Infaneco

Valoroj

ĝojo estas en ĉio, ekstrakti ĝin oni nur scipovu.

CONFUCIUS

Feliĉo

 

Nenie aliaj ol spiritaraj kuŝas La landlimoj de “Helenujo”.

Constantin Cavafy

Historio

Kulturo

Kaj fortan vinon mi trinkis, kiel trinkas tiuj, kiuj kuraĝe sin dediĉas je la plezuro.

Constantin KAVAFY

Feliĉo

 

Vera nia patrujo estas nia haŭto.

Curzio MALAPARTE

Vivo

Internacieco

Estas nenio en oni mem, tio ja seninteresindas

Danièle SALLENAVE

 

 

La vorto „Sekureco“ estas plej malnova eltrovaĵo de la agresemaj Regnoj

Darren ELL

Politiko

 

Patrujo de l’saĝulo estas la tutmondo.

Demokrito

Internacieco

 

La senpersoniĝo, kiun li opinias sensi en la nuntempa moderneco multe suferigas lin, ĉar humanisto estas, de sia difino mem, solidara je ĉiuj la homoj intaj antaj kaj ontaj.

Denis TILLINAC

 

 

Kial ĝirafo neniam estas sola?

- Ĉar ĝi havas kolegon !

E-aj ŝercoj

Humuro

 

Kiun lingvon parolas la birdoj ?

- La Uz-bekan.

E-aj ŝercoj

Humuro

 

Tio, kion ordon establitan oni nomas, estas envere stato de perforto enkutimiĝinta. Ne estas ia maljustaĵo, ia abomenaĵo, ia perfortaĵo, ia barbaraĵo, ia ofendo, ia maljustego, kiun daŭro ne povus doti per la alkutimiĝo « morala » je iu ŝajno ĝentileca, ia eksteraĵo bontoneca, iom da mieno dececa.

Edmond GILLIARD

Ordo

 

. . . la sintenon de nobelo, kies prapatro estis siatempe ĉefrabisto regiona. Li malŝate rigardas al juna poeto, kies patro modeste vendas legomojn. 

Edmond PRIVAT 

Socio

 

Ŝajnas al mi, fraŭlino Leek, mi diris, ke se ni povus esti ellaborintaj aranĝaĵon por ke ĉiuj disponu muzikon en siaj domoj, perfektan rilate la kvaliton, sen limo rilate la kiomon, konvenan je ĉia humoro, kaj komenciĝantan kaj ĉesantan laŭvole, ni konsideru ke l’limoj de homa feliĉo estas atingitaj, kaj ĉesu klopodi al pluaj plibonaĵoj.

Edward BELLAMY

(1887 !...)

Anticipo

Muziko

Se mi havas animon, je la bestoj mi ŝuldas tion.

Elian-J. FINBERT

Bestoj

Valoroj

Malplena tempo de meditado estas verparole la ununura tempo plena. Ni devus neniam hontiĝi pro akumuli senuzajn momentojn. Senuzaj ŝajne, plenigitaj fakte. Mediti estas plejsupera liberokupo, kies sekreta scipovo perdiĝis.

Emil CIORAN

 

 

Se oni volas koni landon, devas oni legadi ties duarangajn beletristojn, kiuj kiel ununuraj spegulas ties veran naturon. La aliaj denuncas, aŭ transnobligas la senvalorecon de siaj samlandanoj : ili ne volas nek povas stari samterene kun tiuj. Ili estas malfidindaj atestantoj.

Emil CIORAN

 

 

Unusola afero gravas : lerni la scipovon esti malgajninto.

Emil CIORAN

 

 

Progres-ideo estas la maljusteco, per kiu ĉiu generacio atencas la antaŭpasintajn

Emil CIORAN

 

 

Feliĉa la tempo, kiam oni disponis je lokoj kien fuĝi, kiam ili estis alireblaj akceptemaj ! Ni estas je ĉio malposedigitaj, eĉ je dezerto.

Emil CIORAN

Nuna epoko

 

Iri en arbaro inter du heĝoj da filikoj aŭtune pompiĝintaj, tio konsistas triumfon.Kiom kompare valoras laŭdoj kaj aplaŭdoj ?

Emil CIORAN

 

 

Vera ĉefo ĉiam komencas, kiel vi, per malobeado.

en filmo „Himalaya, enfance d’un chef“

 

 

Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem

EPICURE

amikeco

 

… aero tiom kristalpuras, ke oni ploras

esprimo de Kénizé MOURAD

 

 

Se nur estas la profito konvena, tiam la kapitalo iĝas kuraĝa: 10% garantiite oni ĉie povas ĝin uzi; 20% ĝi varmiĝas; 50% ĝi estas freneze riskema; je 100% ĝi tretas ĉiujn homajn leĝojn; 300% garantiite kaj ne estas krimo pri kiu ĝi ne aŭdacus kulpiĝi.

F. J. DUNNING

(in “Trades-Unions and strikes” London 1860)

Kapitalismo

 

Universo fermiĝis ree super mi, senideale kaj senespere, kaj

La mastro de l’tabakbutiko ridetis.

Fernando PESSOA

Nihilismo

 

Mi revis pli ol Napoleono konkeris

Mi premis sur mia hipoteza koro pli da homaroj ol Kristo

Mi kaŝe elpensis filizofiojn, kiujn neniu Kantio verkis.

Fernando PESSOA

 

 

Teknologio preskaŭ ekstermis la monopolon [pri amaskomunikado], kiu estadis funtamenta armilo de imperia submetigo.

A tcnologia liquidou praticamente o monopólio, que foi arma fundamental do dominio imperial.

Fidel CASTRO

Libereco

Politiko

Ne faru malbonon al kunportanta sian tritikgrajnon formiko, ĉar ĝi havas vivon, kaj, eĉ al formiko, vivi ‘stas dolĉa.

FIRDUSI

Bestoj

Estado

Kutimiĝu demandi vin pri la kialo de ĉiu afero.

Flora TRISTANT

Kono

 

La plezuroj ne estas sufiĉe solidaj por elteni ke oni funde ilin esploru.

FONTENELLE

Feliĉo

 

La paŝoj de amiko estas pli dolĉesonaj ol dolĉaj paroloj

Francis JAMMES

amikeco

 

Arkitektoj lasas higienismon manĝaĉi la teritorion: la normeco, la pureco, la mekaniko, la sekureco, la asekureco  . . .  Ne plu rajtas oni je l’eluzeco, je makuloj, je fendetoj. Suferas la homoj pro tio.

François SEIGNEUR

Nuna epoko

Vivarto

Ha kiom foje povas feliĉo simili je sinmortigo !

Franz KAFKA

Feliĉo

 

Kiam K. alvenis, jam malfruis. Dika neĝo elkovris la vilaĝon. La monteto estis kaŝita de la nokto kaj nebulo, neniu lumradio signis la grandan kastelon. Longtempe K. staris sur la ligna ponto, kiu vojis de la ĉefvojo al la vilaĝo, la okulojn direktitajn kontraŭ tiuj altaĵoj, kiuj aspektis malplenaj.

Franz KAFKA

unuaj linioj de „La Kastelo“

Metafiziko

 

Libro estas la hakilo, kiu rompas la glaciiĝintan maron enan de ni

Franz KAFKA

Libro

 

Feliĉulo estas tiom danĝera

Franz KAFKA

(esperantigis Lutermano)

Feliĉo

 

Admiro   opinieble estas, inter la sentoj, kiuj agitas nian koron, la plej ekzaltiga, la plej pura

Gabriel MATZNEFF

Admiro

 

Enuo kaj revado fundamentas internan la vivon.

Gaston BACHELARD

Revo

Enuo

La aĵoj senfinaj, kiel ĉielo, arbaro aŭ lumo, iĝas vere nomitaj nur de amanta koro; oni estu duopa, por nomi matenruĝon.

Gaston BACHELARD

Amo

 

Ni, Usonanoj, posedas ĉ. 50% de la tera riĉo, sed nur 6,3% el ties loĝantaro, … tiusituacie … nia vera tasko dum la venonta epoko estas aranĝi rilatoskemon, kiu ebligos nin daŭrigi tiun malegalecon. … Tial ni ĉesu paroladi pri svagaj kaj naivaj celoj tiel, kiel homrajtoj, kreskigo vivnormojn kaj demokratio.

George KENNAN

(1948)

Kapitalismo

 

La etaj aferoj ne ŝajnas gravi, sed ili donas pacon.

Georges BERNANOS

Feliĉo

 

Esti rigardita kiel idioton en la menso de stultulo, tio estas frandaĵo por delikatulo.

Georges COURTELINE

Ordinaruloj

 

La pli grava konflikto de la XXIa jarcento estos la batalo inter la gigantaj entreprenoj kaj demokratio.

Georges MONBIOT

Kapitalismo

Politiko

Ĉio estas neniaĵo en mondo, ĝis mia malespero mem.

Giacomo LEOPARDI

Nihilismo

 

Estu interspacoj en via kunligo, kaj dancu inter vi la ventoj el l’firmamento.

Gibran Khalil GIBRAN

Amikeco

Valoroj

Plezuron doni kaj ricevi estas bezono kaj ravo.

Gibran Khalil GIBRAN

Homo

Amo

Kiam vi laboras, vi estas kvazaŭ fluto, tra kies koro la susuro de la horoj fariĝas muziko … Nu, kio estas labori ame ? Teksi tolon per fadenoj tiritaj el via koro kvazaŭ via amato vestus sin per tiu tolo.

Gibran Khalil GIBRAN

(esperantigis Majstro Eŭgo)

Laboro

 

Tiun arbareton tie, mi diradis al mi, ha! se nur povus mi enprofundiĝi sub gian laŭbaron! ... La supro de tiu fora malproksima monto! Ha ! nur se de tie povus miaj rigardoj ĉirkaŭpreni la tutan spacon de la regiono ! …Kaj tiujn montetojn, kiuj sinsekvas, kaj tiuj intimaj valetojn, ke mi nur povu tie vagigi miajn piedojn !

GOETHE

Romantiko

 

Kiu ne konas fremdajn lingvojn ne konas la propran

GOETHE

Lingvoj

Esperanto

Nenio estas pli teruriga ol vidi nescion agantan.

GOETHE

Ordinaruloj

Socio

Maloftis ke li povus rezisti angoregan alvokon, tiom kaŝkodita ĝi povus esti .

Graham GREENE

Homo

 

La verso Racine-a estas spiro sur vundon.

GRUBER

Racine

 

La unua, kiu la veron diras, estu ekzekutita.

Guy BEART

Ideoj

 

La potenco de la regantoj konsistas en la seniniciatemo de la regatoj.

H. Meister (1795)

Politiko

 

Se ne ekzistas la senmorto, tiam ne tre multe gravas , ĉu io ajn alia estas vera aŭ malvera.

H.T. BUCKLE

Morto

 

“… sed nuligi subpremanton, ĉu ja tio estas nuligi subpremado ? Malsama problemo, pli malfacila por solvi !

Han RYNER

Povo

Socio

Korpremaj memoraĵoj disfalis, kiel seka sablo.

Haruki MURAKAMI

Vivo

 

La frunto de ŝafoj estas fere malmola kaj ene tutmalplena.

Haruki MURAKAMI

Virinoj

Ordinaruloj

Mi laŭiris la riveron ĝis enfluejo. Mi iris sidiĝi ie sur la lastajn kvindek metrojn strandajn, kaj tie ekploregis. Neniam en mia vivo mi estis tiom plorinta. Post du horojn tiel singultante, mi povis fine releviĝi. Mi ne sciis, kien iri, sed mi tamen surpiediĝis, kaj forviŝis sablon kiu gluiĝis sur mia pantalono.

Haruki MURAKAMI

(lastaj linioj de « La postkuro al l’sovaĝa ŝafo »)

Vivo

Metafiziko

Ĉiu sukcesinta frazado de iu penso, ĉefe se tiu estas nigra, konsolas pere de sia universaleco. Tial ne estas malespero, kiun bonefasonita frazo ne malpliigas iomete.

Hector BIANCHOTTI

 

 

Vetas mi, ke ĉiu homo devus, kiel oni spertas lernadojn, sperti iom da tempo la mizeron, kaj tion en solo kaj meze de la indiferenteco de la mondo staranta ĉirkaŭ li.

Hector BIANCIOTTI

Mizero

Homo

Ideo patruja ne estas malvera ideo, sed estas ideo malgrava, kaj kiu malgrava restu.

Henri BARBUSSE

Internacieco

 

Mallaŭta kaj senfina voĉo estas, kiu helpas tiujn, kiuj ne vidas, kaj ne vidos, unu la aliajn, kaj kiu igas ilin kunaj: la libroj; la libro, kiun oni elektas, la preferata, kiun oni malfermas, kaj kiu vin elektas!

Henri BARBUSSE in “Clarté”

Libroj

Renkonteco

Bagatelemo estas ŝtale malmolega

Henri de MONTHERLANT

Virinoj

Ordinaruloj

En tiu erao de l’„politike konvena“ (Politically correct), pensi jam estas malobei.

Henri MASSON

Libereco

Socio

Tiu, kiu kliniĝis kontraŭ formiko, ne plu bezonos kliniĝi kontraŭ leono.

Henri MICHAUD

Valoroj

 

Car en ĉielo li vidis tiom da belo kaj da inteligenteco, ke pro tio ĉies animo devus esti kvietigita poreterne. « Ĉar forgesas ili rigardi al la ĉiel’, li pensis. Tion oni devus lerni al la infanoj. »

Henri TROYAT

 

 

Simile al multe aliuloj, kiujn mi konas, tiu viro estis timema, teruriĝanta pri doloro je si mem, kaj turmentema al pli senfortaj estuloj.

Henry WILLIAMSON in „The book of the village“

Ordinaruloj

Moralo

Kun la sekiĝinta rigiĝinta sang’ sur miaj tempioj al montet’ mi grimpis, malbenante  satananacon de la hom’, tamen sciante min fia, ĉar tiuj ne sciis tion, kion ili faris, sed perfidis mi senkulpulon; kaj la larmoj- mizeraj, amaraj larmoj- nepre ne povus viŝi for de mian brovon la sangon de eta fratulo.

With the dried blood stiff on my temples I climbed the hill, cursing the satanic way of men, yet knowing myself vile, for they had not known what they were doing, but I betrayed an innocent; and the tears- weak, whiskey tears – would not wash from my brow the blood of a little brother.)           {post mortigado melon far la vilaĝanoj}

Henry WILLIAMSON in „The book of the village“

Bestoj

Morto

La homo devenas el la primato. Kiu devenos el la homo ?

Hubert REEVES

Homo

Kosmo

Mi firme kredas, ke la ununura rimedo por ekstermi la malriĉecon, estas per doni la povon al la malriĉuloj, ne per almozdoni al ili. Doni al ili la povon fari decidojn, kaj estigi siajn proprajn solvojn, ia partoprena demokratio, ia nova ekonomia modelo, pri ekonomia demokratio kaj justa postdisdono de la nacia enspezo.

Hugo CHAVEZ

Politiko

 

Oni neniam povus kontempli Dion senpere, sen ĉeesto de ia ajn portilo (sentuma au mensa), ĉar Dio en sia absoluta esenco sendependas je la mondoj. Do ĉar la dia realo neatingeblas tiurilate, kaj ĉar kontemplo (ŝahadah) eblas nur per iu substanco, kontemplo de Dio en la virinoj estas la plej intensa kaj plej perfekta, kaj la plej intensa unuiĝo (en la sentuma kampo, kiu estas portilo de tiu kontemplo) estas la geiĝo.

IBN-ARABI

Metafiziko

Amo

Perforto estas lasta rimedo de senkompetenteco

Isaac ASIMOV

Perforto

 

En tiu ĉi mondo ni paŝas sur l’tegment’ de infero, kaj rigardas florojn.

Issa

Vivo

 

Mi preferas putraĵojn anstataŭ kadavrojn, do vegetaranaĵojn antstataŭ aferojn kun vizaĝo.

Jakvo Schram

Bestoj

Vivo

Arto de vivo ofte konsistas en tio, ke oni ne malkaŝu intelekton antaŭ homoj

Jan Niecisław BAUDOUIN DE COURTENAY

Socio

Ordinaruloj

Ne strebu al konscio, ĉar ĝi venenigos vian vivon montrante, ke vi estas krimulo aŭ ĝismorta kondamnito.

Jan Niecisław BAUDOUIN DE COURTENAY

Metafiziko

 

Ju pli da reguloj kaj ritoj, des malpli da loko por individuaj virtoj.

Jan Niecisław BAUDOUIN DE COURTENAY

Socio

Homo

Oni ne havas tempon por pripensi la enigmon, ĉar oni devas akvumi la ĝardenon. Oni enpoŝtigu la leterojn, konsultu la kuraciston, la advokaton, la bankiston, la fajron oni ekbruligu, l’garaĝiston vizitu, oni devas militiri, entrajniĝi. La urĝaĵoj konstante superas la precipaĵon. La enigmo foriĝas, ĝis sveni. Ĝi estas elpelita de la neceso kaj de la distro.

Jean D’ORMESSON

Metafiziko

 

Mi ne lokas la stultulon, kiu finprosperis, tre super la stultulo, kiu ĉiam fiaskis.

Jean d’ORMESSON

homo

 

Mi neniam enuis kun vortaron en la manoj. Mi neniam pentis pro ĝin intense uzi. Ĉiuj vortaroj estas ravintaj min: ili onin liveras la tutan mondon, ĝiajn ideojn, ĝiajn pasiojn, ĝiajn frenezaĵojn, ĝiajn ĝuojn alfabetovice. Mondo senvortara estus malriĉigita mondo. Ĉiu plia vortaro riĉigas nin, kaj invitas nin alfronti de la viv’ la afliktaĵojn kaj la feliĉaĵojn kun pli da scio, pli da fido, pli da gajo.

Jean d’ORMESSON

Kulturo

 

Ne alion pli faris scienco, ol doni al homo pli klara konsciiĝon pri l’tragika strangeco de ĝia kondiĉo, vekante ĝin, tiel oni povus diri, al la inkubsonĝo kie li dolore baraktas.

Jean ROSTAND

Kosmo

 

Pli bone obei konscie sianj pasiojn, ol fiigi    sian racion je ilin pravigi.

Jean Rostand

Vero

 

Nenion mi priatendis el tiuj vivuletoj, mi petis nur al ili ekzisti.

Jean ROSTAND „Mémoires d’un biologiste“

Renkonteco

Metafiziko

Nur la spirito povas neniigi la ĥaoson de la mondo . ĝiaj elfaroj liveras konsolon kaj ŝirmon al vundita digno, al la porĉiame sensata sopiro de la homoj.

Jean ZIEGLER

Kulturo

 

Mi volus, ke eblus – ĉefine de tiu-ĉi libro – estigi silenc-minuton, petante la leginton memorumi pri miloj da infanoj, viroj kaj virinoj ĉiukoloraj, ĉiugentaj, ĉiureligiaj, loĝantaj izolajn kabanojn, urbojn, dezertojn, arbarojn, riverbordojn, kaj kiuj en la daŭro de tiu-ĉi jarcento revadis liberecon. Tiuj estis bombŝiritaj, arestitaj, turmentitaj, aŭ iumatene « malaperis », murditaj. Ilia sango ja nutras la ŝanceliĝajn hodiaŭajn venkojn, kaj igas forta nian esperon.

Jean ZIEGLER

Nuna mondo

 

Anstatataŭ, ke antaŭ esti amataj, ni mltrankviliĝis pri tiu nepravigebla, nepraviginda ĝibo tia, kia estis nia esteco, anstataŭ ol senti nin kiel troaĵojn, ni nun sentas, ke tiu estado nia estas kunprenita, kaj volata, kune kun ĝiaj plej malgrandaj detaloj, de absoluta libereco, kiun ĝi samtempe kaŭzas, kaj kiun ni propramense volas per nia propra liberpovo. Tio estas la fundamento de la amĝojo, kiam ĝi ekzistas : nin senti ekzisti prave.

Jean-Paul SARTRE

Amo

Metafiziko

Alvenos la tago, kiam la cetero de la bestaj estaĵoj povos akiri tiujn rajtojn, kiujn neniam estis neitaj al ili se ne fare de la tiraneco. La francoj jam malkovris, ke la haŭtkoloro ne estas kialo, pro kio homa estaĵo estu forlasita al la kapricoj de torturanto. Iam oni povos ekagnoski, ke la nombro de la kruroj, la vileco de la haŭto aŭ la longo de la kokcigo estas kialoj same malsufiĉaj por forlasi sentipovajn estaĵon al la sama destino. Kio alia devus streki la linion netraspaseblan ? La rezonipovo aŭ eble la parolipovo ? Sed maturaj ĉevalo aŭ hundo senkompare estas bestoj pli raciaj, kaj pli komunikivaj ol infano unutaga, aŭ unusemajna, aŭ eĉ unu monata, eĉ konsentite ke ne tiel estus, kio gravas, La problemo ne estas : « ĉu ili povas rezoni ? » nek « ĉu ili povas paroli ? » sed « ĉu ili povas suferi ? »

Jeremy BENTHAM

(tradukis ?)

Bestoj

Kompato

 

Kaj estu senlime vasta via kor’.

(“Und dein Herz sei endlos weit“)

Joachim RINGELNATZ

Spirito

 

Ĉiam pura restas nur larmoj

Kaj la akvo de l’fontanoj.

(Ewig rein bleibt nur die Träne

Und das Wasser der Fontäne)

Joachim RINGELNATZ

Larmoj

Sufero

Se vi estas klera.vi estas pli libera.

(“Se é culto é mais livre“)

Abel PRIETO

Kulturo

 

En la parolo de la okupacianto, la rezistanto ĉiam estas vortita « teroristo ».

Joël LABRUYERE

Povo

 

Post muzikado kaj post predikaĵo restas silento, ne gravas se la prediko laŭditas kaj la la muziko   aplaŭditas, nur silento envere finekzistas.

Jose SARAMAGO

 

 

Neeblas distingi niajn du suferojn. Ne estas la homa sufero supera je unu larmo, je unu krio, je unu sveno, ol tiu de papilio, de  bovino, de aglo aŭ de rato. Ja ne ! Tio estas la sola afero, pri kiu mi absolute certas !

Jouz ALECHKOWSKI

Bestoj

 

Kvietu. Ĉar ni estos enfositaj kune en tiu ĉi tombo dum longlonga tempo, do ĉirkaŭpremu min !

 

Juan RUFLO

Morto

Amo

La momento

Kuras, kiel tombeja lacerto

JUHASZ GYULA

 

(tradukis Jozafo E. Nagy)

Tempo

Morto

La tagon, kiam kompato iĝas moko, tiam Komenciĝas epoko de barbareco

Jules MICHELET

Kompato

Moralo

Ĉu nia vivo ne estas grandega obskura kaverno, en kiu ni pasas jen malrapide, palpe aŭ rampe, jen falante, jen starante? Ĉu ne konstante ni estas en mallumo kaj ni nur konjektas tion, kio estas ĉirkaŭ ni, antaŭ ni, post ni.

 

Julian MODEST

 

 

Kio do, krom nuraj nomoj kaj festenaj paroladoj, kunigas la “realsociisman” reĝimon kaj la marksan sociismon?

Jurgo ALKASARO

Politiko

 

Homoj vivadas en maniero tre supraĵa, ili profundigas nenion el tio, kio gravas.

Justo GALLEGO MARTINEZ

 

 

 

La bonedukitaj homoj ĉiam timegas je la penso troviĝi en situacioj ne kongruaj kun tio, kion ili kredas esti ilia propra naturo. Tamen, tiaj travivaĵoj prezentas la nuran rimedon per kiu ni povas kontaktiĝi kun la mondo. Nova kaj neordinara sperto, ekokazanta ĝustatempe, iafoje estas tiel fruktdona, kiel plugilo en kampo.

K. Butler HATHAWAY

Spirito

vivo

En ŝiaj okuloj bonkoreco konsistigis supron de ĉiaj perfektecoj, la cetero ne pezis; ĉar ekzistas multe da ŝlosiloj por malfermi homajn korojn, ĉiuj malsamaj. Tiel por konkeri Kit-on, sufiĉis esti leĝera, brilsprita kaj gaja, vidi la amuzan flankon de vivo ; por Govind, endis diri “mi apartenas je mia patrujo – ĝi estas mia patro kaj mia patrino”, ekde tiam, li estis via sklavo; por Premala, bonkoreco estis la ununura respondo, nenion pli ŝi postulis.

Kamala MARKANDAYA

Homo

Moralo

ŝi scias, ke kontraŭ tiu sufero, ĉia kuraĝigo estus maldeca, ĉia konsilo insulta. Tio, kion ŝia amikino bezonas, tio, kion ŝi donos al ŝi, estas sia amo.

Kénizé MOURAD

Sufero

 

Kiel lukti? Kontrau kio? Kontraŭ kiu?

Kénizé MOURAD

 

 

Kiel al ili klarigi ... la feliĉon dum horojn kuŝi en herbo, rigardante ĉielon kolorŝanĝi … spiri ĝisebriiĝe freŝecon de l’vento, senti sin esti unu kun arboj kaj folioj, kaj ke neniam oni estos sola?…

Kénizé MURAD

 

 

Kiel eble pleje ne allasu vin al la suspektado ! Estas suspektoj, kiuj estas plenformaj pekoj.

La NOBELA KORANO 49 ;12

 

Moralo

Estas kvazaŭ nia tempo [i e fino de la XXa jarcento], fermita je ĉia metafiziko, estus senkapabla kompreni, ke animoj de bona genero estas animsinkaj pri la neperfekteco de ĉiuj aferoj kaj nepre vidas meze de l’plezuroj nur imago de ilia estonta fino.

Laurent DANDRIEU

Nuna epoko

Metafiziko

Ĉiu propran saĝon posedas

Lazaro Ludoviko ZAMENHOF

Homo

 

La koro scias sian propran malĝojon, kaj en ĝia malĝojo ne partoprenas fremdulo.

Lazaro Ludoviko ZAMENHOF

Sufero

 

Pecon da viando, kiu kreiĝis, oni ne scias pro kio, oni ne scias por kio,kiu travivas en la eterneco malpli ol plej malgranda sekundeton, baldaŭ forputros por ĉiam, kaj dum ĉiuj venontaj senfinaj milionoj kaj miliardoj da jaroj ĝi jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas ? Ĉar estas ja tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda.

Lazaro Ludoviko ZAMENHOF

Morto

 

Kaj vent’ nekonata venas min karesi

Kaj mi volus, mondon kapti ĝin por kisi.

 

Lecomte de LISLE

 

 

Estas regionoj de via kompatinda kor’, kiuj ekzistas ne, kaj kien sufero eniĝas por ke ili estiĝu

Léon BLOY

Sufero

 

ĉar mi nudas, min forpelis homoj,

Kaj tiuj fratoj en Vi ne agnoskis min.

Pro tio, ke mi solas, pro tio ,ke ploras mi.

Leon DEUBEL

Ordinaruloj

Socio

Serĉi veron kaj diri ĝin.

Léon TROTSKI

Vero

 

Venos la tempo, kiam homoj traktos murdon de besto samkiel hodiaŭ ili traktas murdon de homo

Léonard de VINCI

(tradukis ?)

Vivo

 


Ĉia povo sepsas, ĉia plena povo sepsas plene.

Lord ACTON

Povo

Socio

ĉe tiu kuirarto de la postaĵo, la malĉasteco estas, kiel pipro en bonan saŭco : tio necesas, kaj tio kunligas.

Louis-Ferdinand CELINE

Amoro

 

La viv’, ĉion ĝi malvidigas al ili, la homoj. En la membruo ili nenion aŭdi povas.

Louis-Ferdinand CELINE

Vivo

 

Lola, nun vidu, nur simple disvagis pro feliĉo kaj optimismo tiel, kiel ĉiuj homoj, kiuj sidas sur la bona flanko de vivo, de sano, de serureco…

Louis-Ferdinand CELINE

Optimismo

Virinoj

Estas al malriĉulo en ĉi tiu mondo du ĉefaj manieroj mortaĉi, ĉu pro la tuteca indiferenteco de siaj kunhomoj dum tempo de paco, ĉu pro la hommortiga pasio de tiuj samaj kiam venis milito.

Louis-Ferdinand CELINE

Socio

Homo

La homa imago estas tio, kion la naturo uzas por pluirigi, ĉe pli alta kampo, sian kreadlaboron.

Luigi PIRANDELLO

Kosmo

 

La militoj estas riĉuloj interbatalantaj per armeoj el malriĉuloj.

Malcolm DE CHAZAL

Politiko

 

Kiel deserton, nu ! jupon suprentiru,

Urĝe ! ĉemiz’, ĉio, ke nenio restu,

Kiu eble min malhelpus vidi bone

Supren ĝis umbilik’ malsupren ĝispube.

 

MALHERBE

Amoro

 

Ludo, kiel vera kulturo, estas ne rimedo pro celo,ne utileca, sed homa agado meminda, ĝi ‘stas la elfluo de ĝojo, lerteco kaj harmonio, . . . ĉar ni sekrete scias nian parencecon kun vivo kaj esteco preter ĉiaj klopodoj kaj malĝojoj de l’ĉiutagaĵo ; la persono, kiu ludas, aŭ dancas, apenaŭ sciante kial li tion faras, partoprenas la dancon de l’plena kreitaro.

Maria Boulding

Ludo

Metafiziko

Kiu tro certas pri sia vero, kreas inferon sur la tero

Marjorie BOULTON

 

 

Timigu min, kaj mi obeos honte ; konvinku min, kaj mi obeos volonte.

Marjorie BOULTON

 

 

Akceptu la aĵojn, kiujn la fato destinis je vi, kaj amu la homojn, kiujn fato al vi kunligis, sed tion faru plenanime.

Marko-Aŭrelio

Amo

vivo

Mia senvaria intenco en milito estas, savi el ĉiu batalo preskaŭ duoble pli da homoj ol mi gvidis en ĝin.

Mark TWAIN

(tradukis Donald J. Harlow).

Inteligenta humuro

pacismo

Ĉiu malfalsa vivo estas renkonta

Martin BUBER

Renkonteco

 

Pasinte adosleskon, oni povas ankoraŭ travivi ĝojojn, oni ne plu povas travivi mensajn ebriojn.

Max JACOB

Infaneco

 

Tio estas Racine , tio estas unika. Tio kuŝas inter aero kaj akvo, inter venteto kaj silento. Simplas vortoj, kvietas spiron. Sed la tuta horizonto eĥas.

Michel COURNOT (pri Racine versoj)

Racine

 

Ĉar kial ne dirus anserido tiel : ĉiuj pecoj de l’mondo estas konsiderinte pri mi, la tero utilas min por paŝi, la suno por min lumigi. Egale tiom povus diri gruo pro la libero de sia flugado kaj posedo tiun belan kaj superan regionon.

Michel de MONTAIGNE

(Eseoj ; libro II, ĉapitro XII)

Filozofio

 

Ĉia ideo ĝian efikon plenumas pere de la malakcepto, de la diskuto, de la demandado aŭ de la neado kiun ĝi naskas.

Michel PICARD

Ideoj

 

Oni malfermas libron kaj jen venas al ni la plena eterneco kaj la tutmondo

Michel QUINT

Libroj

 

Sen deziro vidi oni ne vidas

VINET

Vero

Historio

Kaj la raciismanoj ekklopodas konvinki la homon, ke estas motivoj por vivi kaj ke naskiĝinti estas konsolo, kvankam estos  tempo, kiam fine de pluraj dekoj, centoj, aŭ milionoj da jarcentoj, ĉia homa konscio malaperintos. Kaj tiuj motivoj vivi kaj labori, tio kion kelkaj nomas humanismo, estas la miraklo de emocia kripleco. 

Miguel de UNAMUNO

Homo

Morto

De tiu amo aŭ kompato al si mem, de tiu ega malespero pri ĉeso esti post via morto, vi venas je sentis saman kompaton, tio estas sama amo al viaj samuloj kaj fratuloj en samecparenceco.

Miguel de UNAMUNO

Morto

Moralo

Ĉu mi ja vere rekomencu paroli al vi pri la tuta elvanteco de civilizo, de scienco, de arto, de bono, de vero, de justeco… de ĉiuj tiuj belaj konceptadoj, se elfine de ĉio tio, post kvar tagoj aŭ post kvar milionoj da jarcentoj – tio egalas – estas ne plu ekzistonta homa konscio por ricevi kulturon, sciencon, arton, bonon, veron, justecon kaj ĉio cetera ?

Miguel de UNAMUNO

Morto

 

Temas malpli pri serĉi la alvokiĝon, kiun ĉiu kredas adapta kaj kongrua je sin mem, ol farigi alvokiĝon el la utila loko tie, kie hazardo, aŭ fato, aŭ nia volo metis nin.

Miguel de UNAMUNO

Homo

Vivo

Intelekta mondo partiĝas je du klasoj : diletantoj unuflanke, pedandoj aliflanke.

Miguel de UNAMUNO

Travivo

 

Vi Lesbia, demandas kiom kisojn mia koro bezonas por satiĝi ? Ho, demandu do, kiom sabloj ardas en palma dezerto de Libio. Ho, demandu do, kiom steloj ŝtele rigardas. Tiom kisojn bezonas kor’ freneza

Mimo, 69 – trad K. Kalocsay en “Tutmonda Sonoro”, I, 164)

 

Kareso

Amo

Por esti feliĉa ĉiam infane ridu

Morteza MIRBAGHIAN

Feliĉo

Infaneco

Ĉu vi ja scias, kion mi plej admiras en mondo ? Tio estas la senpovo de forto je fondi ion. Estas nuraj du potencoj en la mondo : sabro kaj spirito. En la daŭro la sabro estas ĉiame finfine venkita de la spirito.

Napoleono BONAPARTE

Civilizacio

Historio

La mondo ricevis ĝiajn ĉiajn progresojn dank’al netrankvilaj, misagorditaj homoj. Feliĉa viro ne riskiĝas eksteriri la malnovajn limojn.

Nathaniel HAWTHORNE

Homo

 

Tiuj saĝuloj antaŭparolis la estontecon, kiu eliris el ties buŝoj. Oni konstatis, ke tio estis diro, kiu kuŝis en iliaj libroj. La infanoj de aliaj personoj donitas al ili kiel heredantojn, anstataŭ siaj propraj.

nekonata

Antikva EGIPTO

 

 

Mi aŭdis sentencojn de Imuthes kaj Hardefef, kiuj citiĝas kiel proverboj, kaj daŭras pli ol ĉio ajn.

nekonata

Antikva EGIPTO

 

 

Deliktojn kaj perfortaĵojn simple naskas socio malsana de malegalecoj, de mizero, de la leĝo de l’pli forta, kaj de reĝa mono. Ili malaperos nur kune kun tiu mem.

nekonata

Associo „Ne al BigBrother!“

Politiko

 

Majusklo estas tipografia ĉapel-saluto. »

nekonata

diversaĵoj

 

Larmplenaj-okule mi pridemandas l’floraron; sed l’floroj sendire

Ekflugas roz-kirliĝe kaj trans la balanciloj.

NGEU-JANG SJEU

Vivo

Naturo

Mi postulis la eternan vivon por mia kato, la eternan vivon por ni ambaŭ.

Nicolas BERDIAEV

Morto

 

Tio rezultigas pincipojn gravajn al la monda ordo, similaj je tiuj de Mafio, je kiuj internacia ordo havas iom pli ol hazarda memaspekteco.

Noam CHOMSKY

Ordo

Nuna epoko

Se la Nuremberg-Tribunalo kaj ties leĝoj estis ankoraŭ nun funkciantaj, ĉiu postmilita usona prezidento pendumitus.

Noam CHOMSKY

Politiko

 

Ha, ĉu ? tio estas ĝirafo, kaj mi tutan tiun tempon kredis, ke tio estas pomujo ! Nu do, tiuj pomoj, kiujn mi tiom ŝatis? – Estis fekbuloj, Aristido. – Fekbuloj ?! nu jes, Aristido, ĉiam eblas, ke oni eraras, kaj la grava afero estas ami.

NORGE

Metafiziko

Vivo

Kie ni amas kuŝas hejmo, hejmo, kiun povas forlasi niajn piedoj, sed ne niaj koroj.

Oliver Wendel Holmes

Amo

 

Ni ĉiuj kuŝas en la stratdefluejo, sed unuj el ni rigardas al la steloj.

Oscar WILDE

Homo

 

La nuna socio flegas maltrankviligantan kulturon de la morto.

papo JEAN-PAUL II

Socio

Estado

Per la rezonado oni decidu la problemojn.Nur unu vojo estas kuraĝa.

PARMENIDE

Vero

Kritiko

Varma leĝo de la homoj :

El la vinber’ ili fara vinon,

El la karbo ili faras fajron,

El la kisoj ili faras homojn.

Paul ELUARD

Amo

 

La homo ne estas kreita por solvi siajn memkontraŭecojn, sed por travivi ilin.

Paul VALERY

Homo

 

Ja estas tro morto de naiva besto vidadanta

Per velka rigard’ el li la tuta sang’ fluanta

Paul VERLAINE

Morto

 

Rifuzintus mi naskiĝi je mondo, kie vorto « ĉiam », la ununura kiu povu kontentigi postuleman koron, estas mensoga al ĉiuj vivantaj.

Pauline Benda alias « Madame SIMONE »

Morto.

 

Tiun « Grasan Mardon » nek vi nek mi gaja estis :

De l’griza ĉiel el kiu la taglum’ fali ŝajnis

Sur animoj niaj kvazaŭ faladis cindro.

 

Paul-Jean TOULET

Morto

 

La historio ne havas pordojn. Nur muroj ĉirkaŭas ĝin kaj tiuj estas dikaj je pluraj lumjaroj.

Peter BROWNE

Tempo

 

Bedaŭrindege multaj spertoj neniam estis priskribitaj, sed perdiĝis por ĉiam en la forgeso eterna.

Peter BROWNE

Vivo

Individuo

Ne estas pli bona lernejo, por vivon formi, ol senĉese vidadi la diversecon de tiom multe da vivoj, kaj senti ĉiaman varieco en la formoj de nia homa naturo.

Pierre CHARRON « De la Sagesse » Comdom 1601

Toleremo

Homo

Neniam oni farigis el iu civitano sen, ke tiu ne devis lukti por tio.

Pierre-Didier X. en revuo « CQFD » n°2

Politiko

 

Havi, en si, florabundon da kreivoj, kaj senti, ke oni abortas, elstariĝo da korsento, superbordiĝo da emocioj, kaj resti senkonsile pri kion fari el ili, tiam oni suferegas !

Pierre LOTI

Vivo

 

Tiam, kiel ajnmomente, mian vivon mi kapablus doni por vidi tiun dian vidaĵon, mia vivo por nur signo el la Ĉiel’, mia vivo por simpla elmontro de supernatureco.

Pierre LOTI

Metafiziko

Malespero

Ni havas tritikon, pomojn, sub kies pezo kliniĝas branĉoj de pomarboj, kaj vinberojn, sukopleniĝantajn survite. Ni havas aromajn herbojn kaj legomojn, kiujn eblas prepari surfajre; ne estas rifuzitaj al ni lakto kaj mielo, odoranta per timiano. La tero malavare donacas al ni siajn valoraĵojn, donante purajn manĝaĵojn kaj invitante nin al festeno, ne ombrita de sango.

PITAGORO

(tradukis ?)

Vegetaranismo

plezuro

Ĉu indas demandi kial Pitagoro rifuzis viandon? Min pli interesas, en kia mensostato estis homo, unuafoje tuŝinta per la lipoj sangozan karnon kaj gustuminta kadavraĵaĉon, kiaj cirkonstancoj devigis lin surtabligi pladojn el putraj korpoj kaj nomi manĝaĵo tion, kio antaŭ nelonge blekis, moviĝis kaj spiris...

PLUTARĤO

(tradukis ?)

Vegetaranismo

Ekzisto

Per l’haŭto ĉefe iĝis ni amantpovajn estaĵojn.

Pr. HARLOW

[ en « La patrina dorlota sistemo ĉe la rhesus simio » HL Rheingold Eld.]

Karesoj

Amo

Oni fondu tutmondan ordon regata de la etiko kaj la saĝeco por fini la mondon el mallumego. Tiu etiko estu absoluta kaj komuna, ke ĝi fariĝu pilieron de dialogo inter civilizoj, kulturoj kaj religioj.

Prezidento Mohamad ĤATAMI

Politiko

 

Vian fingron malsanan ne vidigu, ĉar ĉiu ĝin batus.

PROVERBO Hispana

Socio

Ordinaruloj

Se la malo ne volas vin lasi, lasu ĝin.

proverbo kaligrafiita far Hassan Massoudy

Feliĉo

 

Potenca grandsinjoro estas Moŝto Mono

QUEVEDO

 

 

Oni bezonas la citaĵojn tiel, kiel oni bezonas la stelojn ; kiel oni bezonas la birdkantojn ; kiel oni bezonas dormi kun la aer’ el l’ĝardeno de trans la fenestron. Por havi komunan lokon kun la homoj. Por konsistigi al si propran lokon.

R. P.

Citaĵoj !

 

Fakte tenas kiel ununuraj la deprimitaj la veron, la plej profude deprimitaj.

R. P.

Nihilismo

 

Inter mamuloj oni interkomprenas sin.

R.P.

Besto

Vivo

Nur tuŝante la korpojn oni tuŝas la animojn.

R.P.

Karesoj

Renkonto

« Ami » nepre rimas kun « ĉiami », se ne tio ne estas ami.

R.P.

Amo

 

Kial tiu estas mi, kiu ekzistas ?

R.P.

Vivo

Metafiziko

Kaj lando mia : cia ĉeesto.

R.P.

 

 

Ne mallaŭdu la novaĵojn de l’moderneco… tiuj iĝos tiom baldaŭ pasintecon forpasintan, kiun oni priploras.

R.P.

Tempo

Historio

Karesi ne estas aĵon tuŝi, tio estas kiel knedi iom da animo mem.

R.P.

karesoj

Renkonto

Potenco kaj mensogo ĉiam kunligitas

R.P.

Politiko

Ordo

Neniu volus esti malhavigita je sia rajto suferi, ĉar tiu estas ankaŭ sia rajto esti homo.

Rabindranâth TAGORE

Sufero

libereco

Mi kisis tiun mondon per miaj okuloj kaj per miaj membroj; kun sennombraj faldoj ĝin mi enŝovis en mian koron.

Rabindranâth TAGORE

 

Renkonto

Du solecaj animoj renkontiĝas en mondo. Unu el tiuj animoj eligas plendadon, kaj petegas de l’nekanato konsolon. Kaj milde la fremdula kliniĝas al ĝi kaj flustras : “Ankaŭ mi sidas en nokto” Ĉu tio ne ja estas konsolo?

Rainer-Maria RILKE

Renkonto

Malespero

Se ne estus la morto, la ceteraĵo ne estus fuŝputrinta.

Ray BRADBURY

Morto

 

 « - Mi tion scias, mi ĉion scias ». Lia patrino dummomente silentiĝinta, ree parolis :

« - Kion vi scias, Ĝim ? – Vanas fari homojn, ili mortas. » Li diris tion kun milda, kvieta voĉo preskaŭ trista. « Tion scii, li aldonis, estas ĉion scii.. »

Ray BRADBURY in « Le carnaval des ténèbres »

Morto

 

Li bonege komprenis tion, kion la vento kunportis, kien ĝi ilin kondukis, ĝis kiaj sekretaj lokoj, kiuj neniam haviĝos plu tiun misterĉarmon dum la pludaŭro de l’vivo. Enfunde de li, ombro ĵetiĵas triste, kiel en tombo. ĉe tia nokto oni ekkuru, por eskapi el malĝojo.

Ray BRADBURY in « Le carnaval des ténèbres »

Infaneco

 

Gastoj, alvenantaj el diversaj landoj, alveturigas lingvojn, morojn, ilojn kaj diversan armilon, kaj tiu tuta diverseco servas al la regno kiel ornamo. Ĉar regno, en kiu estas nur sola lingvo kaj sola moro, estas malforta kaj malfirma.

Reĝo ISTVAN de Hungarujo XI-a jarcento

Diverseco

Toleremo

Mi aŭdacas diri, ke la tervermo, kiu amus en sia terbulo estus pli dia ol senama dio meze siaj mondoj.

Robert BROWNING

Dio

amo

Leĝoj faritas por trudi la malfortulojn, kaj esti preteratentitaj far la fortuloj.

Robert KNOX

Capitalismo

Imperialismo

Ĉiam Tolerado estas tolerado je tiu, kiu pensas ne kiel vi.

Rosa LUXEMBOURG

Toleremo

 

Paroli pri si estas bonaŭgura indiko, ĝi signifas, ke tiu-ĉi, kiu rakontas sin, rigardas la aliulojn kiel fratojn.

ROZANOV

Humanismo

Renkonto

Ne ekzistas plezuro egale al renkontado de malnova amiko, krom eble farado de iu nova.

Rudyard KIPLING

Amikeco

 

Alie odoras fojno por ĉevaloj kaj enamiĝintoj.

S.J. LEC

(tradukis J. Banacki)

Amo

 

Ĉu fiŝoj, kiuj pro malgrando trafluas maŝojn de la reto, suferas pro komplekso de malsupereco ?

S.J. LEC

(tradukis J. Banacki)

Socio

Libero

Atentu por ne fali sub radon de ies feliĉo

S.J. LEC

(tradukis J. Banacki)

Feliĉo

 

Kiam oni estas audinta Mozartaĵon, la silento postokazanta ankoraŭ estas Mozartaĵo

Sacha GUITRY

Muziko

 

Mi lernis estimi unujn personojn pro la malbono, kiun mi aŭdis dirata pri ili far aliaj personoj, kiuj mi ne estimis.

Sacha GUITRY

Ordinaruloj

 

La virinoj estas ĉarmaj, sed la hundoj estas tiom pli fidelaj !

Sacha GUITRY

Hundoj

 

Ĉiu socio bezonas noblajn spiritojn, ĉar sen tiaj neniu socio poas evolui.

Sacha SHEIN

 

 

Mi ĉiam anis je malplimultoj. Mi ne havas sperton dum tuta mia vivo, eĉ unufoje, partopreni en iu ajn plimulto.

Salman RUSHDIE

Individuo

 

Sendependiĝo estas savado la memrespekton, la dignon de l’popolo, kiu efektivigas sian liberon. Sendependiĝo estas ĉiama procezo, kiun oni konstruu ĉiutage.

Samuel MONCADA

Politiko

 

Ĉar Dio estas senlima, ni amu ĝin senlime. Kaj ĉar ĝi preskribis nin ĝin ami tra nia proksimulo, do nian proksimulon ni amu senlime.

Sanktulo Bernardo

 

 

Se estas homoj, kiuj esceptas kelkajn inter la kreitoj de Dio el ŝirmo de kompato, tiam estos homoj, kiuj kondutos same kontraŭ siaj kunhomoj.

Sanktulo Francisko el Assisi

Bestoj

 

Tiu, kiu emas al diboĉo estas kompatema kaj pardonema; tiuj, kiuj emas al pureco ne estas tiaj.

Sanktulo Johano Klimako

 

 

Mi aŭdis ternon. Certe estas René Rateau . . .  Agrablas tiel aŭdi amikon, meze de la nokto

Sempé (en “Marcellin Caillou”)

Amikeco

 

Mi ĵus renkontis hazarde teksteron tiom simila je la ideo de kiu mia spirito estis plena, ke mi estis pro tio efektita kaj kontentigita. Entenas tiu kongrueco de la pensoj, principon al intima ĝojo : igas tiu la homon necesa je la homo, ĉar ĝi igas niajn ideojn naskipovaj.

SENANCOURT

Citaĵoj !

 

Tiuj uloj, kiuj pro komplezo al la ordo dum la okupacio trankvilanime denuncis sian judan najbaron.

Serĝo ELGO

Socio

Ordinaruloj

Disvolvigis en la malproksimo vico de montegoj. Tiujn vidante ŝi spertis senton tiom freŝan, tiom naivan, ke ŝi kredis sin denove dekvarjara.

SHAN SU

 

Infaneco

Vivarto

Virinoj havas nek la senton nek la komprenon pri muziko, nek pri la pentraĵoj aŭ la figuraj artoj, tio estas ĉe ili nur manieraĉoj, pretekstoj kaj artifikoj, utiligitaj por iliaj deziro plaĉi, ili malkapablas preni parton interesiĝintan je io ajn.

 

SHOPENHAUER

Virinoj

 

. . . neniu vivo, neniu tempero el iu ajn vivo povus plenumi la promesojn per kiuj mi frenezigis mian kredeman koron.

Simone DE BEAUVOIR

Feliĉo

Vivo

Kiu scias, kiom da malkovroj atendas nin, pri kiu ni entute ne eĉ konceptas, egale kiel pri la kompaso, la pulvo, aŭ la silko, antaŭ ties eltrovo ? Tiuj neatenditaj malkovoroj entute sufiĉis por transformi la mondon, ĝis tia grado, ke neniu imperio, neniu opiniantaro, neniu fatopotenca stelo, ŝajnas esti rezultiginta al la homaj aferoj per pli granda efiko, kaj oni povas diri pli granda sorĉinfluo, ol tiu, kiun elmontris tiuj meĥanikaj elpensaĵoj.

Sir Francis BACON

 ( « Cogitata et visa.. » 1607)

 

 

Sodomion, ne Kanonojn ! midzadon, ne pafadon !

Slogano dum manifestacio

 

 

Agojn de l’homoj ne priridu, ne priploru, nek malbenu, sed komprenu iliajn kaŭzojn.

(« Humanes actiones non ridere, non lugere neque detestari sed inteligere »)

Spinoza

Homo

 

Kie ajn oni iradas, kunportas oni la morton kun si. Tial oni tiom timas kontraŭ si mem. Sed finfine portas vin la aliuloj; kaj restas nur por diri: des pli bone kaj dankon.

Stig DAGERMAN

Morto

Amo

Tiu, kiu studas naturon, sin apogante sur la principo de universala leĝeco de kaŭzeco, se li akceptas la konserviĝo de la energio, li ne povas nei la eblecon pri iu eterna energio ; se li akceptas ekziston kiel malmateria fenomeno de la konscio, li do nepre konsentu pri almenaŭ la eblo, ke ekzistas eterna aro de tiaj fenomenoj.

Thomas H. HUXLEY

Kosmo

Espero

“Demokratio” signifas obeadon al ordonoj el Vaŝingtono kaj allason, ke usonaj firmaoj ekspluatu la landon.

 

Trevor STEELE

Aktualaĵo

Povo

Se vi iras for, vi estas mia amiko, se vi restas ĉi tie, vi estas mia amiko.

tjurka kanzono en Irano, citita far Abbas KIAROSTAMI

Amikeco

 

La reheimiĝo de la Malŝparema Filo :

 

Oni buĉis la grasan bovidon, kaj oni festadis.

Tiutempe diris la bovino : Nu, Nu, bona la afero !

Tiuj homoj, kiuj sian bubon retrovas,

Unue la mian mortigas !

Tristan BERNARD

Bestoj

 

Kontraŭ mi staras kiu ajn estas forta, kiu ajn estas malnobla.

Victor HUGO

Povo

Moralo

Estis de mia viv’ la feliĉ’ :

Ŝiajn okulojn vidi al mi rigardantajn.

Victor HUGO

Amo

 

La mortintoj estas la koroj, kiuj vin amis inttempe.

Victor HUGO

Morto

 

Certaj aĵoj estas de homoj priplorataj, sed ankaŭ, aĵoj estas, kiuj pere de nenio alia vere  rekonitaj, pere de nenio alia rekompensitaj iĝi povas ol pere de larmoj kaj foje eĉ per ili ne.

Vinko Ošlak

Naskis 23/6/1947 en Slovenio

 

 

Nedireblan vi petas, reĝin’, renovigi doloron

 

Virgile

(tradukis ?)

 

 

Ni per sperto bone scias ke barbareco, ĉiame latenta, plejfacile kunligiĝas kun la kvietemo de tiuj plimultaĵoj, kiuj tiel bone scipovas kunpaki la plejmalbonon kun la agorda trankvilo.

Vivianne FORRESTER

Ordo

Socio

Oni klaĉas, ke baldaŭ oni malpermesos onidirojn.

Vladimir Vysockij

(tradukis ?)

Humuro

 

La unua leĝo pri amikeco estas, ke oni devas ĝin prizorgi, la dua, ke oni estu indulga kiam la unua estas malzorgita.

VOLTAIRE

Amikeco

 

La homo devas esti feliĉa. Sed, nu , pri kio ?

VOLTAIRE

Feliĉo

 

Enuo estas la birdo, kiu kovas la ovon de sperto.

Walter BENJAMIN

Enuo

 

Estinta via menso iam streĉita far iu nova ideo, ĝi neniam plu poste reakiros sian antaŭan dimension.

Oliver Wendell HOLMES

Penso

 

Se la suno estus konscia estaĵo, ĝi konjekteble pensus, ke ĝi vivas por prilumi mondojn ; sed ĝi pensus ankaŭ, kaj plej precipe, ke la mondoj ekzistas, por ke ĝi ilin prilumu, ĝuu pro ilin prilumi, kaj vivu de tio. Kaj bone ĝi pensus

Miguel de UNAMUNO

Amo

 

Ni vivas nur en memkontraŭecoj, kaj pere de memkontraŭecoj.

Miguel de UNAMUNO

Homo

 

Se konscio estas nur, kiel diris nehomeca pensisto, flagreto inter du eternoj da tenebro, tiam nenio estas pli abomena ol konscio.

Miguel de UNAMUNO

Morto

 

ĉi-tie oni ne povas, sed se vi kopias ilin, poste vi povas ordigi laŭvole (per temoj, ktp)
<img src="http://perso0.free.fr/cgi-bin/wwwcount.cgi?df=r.platteau.dat&dd=hndwrt">